Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 88

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 88 (2000-08-08)

REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ EN 2000

La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj Montpeliera kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursaĵoj, en la Tel-Aviva jaro la juĝantoj devis taksi entute 69 konkursaĵojn.

La premiolisto aspektas nekutime. En poezio kaj prozo, la bazaj branĉoj de la Konkursoj, la ĵurio trovis nur po unu premiindan verkon, ambaŭ tamen meritajn por la unua premio. Aliflanke, en la esea kaj kanta branĉoj, kiuj en pasinteco ofte spertis jarojn kun neniu aŭ malmultaj premioj, la rezulto ĉi-foje estis rimarkinda. En la esea branĉo ĉiuj verkoj ricevis premion aŭ honoran mencion, kaj en la kantobranĉo la unua premio estis asignita egale al du kantoj de sama aŭtoro.

La sola branĉo, kiu altiris pli da konkursaĵoj ol en la antaŭa jaro, estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999. Tiu nombro ĝojigis la juĝantojn, el kiuj unu tamen domaĝis la nepremiitajn librojn, ĉar laŭ li en malpli abunda jaro pli-malpli ĉiu el ili estus povinta gajni la premion.

Kvankam la premio "Nova Talento" ne estis aljuĝita, ankaŭ en la ĉi-jara honortabelo troviĝas aŭtoroj, kiuj ne estis distingitaj antaŭe. Tamen ne ĉiuj el ili estas tute novaj talentoj: Mikaelo Giŝpling, laŭreato de la unua premio en poezio, estas jam eldonita poeto ("El sisma zono", eld. Flandra E-Ligo en 1994).

Laŭ interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" ankaŭ ĉi-jare aperigos la premiitajn verkojn.


Premiolisto:

POEZIO
1-a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro "Neĝa fantazio";
2-a kaj 3-a premioj: ne aljuĝitaj.
Honoraj mencioj: Stefan MacGill (Hungario) pro "Letere etere", kaj Nikola Rasic (Nederlando) pro "Telefonvoko al postmoderno".
Partoprenis 40 poemoj de 17 aŭtoroj el 12 landoj.
PROZO
1-a premio: Julia Sigmond (Rumanio) pro "Mi ne estas Mona Lisa":
2-a kaj 3-a premioj: ne aljuĝitaj.
Honoraj mencioj: Claude Schroeder (Francio) pro "Amletero" kaj Tibor Kristaly (Hungario) pro "Leon-vilaĝo".
Partoprenis 11 verkoj de 8 aŭtoroj el 8 landoj.
TEATRAĴOJ
Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 1 verko de 1 aŭtoro.
ESEO
Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Kiel legi -- ĉu legi -- Stellan Engholm?";
2-a premio: Nikola Rasic (Nederlando) pro "Digrafio: speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo";
3-a premio: Sten Johansson pro "Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999";
Honora mencio: Carmel Mallia (Malto) pro "La vojo".
Partoprenis 4 eseoj de 3 aŭtorj el 3 landoj.
KANTO
Premio "Ahn Song-san pri Kanto": Tarcisio Lima (Brazilo) pro "Diskanto" kaj "Ĉi-paĝa dezir'";
2-a premio: Anja Karkiainen kaj Vesa Polkki (Finnlando; resp. teksto kaj muziko) pro "La koroj batu";
3-a premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 6 kantoj de 4 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 3 landoj. Premio "Infanlibro de la Jaro 1999": "La avo en la ĉareto" de Gudrun Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora Caragea (Germanio).
Partoprenis 5 libroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
VIDBENDO
Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 2 filmoj el 2 landoj.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz88.htm