Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 336

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 336 (2009-08-03)

Enhavo:


SUKCESA DEBUTO DE LA NOVTIPAJ EKZAMENOJ EN BJALISTOKO

Dum la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko okazis, unuafoje kadre de UK, Esperanto-ekzamenoj laŭ la nova ekzamensistemo de UEA, konforma al la Eŭropa Referenckadro. Pli frue jam kvardeko da esperantistoj ricevis diplomon laŭ tiu sistemo de la Konsilio de Eŭropo, kies Esperanto-version oficiale UEA sola provizas pere de sia kontrakto kun la Lingvoekzamena Centro (ITK) de la prestiĝa universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto.

En Bjalistoko ekzameniĝis je tri niveloj entute 47 personoj el 20 landoj, inter kiuj elstaris Francio kun 10, kaj Brazilo kaj Germanio kun po 5 kandidatoj. La plej populara nivelo estis C1 (supera), kiun trapasis 23 kandidtatoj. La skriba parto de la ekzamenoj okazis en ĵaŭdo (30 julio). Pri la parolaj ekzamenoj du komisionoj, konsistantaj el 8 membroj, laboris plenenergie en ĵaŭdo kaj vendredo (30-31 julio). La sukcesintoj ricevos oficialan diplomon, asignitan kaj registritan en ITK en Budapeŝto.

Paralele okazis ankaŭ trejnado de ekzamenontoj, dum kiu 7 novaj kolegoj kune kun pli frue trejnitaj ekzamenantoj partoprenis 8-hora kurson kaj observis poste la parolajn sesiojn. Ekde nun dudeko de ekzamenantoj pretas okazigi sesiojn lige kun grandaj Esperanto-aranĝoj. La sekvaj ŝancoj por ekzameniĝi laŭ la Referenckadro estos dum ARKONES en Poznano (18-20 septembro) kaj dum la tradiciaj jarfinaj aranĝoj en Germanio. Interesitoj bv. kontakti Katalin Kováts, katalin@ikso.net.

EDUKADO.NET AKTIVA DUM LA UK

La porinstruista retejo www.edukado.net ankaŭ ĉi-jare okazigis dum la UK Esperanto-lecionojn je du niveloj. En Bjalistoko okazis entute 16 sesioj, ĉiam kun plenaj salonoj. Tage ĉ. 200 personoj partoprenis la kursojn.

La popularajn kongreserojn de edukado.net kronis la aranĝo Metiejo. Dum ĝia unua sesio la redaktorino Katalin Kováts raportis pri la planoj rekonstrui la retejon kaj pri la sukcesa monkolekta kampanjo por realigi ilin. Dum la dua sesio okazis disdono de diplomoj al deko da sukcesintoj en la printempaj sesioj de la ekzamenoj de UEA laŭ la Eŭropa Referenckadro, kunreĝisoritaj de edukado.net, kaj honorigo de sponsoroj kaj subtenantoj de la retejo. Ĉe la standoj la publiko povis renkonti i.a. kunlaborantojn de la retejo, aŭtorojn de lerniloj kaj reprezentantojn de lernejoj, kursoj, projektoj, Dua Vivo kaj de la Akademio.

Lasta ŝanĝo:
2009-08-03
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=336