
Estrarano de UEA, d-ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dissendis al cento da plej diversaj organizaĵoj kaj instancoj inviton al ĝia tria kunsido. Ĝi okazos en la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo, lunde, la 31-an de julio, de 14h00 ĝis 18h00.
La Strategia Forumo estas malferma al ĉiuj organizaĵoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, sendepende de la celo. En ĝi ĉiuj kunvenantaj organizaĵoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, eĉ malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas, vole-nevole, la Esperanto-komunumon.
La Strategia Forumo, iniciatita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998, kie la prelegoj havis ĝeneralan karakteron. En la dua kunsido en Berlino la prelegantoj traktis la Esperanto-komunumon el diversaj fakdirektoj, nome scienca-kultura, industria-profesia kaj jura. En Tel-Avivo kompletiĝos tiu dua etapo per prelegoj el vidpunktoj spirita kaj tiu de profesia uzanto de Esperanto. Grandan parton de la tempo oni kompreneble dediĉos al diskutado.
La materialojn de la Berlina kaj Tel-Aviva kunsidoj oni planas eldoni en unu kajero. Tiuj de Montpeliero jam aperis sub la nomo "Ĉiuj kune" en la serio Esperanto-dokumentoj.
Kiel la trian etapon de la Strategia Forumo d-ro Chrdle antaŭvidas serĉadon de komunaj projektoj aŭ agoj, tiel ke ekde la Zagreba UK ĉiu kunsido havu konkretan temon, ekz. turismo, interreto aŭ la rolo kaj perspektivoj de Esperanto-centroj. Tamen, la forumanoj kompreneble estos liberaj elekti en Tel-Avivo ankaŭ alian formon por sia posta kunlaboro.
D-ro Chrdle emfazas, ke la partopreno en la Strategia Forumo estas tute libera al ĉiaj organizaĵoj kaj ne postulas akcepton de iaj tezoj aŭ kondiĉoj. Ankaŭ tiuj, kiuj eventuale ne ricevis skriban inviton, estas bonvenaj sendi sian reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estas helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaŭ la 20-a de julio al d-ro Petro Chrdle: poŝte (Anglicka' 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Ĉehxio), fakse (+ 420 2 991 2126) aŭ rete (chrdle@kava-pech.cz). La antaŭanonco tamen ne estas deviga.