
Multaj esperantistoj ricevis alvokojn de d-ro Ruben Feldman Gonzalez pri lia proponata projekto "Esperanto kiel Dua Nacia Lingvo de Chinio" (mallongige 2 NLC). Tiuj alvokoj celis, ke UEA kaj China Esperanto-Ligo faru oficialan proponon al la china registaro pri la afero. Esperantistoj el diversaj landoj estis anoncitaj kiel apogantoj de la projekto, kvankam pri tio ne chiuj antaukonsentis.
Lastatempe d-ro Feldman Gonzalez dissendis mesaghojn, lau kiuj "UEA jam transprenis la taskon oficiale proponi Esperanton kiel DUA[n] NACIA[n] LINGVO[n] de Chinio". Tiu aserto facile donas neghustan impreson.
UEA petis d-ron Feldman Gonzalez chesi dissendadi sian alvokon ke UEA kaj ChEL faru al la china registaro la celitan proponon. Tia alvoko ne plu necesas, char ghi estas jam ricevita de la Estraro de UEA, kiu nun estas diskutanta, interkonsilighe kun ChEL, chu la ideo estas tiom realisma, ke eblos kaj indos okupighi pri ghi. Chiukaze estas certe, ke en pozitiva kazo temus pri silentaj diplomatiaj pashoj sen publika bruo. Se en iu momento ia publika agado povos utili, UEA alvokos por tio kaj konsilos pri ghia ghusta formo.
Nur tiusence UEA transprenis la proponon. Plua publika agado, chu de la iniciatinto chu de aliaj, estas ne nur nebezonata sed povas esti malutila kaj kontrauefika. Temas pri delikata afero, kies prilaboradon oni ne subfosu per emocia entuziasmo, char tio povus kauzi vastan damaghon por la reputacio de Esperanto kaj ghia movado. Kreante falsajn esperojn oni krome riskas subfosi la estontan pretecon de esperantistoj apogi ech realismajn kaj kompetente preparitajn projektojn por Esperanto che oficialaj instancoj.
Sekve chiu prudenta esperantisto, kaj aparte Esperantaj organizajhoj kaj gazetoj, ignoru kaj ne plu aperigu nek dissendu ajnajn alvokojn favore al la projekto.
Osmo Buller
Ghenerala Direktoro de UEA