Ekde sia elekto en Havano la Estraro de UEA praktike konstante kunsidas rete, sed la unuan realan kunsidon en la Centra Oficejo ĝi havis de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo. Tuttempe partoprenis prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estraranoj Loes Demmendaal, Maritza Gutiérrez kaj Stefano Keller. Pro aliaj sindevontigoj Amri Wandel ne ĉeestis en la lasta tago. Ĝenerala direktoro Osmo Buller povis ĉeesti pro malsano nur mallonge en du tagoj. Lin anstataŭis oficisto Pasquale Zapelli, kiu partoprenis tuttempe, same kiel redaktoro Stano Marček. La prezidanto de ILEI Stefan MacGill ĉeestis la tutan unuan tagon, dum la volontulo de TEJO Manuela Ronco kaj la oficistoj de la Kongresa Fako Clay Magalhães kaj Tobiasz Kaźmierski ĉeestis dum la traktado de iliaj laborkampoj.
Dum la pasintaj monatoj la Estraro faris jam multajn decidojn rete. Tiun eblecon ricevos ankaŭ la Komitato, kiu tiucele ricevos en Kopenhago proponon pri ŝanĝo en la Komitata Regularo. Jam pli frue la Estraro aprobos novan dokumenton pri la gvidlinioj por la redaktado de la revuo Esperanto. Ĝian malneton ĝi jam prezentis al la Komitato por komentoj, kiujn oni laŭeble konsideros en la fina versio. Poste la Estraro proponos novan kontrakton al la nuna redaktoro de la revuo.
La Estraro ricevis raporton pri la ĝisnuna laboro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, kiu diskutas pri radikalaj ŝanĝoj en la strukturo kaj funkciado de UEA. La estraranoj decidis unuope kontribui al la diskuto en la komitata retlisto. Ili trovis siajn vidpunktojn tre proksimaj inter si sed ne facile resumeblaj en komuna estrara opiniesprimo, ĉar la raporto venis mallonge antaŭ la kunsido. Ili do konkludis, ke en la komitata listo ili povos plej utile prezenti siajn vidpunktojn kaj evidentigi la komunecon de siaj pensoj.
La Estraro ricevis ankaŭ raporton pri la progreso de la renovigo de la ĉefa retejo de UEA. Kun ĝojo oni notis la ĝisdatigon de la informa retejo de UEA kun materialoj pri Esperanto en 62 lingvoj. Tre populara fariĝis la paĝo de UEA en Facebook , kiu havas jam preskaŭ 2200 amikojn. Ĝis nun ĝin prizorgis la Centra Oficejo, kiu tamen esperas, ke ankaŭ estraranoj kaj komitatanoj pli aktive afiŝos en ĝi. Pri la vigla agado de UEA ĉe UN informas nova retejo kaj alia retejo speciale pri la agado por lingvaj rajtoj .
Kvankam pasintjare UEA perdis multajn membrojn, la spezokonto de 2010 estas ekvilibra jam por la 5-a sinsekva jaro. La ĝisnuna evoluo indikas, ke la enspezoj kovros la elspezojn ankaŭ ĉi-jare. Pli problema povos esti la jaro 2012. Propono pri buĝeto por tiu jaro ankoraŭ ne pretas pro la malsano de la ĝenerala direktoro, sed la Estraro fidas, ke ankaŭ ĝi estos ekvilibra kun konservo de la nuna laborforto de la CO. La Estraro aprobis ankaŭ du subvenciojn el la ĉi-jaraj rimedoj: 2500 EUR al ILEI kaj 700 EUR al Eŭropa Esperanto-Unio por agado ĉe la septembra Ekonomia Forumo en la pola Krynica.
Jam antaŭe la Estraro elektis komisionojn kaj komisiitojn por multaj taskoj kaj laborkampoj. Al ili aldoniĝis Informa Komisiono, kiu konsistas el Marek Blahuš (Ĉeĥio), Andrej Grigorjevskij (Rusio) kaj Francesco Maurelli (Italio/Britio), kaj komisiito por rilatoj kun Internacia Normiga Organizaĵo ISO kaj la terminologia informejo Infoterm, por kiu tasko oni elektis Mélanie Maradan (Svislando). En la Amerika Komisiono Alberto Calienes (Kubo) fariĝis kunordiganto anstataŭ Rubén Diaconu (Argentino).
En la dua tago de la kunsido de la Estraro de UEA ankaŭ tiu de ILEI komencis tritagan kunsidon en la Centra Oficejo. La samtempa ĉeesto de ambaŭ estraroj donis utilan okazon por interkonsiliĝi pri komunaj temoj. Post la fino de la kunsido de la Estraro de UEA, Claude Nourmont, estrarano pri edukado, partoprenis kiel observanto la kunsidon de la ILEI-estraro.
Laŭ la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, la membraro de UEA grave malkreskis pasintjare. En 2010 estis
entute 5288 individuaj membroj en 120 landoj, t.e. 425 membroj malpli
ol en 2009. Kiel oni povis atendi, en la kongreslando Kubo la membraro
kreskis plej multe (+111), sed tiun kreskon nuligis la malkresko en
Pollando (-118), kiu gastigis UK en la antaŭa jaro. Rimarkindaj malkreskoj
okazis ankaŭ en Rusio (-77), Francio (-64), Japanio (-36), Ĉeĥio (-34)
kaj Germanio (-33). Francio plu estis la lando kun plej multe da individuaj
membroj de UEA (547). Sur la dua loko same tradicie restis Germanio (506).
Malkreskis ankaŭ la nombro de aligitaj membroj, kiuj estas tiuj membroj
de la landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA.
Ilia nombro estis 10527 (-2078). La plej drastaj faloj estis en Hungario
(-1440) kaj Francio (-363). La tuta membraro de UEA en 2010, t.e.
individuaj kaj aligitaj membroj sume, nombris 15815 (-2503).
324 individuaj membroj estis malpli ol 30-jaraj. Sekve ili estis
samtempe individuaj membroj de la junulara sekcio TEJO (-112). Krome 1734
el la aligitaj membroj estis malpli ol 30-jaraj (-171). Sekve TEJO havis
entute 2058 membrojn (-283).
La revuo Esperanto havis pasintjare 3508 pagitajn abonojn (-257) kaj la
revuo de TEJO Kontakto 597 (-138).
Bv. atenti, ke en Gazetaraj Komunikoj n-ro 409 la titoloj de du prelegoj en
la Internacia Kongresa Universitato de la UK en Kopenhago aperis en
koncizigita formo. La plena titolo de la prelego de prof. Erik Høg estas La
profundo de la ĉielo - kredo kaj scio dum 2500 jaroj. D-ro José Antonio
Vergara prelegos pri HIV-aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo:
bezono je pli justa mondo.
Intertempe estis enretigita IKU-libro 2009, kiu enhavas la tekstojn de la
prelegoj faritaj en la Internacia Kongresa Universitato de la 94-a
Universala Kongreso en Bjalistoko. Ĝi estas elŝutebla en la IKU-sekcio de la retejo de UEA.