
La libroservo de UEA atingis en 1999 sian plej bonan rezulton dum la 90-aj jaroj. Ĝiaj vendoj sumiĝis je 316 230 guldenoj (EUR 143 499), kio estis 6% pli ol en 1998, kiam temis pri 298 448 guldenoj (EUR 135 430). Kompare kun la antaŭa jaro la vendoj kreskis kaj en la vendejo en Roterdamo kaj en la libroservo dum la UK en Berlino. La sukcesa vendado en Berlino estis rimarkinda, ĉar la UK mem estis iom malpli granda ol en Montpeliero.
La bona rezulto parte sekvis el la vigleco de la propra eldona agado de UEA, kiu laŭ la esploroj de A. Korĵenkov (La Ondo de Esperanto, 2000:2) estis la plej produktema Esperanta eldonisto en 1999. Tio montriĝas ankaŭ en la multeco de UEA-eldonaĵoj inter la plej furoraj titoloj. Du el tri plej pintaj furoraĵoj estis titoloj de UEA.
Unuafoje post 1990 lernolibro estis la plej multe vendita libro. Kiel en 1990, ankaŭ en 1999 temis pri "Saluton!", la aŭtodidakta lernilo de Audrey Childs-Mee, atinginta jam la sesan eldonon. La unua loko de "Hejma vortaro" inter la unuopaj vendoj estas rimarkinda, ĉar la libro aperis nur en oktobro.
Entute la libroservo de UEA vendis 18416 ekz. de 2057 diversaj titoloj de libroj, diskoj aŭ kasedoj (en 1998 respektive 15878 kaj 1853). Insignoj, glumarkoj, skribiloj k.a. etaĵoj ne estas inkluzivitaj en tiu nombro sed jes en la mona vendosumo.
En la du listoj la eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko. La liston de entutaj vendoj ĉefe influas la kvantaj aĉetoj de aliaj libroservoj. Parto de tiuj aĉetoj kompreneble ne atingis individuajn klientojn ankoraŭ pasintjare. Tial estas interesa ankaŭ la alia listo, kompilita surbaze de unuekzempleraj aĉetoj, surlokaj aŭ perpoŝtaj, en la butiko en Roterdamo. La prezoj estas aktualaj vendoprezoj.
A. Vendoj entute:
ekz. / titolo, priskribo, aŭtoro / prezo en eŭroj
441 Saluton! Esperanto aŭtodidakte. Audrey Childs-Mee* 10,80
387 Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 10,90
348 Hejma vortaro. Red. Jouko Lindstedt* 7,50
309 Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah Levin* 10,90
250 Kio ni estas kaj kion ni celas? Pri la Praga Manifesto* 5,50
207 Lingva arto. Festlibro al Auld kaj Boulton. Red. V. Benczik* 16,50
205 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA* 3,00
188 Internacia Kongresa Universitato 1999. Red. Michela Lipari* 8,15
131 Ĉiuj kune. Aktoj de la 1-a Strategia Forumo la de E-Komunumo* 2,15
128 Spirito de Esp-o kaj la "samideanaj" malamikaĵoj. I.
Bociort* 1,50
123 Berlino por turistoj. Ulrich Becker [elĉerpita]
116 Grosses Woerterbuch Esperanto-Deutsch. E.-D. Krause 39,00
115 Faktoj kaj fantazioj. Progresiga legolibro. M. Boulton* 16,35
112 Saluton! (Kasedo por la lernolibro)* 5,45
112 Slango kaj ĵargono en Esperanto. Wouter Pilger 3,90
109 Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj. Goscinny/Uderzo 9,00
106 Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga
UK* 7,10
104 Esperanto Sleutel. Nederlanda ŝlosilo 0,90
102 Esperanto for beginners. M.C. Butler 1,80
100 Esperanto sen mitoj. Z.M. Sikosek 24,00
100 Monumente pri Esperanto. Hugo Röllinger* 8,15
B. Unuopaj vendoj:
ekz. / titolo, priskribo, aŭtoro / prezo en eŭroj
92 Hejma vortaro. Red. Jouko Lindstedt* 7,50
82 Slango kaj ĵargono en Esperanto. Wouter Pilger 3,90
69 Esperanto sen mitoj. Z.M. Sikosek 24,00
64 Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah Levin* 10,90
63 Kio ni estas kaj kion ni celas. Pri la Praga Manifesto* 5,50
57 Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 10,90
55 La liturgio de l'foiro. Jorge Camacho 2,70
52 Berlino por turistoj. Ulrich Becker [elĉerpita]
50 Lingva arto. Festlibro al Auld kaj Boulton. Red. V. Benczik* 16,50
48 La ŝtona urbo. Anna Lowenstein
46 Spirito de Esp-o kaj la "samideanaj" malamikaĵoj. I.
Bociort* 1,50
42 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA* 3,00
39 Faŭsto. J.W. von Goethe, trad. Karl Schulze 12,90
39 Kulturo kaj evoluo. Mervyn Claxton* 6,80
37 Saluton! Esperanto aŭtodidakte. Audrey Childs-Mee* 10,80
35 Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga
UK* 7,10
33 Terminologia gvidilo. Heidi Suonuuti* 5,70
33 Klara vortaro Esperanta-araba. Georgo Abraham* 13,60
32 ... sed estas ne. Persone. (Kompakta disko) 15,00
31 Nova Esperanta krestomatio. Red. William Auld* 12,30
31 Al lingva demokratio. Nitobe-simpozio. Red. Fettes/Bolduc* 10,20