
Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj antaŭjuĝojn kaj utiligi la lingvon por krei kondiĉojn de paco kaj kompreniĝo.
Tiucele ni, partoprenantoj de la 1-a Seminario por Arabaj Esperantistoj en Amano, Jordanujo, de la 22-a ĝis la 24-a de julio 2000, diskutinte pri la temo "Tutmondiĝo kaj la arabaj landoj", proponas al la membraro de UEA la jenajn realigindajn punktojn:
1) UEA okupiĝu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj;
2) Niaj fortoj estas limigitaj kaj sekve ni koncentru nian agadon ĉefe (kvankam ne ekskluzive) je unu-du el la arabaj landoj. Parto de nia celo estu krei en tiuj landoj arabajn esperantistojn kapablajn siavice disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj;
3) Jordanujo kiel facile alirebla lando kun favoraj kondiĉoj estu unu el tiuj landoj;
4) Komencaj paŝoj estu:
a) pretigo de taŭgaj arablingvaj inform-materialoj;
b) organizado de kurso en Jordanujo per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia
helpo;
c) komunikado kun universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado
de komunik-reto kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj kulturaj
problemoj kun internacia partopreno por i.a. informi la fakulojn pri la
valoro de Esperanto kiel universitata stud-objekto;
ĉ) konversacioj inter la Araba Komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj
pri la manieroj laŭ kiuj ili povus helpi en tiu ĉi iniciato.
Amano, la 24-an de julio 2000