La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri
kunagado kun Infoterm , la Internacia Informejo por Terminologio. Per tio
UEA fariĝis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko
kaj Aŭstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. interŝanĝi
informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj
ktp., ĉefe en la kampo de terminologio.
Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe
prizorgis Eugen Wüster , esperantisto kaj fondinto de la moderna
terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaŭ kiel sekretariejo de la
Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun
kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991.
Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO
respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de
UEA nomumis ŝin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.
En la filmĵurnalo UEAviva aperis nova eldono , en kiu prezidanto Probal
Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont kaj ĝenerala sekretario Barbara
Pietrzak rakontas pri la lasta kunsido de la Estraro de UEA. La kunsido okazis de la
15-a ĝis la 17-a de aprilo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri
n-ro 9 en la serio de filmĵurnaloj de UEA en YouTube. Per ĝi la serio
rekomenciĝis post longa paŭzo pro la studoj de la volontula redaktoro
Francisco Veuthey.
Ĝis la 13-a de majo entute 1306 kongresanoj el 67 landoj aliĝis al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto , kiu okazos en la dana ĉefurbo
Kopenhago de la 23-a ĝis la 30-a de julio. Sekve iom pli ol du monatojn
antaŭ la UK la nombro de aliĝintoj jam superas la definitivan nombron de
la pasintjara UK en Havano (1002) kaj tiun de la antaŭa UK en Kopenhago en
1975 (1227).
Plej multe da aliĝoj venis el Francio (165). Pli ol 100 aliĝintojn
liveris ankaŭ Germanio (131) kaj tiun limon baldaŭ superos ankaŭ
Japanio, de kiu ĝis nun estas 98 aliĝintoj. La gastiganta lando
Danio reprezentiĝas per 84 aliĝoj. Aliaj landoj kun pli ol 20 aliĝintoj estas
Pollando (68), Nederlando (59), Brazilo (57), Rusio (55), Italio (53),
Svedio (48), Hungario (41), Belgio (37), Usono (29), Britio (25), Svislando
(23), Finnlando, Litovio kaj Norvegio (po 24), kaj Svislando (23).