Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 98

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 98 (2000-10-09)

FIGHIERA DISKUTIGAS PRI STRATEGIO

En la serio Diskutkajeroj aperis kvara numero, "La strategio de Esperanto en la nova jarmilo". Ĝia aŭtoro estas Gian Carlo Fighiera, konata itala aktivulo de la Esperanto-movado, iama KKS kaj estrarano de UEA, kaj jam pli ol 30 jarojn prezidanto de la societo Heroldo de Esperanto.

En la nova Diskutkajero Fighiera skizas la celojn de la agado per kaj por Esperanto, la problemaron komunumo/movado, la efektivan kaj dezirindan rolon de UEA kaj kritikojn pri ĝi. La aŭtoro faras konkretajn proponojn pri la evoluigo de la Esperanto-strategio por la proksima estonteco. Por leganto, kiu deziras pli profunde studi la problemaron, Fighiera aldonis utilan bibliografion kaj liston de juraj-politikaj dokumentoj pri la lingva egaleco.

La 24-paĝa kajero kostas 2,25 eŭrojn. Ekde 3 ekz. la libroservo de UEA donas rabaton de 33%.


PREZIDANTO ENDERBY EN JAPANIO

Unu jaron post sia antaua rondvojaĝo en Japanio Kep Enderby denove gastos che japanaj esperantistoj. La prezidanto de UEA partoprenos, kune kun sia edzino, la 87-an Japanan Esperanto-Kongreson en Kumamoto (13-15 oktobro).

La kongresanoj havos okazon aŭdi prelegon de prezidanto Enderby almenaŭ pri tri diversaj temoj: "Stato de la Esperanto-movado en Aŭstralio", "Kial angloparolanto agas por Esperanto" kaj "Kial Kep Enderby, prezidanto de UEA, denaska angloparolanto, esperantistiĝis kaj restas esperantisto".

Krom prelegoj, la programo inkluzivos vizitojn al la urbodomo por saluti la vicurbestron, al la Televizia Kompanio de Kumamoto, al la vicestro de la Prefektujo Kumamoto ĉe la Prefekta Domo kaj al la tagĵurnalo "Kumamoto Nichinichi Shinbunsha".



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz98.htm