Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 90b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 90b (2000-08-07)

PREMIO DEGUĈI AL ROB MOERBEEK

En la Fermo de la Tel-Aviva UK okazis por la 14-a fojo la transdono de unu el la plej prestiĝaj premioj de la Esperanto-movado, Premio Onisaburo Deguĉi de UEA. Tiu premio estis fondita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto por premii agadon de individuo aŭ organizaĵo, kiu per Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de la instruoj de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

En 2000 la Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguĉi al s-ro Rob Moerbeek el Nederlando pro lia longtempa agado helpe al triamondaj esperantistoj kaj por handikapitoj, precipe blinduloj. Dum multaj jaroj li faris tion kune kun sia edzino Nora, forpasinta en 1998, konata aktivulo de la blindula Esperanto-movado. Profesie Rob Moerbeek jam ekde 1969 laboras en la Centra Oficejo de UEA.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz90b.htm