Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 320

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 320 (2009-04-12)

Enhavo:


EŬROPA LINGVOEKZAMENO DUM LA MALFERMA TAGO

Dum la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA (sabato, 25 aprilo) eblos ekzameniĝi pri la scio de Esperanto sur la nivelo CI laŭ la Eŭropa Referenckadro. Ambaŭ partoj de la ekzameno (skriba kaj buŝa) okazos posttagmeze, tiel ke la ekzamenatoj povos sekvi ankaŭ parton de la programo de la Malferma Tago, kiu komenciĝos je la 10-a horo. Por akiri ateston pri la ekzameno necesas sukcesi en ambaŭ partoj.

Priskribon de la postuloj kaj liston de la pagendaj kotizoj  oni trovas en submenuoj de la paĝo http://www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422/, kie troviĝas ankaŭ novaĵoj pri la ekzamenoj kaj kalendaro de la estontaj sesioj. Aparte konsilinda estas la ĵus aperinta libro Esperanto de nivelo al nivelo (10,50 EUR), kiu enhavas ĉiujn necesajn informojn kaj seriojn de specimenoj je ĉiu nivelo de la ekzamensistemo.

Al la ekzameno dum la Malferma Tago oni antaŭanoncu sin ĉe la CO de UEA (rete: direktoro@co.uea.org; telefone +31 10 4361044).

UN-AKTIVADO DE UEA EN ESPERANTOTV

La aktivadon de la reprezentantoj de UEA ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo oni povas nun sekvi per la interreta televido EsperantoTv ĉe http://www.youtube.com/EsperantoTv

Iom post iom aperas tie filmetoj pri intervenoj de UEA en diversaj kunsidoj de UN. Lastatempe finpretiĝis registraĵo pri la ĉeesto de UEA en la 1-a Forumo pri Minoritataj Problemoj, okazinta en decembro 2008. Temas en ĝi pri la interveno de Cesco Reale en la dua tago de la kunsido. La plej freŝdata interveno estas tiu de Stefano Keller la 23-an de marto ĉe la Homrajta Konsilio, al kiu li prezentis kvar kazojn de rompo de lingvaj rajtoj.

Oni klopodas aperigi la filmetojn, krom la originala alparollingvo, almenaŭ en du-tri alilingvaj versioj, nepre ankaŭ en Esperanto. Krome la tekstaj versioj estas elŝuteblaj de la retpaĝo
http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj/

Lasta ŝanĝo:
2009-04-12
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=320