
Se la antaŭa Infana Kongreseto estis de maro kaj naĝoj, la sekva en Zagrebo (21-28 julio 2001) estos de arboj kaj grimpoj. La renovigita kongresejo situas sur monto-flanko, ĉirkaŭata de arbaro, nekrutaj herbejoj kaj belaj promen-aleoj. Kaj tamen, la kongresejo "Grad Mladih" (urbo de gejunuloj) troviĝas ene de la urbaj limoj de Zagrebo, atingebla en 30 minutoj de la centro per urbaj trafikiloj.
La kongresejo estas speciale konstruita por vizitoj de junularaj grupoj al Zagrebo. La diversgrandaj ĉambroj estas en apartaj kabanoj, ĉiu kun propraj necesejoj kaj duŝejoj. Ni loĝos en kabanoj kun du plurlitaj ĉambroj, kaj krome unu por gvidantoj. En la komplekso ne estos aliaj gastoj, do, ni povos libere uzi la sportajn terenojn: por piedpilko, korbopilko, tabloteniso, minigolfo, gimnastiko ktp. Estas ludejo por etuloj. Se vi estos lacaj de ludado, atendos vin klasĉambroj en eta lernejo aŭ scenejo de intima teatro. Ni preparos laborgrupojn pri manlaboroj, desegnado, pupfarado, preparo de prezentaĵoj kaj kvizoj, pretigo de la kongresa bulteno kaj simile. Ni promenos, kreos muzikon kaj aktoros. Ni volonte akceptos viajn ideojn kaj proponojn.
Kongresetanoj ekskursos unutage al urba bestoĝardeno, al interesa teknika muzeo, kiu enhavas interalie viv-grandan kvazaŭ-minejon, ekspozicion pri elektraj malkovraĵoj kaj planetarion kun Esperanto-parolanta klariganto. Dua tuttaga ekskurso portos la infanojn ekster Zagrebon, verŝajne al mezepokaj kasteloj.
La programo disvolviĝos sub prizorgo de profesie kvalifikitaj gvidantoj. IIK okazos paralele kun la samurba Universala Kongreso. Pro la proksimeco, ambaŭdirektaj vizitoj estas planataj. Infanoj venos al UK, gepatroj povos komune viziti unufoje la kongreseton.
IIK havas propran hejmpaĝon, kie partoprenontoj prezentas sin per tekstoj, fotoj kaj verkoj kun desegnaĵoj. Aperas raportoj pri antaŭaj kongresetoj. Troveblas didaktika materialo uzebla de kiu ajn. Vizitu ĝin tra la hejmpaĝo de UEA, sub Servoj/Kongresoj.
Bonvenas infanoj kapablaj kaj pretaj paroli Esperanton, inter 6- kaj 13-jaraj. Egale ĉu ili akiris la lingvon familie, lerneje aŭ alimaniere. Egale ĉu la gepatroj partoprenos UK aŭ ne. Se anonciĝos gepatroj de adoleskuloj (13-17-jaraj), ni pretos pretigi apartan paralelan programon por ili kun propraj gvidantoj, kun nur kelkaj konvenaj komunaj programeroj kun la IIK-anoj. Petu aliĝilon por kondiĉoj kaj organizaj informoj!
Aliĝu frue; lasu viajn infanojn ĝui semajnon en unika Esperanta etoso!
La aliĝo kovras kostojn de loĝigo, manĝoj, transporto kaj ekskursoj:
| Ĝis 30 sept. 2000 | 109 EUR |
| Ĝis 31 dec. 2000 | 129 EUR |
| Ĝis 31 mar. 2001 | 149 EUR |
| Ĝis 15 majo 2001 | 169 EUR |
| Poste | 179 EUR |
Rabato de 15% por infanoj post la unua el unu familio.
Eblas aliĝi elektronike pere de la hejmpaĝo. Paperan aliĝilon
oni povas peti de la komisiito: Stefan MacGill, Bethlen G, u 2, HU-2030
Erd, Hungario
Aliĝilojn oni sendu al la komisiito, sed pagojn al la Centra Oficejo de UEA.