
De la 1-a ĝis la 8-a de septembro okazis en Varna (Bulgario) TEJO-seminario kun la temo "Balkana junulara agado por kulturo de paco". La seminario, kiu kolektis 35 gejunulojn el 17 landoj, estis multflanka kaj laŭ pritakso de ĝiaj partoprenantoj tre sukcesa.
La seminarion partoprenis ne nur Esperanto-parolantoj sed ankaŭ aktivuloj de aliaj neregistaraj junularaj organizoj, por kiuj estis organizita lingva trejnado. Bedaŭrinde pro vizaj problemoj pluraj gejunuloj, precipe ekstereŭropanoj, ne povis alveni en Bulgarion. Tiuj problemoj respegulas la balkanan realecon.
Dum la seminario okazis multaj interesaj prezentoj, inter kiuj menciindas prelego pri historio de balkanaj etnaj rilatoj fare de d-ro Valerij Stojanov, vicdirektoro de la Instituto pri historio ĉe la Bulgara Nacia Akademio de Sciencoj. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de la revuo "Literatura Foiro", prelegis pri la balkana kultura kunlaboro ankaŭ kadre de Esperantio. La regionan kulturon eblis ekkoni i.a. per la filmo "Kapra korno" kaj dum balkana vespero. Eksterbalkanio kaj Esperanto-kulturo estis eroj ankaŭ de la vesperaj programoj, kiuj kutime finiĝis per E-rokmuzika diskejo.
Trejnadon pri junulara agado provizis pluraj TEJO-aktivuloj per prelegoj kaj konkretaj taskoj. Pritraktiĝis interalie eksteraj rilatoj, landa agado, informado, strukturoj de Esperantio, kaj financoj. En laborgrupoj la partoprenantoj povis praktike utiligi la ricevitajn sciojn, ekz. por kreo de projektoj kaj organizado de renkontiĝoj. Dum liberaj forumoj ili povis mem prezenti siajn temojn, i.a. pri ekologio, UN kaj Balkanio, orienteŭropa ekonomio kaj etna malamo. Aldone la partoprenantoj ankaŭ ludis simulludon, kies celo estas praktiki toleremon kaj demokration, kaj ekskursis al ekologia kaj civitanrajta organizoj en Varna.
La partoprenantoj trejniĝis en komunikado, eksciis kiun kontakti pri diversspecaj aktivecoj en E-movado kaj TEJO, kaj spertis internan, personan evoluon. Naskiĝis multaj novaj projektoj kaj kunlaboro inter pluraj landoj, balkanaj kaj eksterbalkanaj.
Raporto kun fotoj de la seminario troveblos baldaŭ sur la retpaĝo
de TEJO
(el raporto verkita de laborgrupo pri Informado dum la seminario)