Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 87

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 87 (2000-08-07)

REZOLUCIO DE LA 85-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Tel-Avivo, Israelo, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2000, kun 1212 partoprenantoj el 61 landoj,

Deklaras
ke:

- en tiu ĉi Internacia Jaro por la Kulturo de Paco necesas refortigi la tutmondajn klopodojn trovi komunajn kulturajn valorojn kaj interkonsentojn cele al konstruo de tutmonda Kulturo de Paco;
- tio ĉi okazos nur se en la mensoj de la homoj ni komune kreos tiun kulturon, ĉar daŭra paco estas konstruata nur en la mensoj de homoj;
- en tiu ĉi mondoparto, la Meza Oriento, kie kunvenas malsamaj kulturoj, kaj kie riĉa historio samtempe unuigas kaj dividas homojn, apartaj streboj estas bezonataj kaj jam farataj en serĉado de paco;
- kondiĉo por paco estas la respekto de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj inkluzive de la lingvaj rajtoj de ĉiuj konfliktantaj grupoj;
- la internacia lingvo Esperanto estas kreita ĝuste por ebligi kulturon de paco inter malsamaj gentoj, kaj ke pro sia neŭtraleco kaj pro sia rekono de la digno kaj samvaloro de ĉiuj hom-grupoj ĝi donas grundon, sur kiu valoroj de paco povas flori;

Alvokas
ĉiujn internaciajn organizaĵojn, ĉiujn registarojn kaj ĉiujn homojn:

- ke ili decide ekrespektu la lingvajn homajn rajtojn cele al lingva kaj kultura demokratio en la mondo kaj subtenu la klopodojn de la Esperanto-movado en tiu kampo;

Deklaras
la pretecon de la Esperanto-movado:

- plulabori por kulturo de paco en la mondo surbaze de reciproka respekto kaj egalvaloro de ĉiuj gentoj kaj hom-grupoj grandaj kaj malgrandaj;
- agi ĉie, kie paco estas minacata, apoge al la ceteraj klopodoj de la internacia komunumo;

Esprimas

- sian admiron kaj subtenon al la klopodoj de la homoj de ĉi tiu regiono, kiuj laboras por krei la eblecon de kulturo de paco, kiu estas antaŭkondiĉo por alveni al situacio de paca kunvivado kaj de respekto ambaŭflanka de la homaj rajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj por ĉiuj.





Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz87.htm