Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 96

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 96 (2000-09-29)

KOTIZOJ DE UEA POR 2001

Kvankam la inflacio en Nederlando lastatempe estis ĉ. 2,5% jare, la kotizoj de UEA restos en 2001 samaj kiel en 2000. Pro la malfortiĝo de la koncernaj naciaj valutoj la kotizoj iom plialtiĝos por kelkaj landoj. Por Japanio, Kanado kaj Usono tamen eblis senteble malaltigi ilin pro la malfortiĝo de eŭro kontraŭ iliaj valutoj, kvankam la Centra Oficejo ja antaŭvidas refortiĝon de eŭro dum la jaro.

Ke la kotizoj por 2001, inkluzive de la prezoj de simplaj abonoj de la revuoj Esperanto kaj Kontakto, praktike en ĉiuj landoj kostos reale malpli ol la kotizoj por 2000 kaj eĉ 1999, espereble pozitive influos la evoluon de la membraro de UEA.

Kotiztabelo de UEA por 2001

Lando/valuto MG MJ(-T) MA(-T) SA Kto SZ
Argentino/eŭro 4 10 24 14 9 48
Aŭstralio/dolaro 14 34 85 51 31 170
Aŭstrio/eŭro 7,63 19,26 47,96 30,52 18,17 95,93
Aŭstrio/ŝilingo 105 265 660 420 250 1320
Belgio/eŭro 7,68 19,21 48,09 30,61 18,34 96,18
Belgio/franko 310 775 1940 1235 740 3880
Brazilo/eŭro 4 10 24 14 9 48
Britio/pundo 5 14 34 21 13 68
Bulgario/eŭro 4 10 24 14 9 48
Ĉeĥio/krono 170 420 1050 630 380 2100
Danio/krono 55 140 355 230 135 710
Finnlando/eŭro 7,57 19,34 47,93 30,27 18,50 95,87
Finnlando/marko 45 115 285 180 110 570
Francio/eŭro 7,62 19,06 48,02 30,49 18,29 96,04
Francio/franko 50 125 315 200 120 630
Germanio/eŭro 7,67 19,43 48,06 30,17 18,41 96,12
Germanio/marko 15 38 94 59 36 188
Greklando/drakmo 2200 5400 13500 8600 5200 27000
Hispanio/eŭro 7,21 18,03 44,47 28,25 16,83 88,94
Hispanio/peseto 1200 3000 7400 4700 2800 14800
Hungario/forinto 1200 3100 7700 4600 2800 15400
Irlando/eŭro 7,62 19,05 47,93 30,47 17,78 95,86
Irlando/pundo 6 15 37,75 24 14 75,50
Islando/eŭro 8 19 48 29 17 96
Israelo/eŭro 6 16 39 23 14 78
Italio/eŭro 7,75 19,11 48,03 30,47 18,59 96,06
Italio/liro 15000 37000 93000 59000 36000 186000
Japanio/eno 900 2200 5500 3300 2000 11000
Kanado/dolaro 12 30 75 45 27 150
Nederlando/eŭro 8 19 48 31 18 96
Nederlando/guldeno 17,63 41,87 105,78 68,32 39,67 211,56
Norvegio/krono 65 165 415 250 150 830
Nov-Zelando/dolaro 16 40 100 60 36 200
Pollando/eŭro 4 10 24 14 9 48
Portugalio/eŭro 6,98 16,96 42,40 26,94 15,96 84,80
Portugalio/eskudo 1400 3400 8500 5400 3200 17000
Rusio/eŭro 4 10 24 14 9 48
Slovakio/krono 190 480 1200 720 430 2400
Svedio/krono 70 170 430 275 165 860
Svislando/franko 12 31 78 47 28 156
Usono/dolaro 8 20 50 30 18 100
TARIFO A/eŭro 5 13 32 19 11 64
TARIFO B/eŭro 4 10 24 14 9 48

Aliaj landoj: Liĥtenŝtejno laŭ Svislando, Luksemburgio laŭ Belgio, San-Marino laŭ Italio. Tarifo A: Honkongo, Korea Resp., Malto, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano. Tarifo B: Ĉiuj ceteraj landoj ne jam menciitaj.

Klarigo de la mallongigoj:

MG Individua Membro kun Gvidlibro tra la Esperanto-movado.
MJ
(-T)
Individua Membro kun Jarlibro (kaj ĝis inkl. 29 jaroj membro en TEJO kun Kontakto sen plia abonpago).
MA
(-T)
Individua Membro kiel MJ(-T) plus la revuo Esperanto.
DM
(-T)
Dumviva Membro pagas por la tuta vivo en unu fojo 25-oblon de la kotizo MA. Oni ricevas la Jarlibron kaj Esperanto, kaj, dum oni estas ĝis inkl. 29-jara, membrecon en TEJO kun Kontakto kaj TEJO tutmonde.
DPat Dumviva Patrono pagas por la tuta vivo en unu fojo 250-oblon de la kotizo MA. Oni ricevas la samajn eldonaĵojn kiel DM, kaj estas aŭtomate membro de Societo Zamenhof.
PT Patrono de TEJO pagas trioble la kotizon de MJ kaj ricevas la revuon Kontakto kaj aliajn eldonaĵojn de TEJO.
DPT Dumviva Patrono de TEJO pagas por la tuta vivo en unu fojo 25-oblon de la kotizo de PT. Oni ricevas la samajn eldonaĵojn kiel PT.
SZ Kotizo por Societo Zamenhof, aparta societo por financaj apogantoj de UEA (ne inkluzivas membrecon en UEA). La minimuma kotizo estas duoblo de MA.
SA Abono al Esperanto, sen membreco en UEA.
Kto Abono al Kontakto, sen membreco en UEA/TEJO.
TT Abono al TEJO tutmonde sen membreco en TEJO kostas la duonon de MJ.
ED Abono al Esperanto-Dokumentoj (en la angla, franca aŭ Esperanto) por 10 numeroj kostas la duonon de MA.

Kiel individuaj membroj de TEJO (MJ-T aŭ MA-T) por 2001 estos registritaj tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj estos malpli ol 30-jaraj la 1-an de januaro 2001 (t.e. kiuj naskiĝis en 1971 aŭ poste). Ankaŭ Dumvivaj Membroj samtempe membras en TEJO, dum ili estas malpli ol 30-jaraj.

Eblas aboni ankaŭ al "TEJO tutmonde" sen esti membro de TEJO. La abonprezo estas duono de la MJ-kotizo por la koncerna lando.

La agadon de TEJO oni povas apogi fariĝante Patrono de TEJO. La kotizo estas 3-oblo de la MJ-kotizo por la koncerna lando. La Patronoj ricevas ambaŭ eldonaĵojn de TEJO, "Kontakto" kaj "TEJO tutmonde".

Oni povas pagi pere de la perantoj de UEA, aŭ rekte al UEA per ĝiro al ĝia banka aŭ poŝta konto, per ĉeko aŭ poŝtmandato, aŭ per kreditkarto.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz96.htm