Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 89c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 89c (2000-08-07)

UEA ELDONIS AKTORAN VERSION DE LA TAGLIBRETO DE ADA SIKORSKA

DE TAJGO AL MINARETOJ. Aktoraĵo laŭ la taglibreto de Ada Sikorska- Fighiera. Jadwiga Gibczynska. Rotterdam: UEA 2000. 18p. ISBN 92-9017-070-0. 21cm. Prezo: 3,00 EUR. (Triona rabato ekde 3 ekz.)

UEA lanĉis en la kongresa libroservo de la Tel-Aviva UK sian plej novan eldonaĵon, "De tajgo al minaretoj". Temas pri aktoraĵo surbaze de la samnoma taglibreto de Ada Sikorska-Fighiera, kiun la elstara pola aktorino Jadwiga Gibczynska adaptis al monodramo. Gibczynska jam kelkfoje prezentis sian verkon sur scenejo, i.a. en la Adelajda UK en 1997.

La taglibreto, kies proza versio aperis ĉe Esperantotur en 1991, estas persona atesto pri kruelaĵoj de la dua mondmilito. Ada Sikorska fariĝis ilia viktimo kiel 10-jara knabino en la pola urbo Lvovo, de kie ŝi -- filino de pola generalo -- estis deportita kun siaj patrino kaj fratino al Siberio. Fine ŝi sukcesis forlasi Sovetion kaj tra Irano, Libano kaj Britio reveni al Pollando. Jadwiga Gibczynska transformis la taglibreton en teatraĵon, en kiu instruistino Helena Terlecka, mem reala figuro kiel Onjo Lunja en la originala taglibreto, legas kaj komentarias la tekston de la juna Ada post la milito.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz89c.htm