Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 85b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 85b (2000-07-17)

KKS de UEA intervjuita de kongresa revuo

Kiel plia signo pri la atento al la unika fenomeno de Universalaj Kongresoj de Esperanto ĉe ne-esperantistaj kongres-organizantoj, la revuo "International Meetings News" de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA) dediĉis la unuan paĝon de la junia ĉi-jara numero al intervjuo kun Nikola Rasic, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj membro de la Klientara Konsilio de ICCA.

La intervjuo temas pri la problemoj en elektado de taŭga kongresejo por granda kongreso kiel UK. Rasic lanĉas la ideon, ke ICCA klopodu evoluigi ian formon de taksado, kiu plifaciligus la komparadon pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj inter diversaj kongrescentroj. Menciindas, ke la pasintjare starigita Klientara Konsilio de ICCA rezultis el iniciato de Rasic.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz85b.htm