Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj
al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN
lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,
efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de
interkomprenemo kaj efika komunikado,
ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj
socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson
malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti
la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn,
politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis
inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara
kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo
plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,
rekomendas
ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj
movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto,
alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj
pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la
esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,
alvokas
al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe
kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn,
per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj
eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la
tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.
Kopenhago, 30 julio 2011
Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de
Esperanto en Kopenhago per la Solena Fermo, kiun gvidis la prezidanto de
UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris
resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj
disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu
reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro
de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la
konkludoj el tiu traktado.
Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezultojn de la Belartaj Konkursoj
kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara
agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al
kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la
ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan
pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino
Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa
membreco en UEA.
Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la
Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la
LKK-prezidantino Ileana Schroeder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay
Magalhães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj
ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta
kongresanaro.
Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino
Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi,
kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue,
Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en
2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda
ĉefurbo.
Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso
kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK
fermita.
La Estraro de UEA aljuĝas la Premion Onisaburo Deguĉi por agado, kiu per
Esperanto antaŭenigis intenacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de
D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la
Jubilea Jaro de Esperanto en 1987 per donaco de Oomoto kaj konsistas el
diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.
Ĉi-jare la Premion Deguĉi ricevas HORI Jasuo el Japanio pro multjara
agado por konigi la japanan kulturon tra la mondo per prelegvojaĝoj,
artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras lia almanako Raportoj el
Japanio, aperinta jam en 14 volumoj ekde 1997. Krome, ĉi-jare oni povis
preskaŭ ĉiutage legi en Esperanto liajn retajn raportojn pri la vivo post
la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo okazintaj en marto en lia
lando.
Subvencio Cigno estis starigita per donaco de la japana esperantista
mecenato Etsuo MIYOSHI por subteni Esperanto-projektojn en la Tria Mondo
kaj la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĝi valoras 500 000 enojn, t.e.
ĉirkaŭ 4500 eŭroj.
Ĉi-jare la Estraro de UEA dividis la subvencion inter tri ricevantoj:
Fondaĵo Ameriko por vojaĝkostoj lige kun la 8-a Tutamerika Kongreso de
Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo, Brazilo, kaj por eldono de lernomaterialoj
por hispanlingvanoj;
Esperanta filmfestivalo lige kun la 8-a TAKE; kaj
Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi siajn
materiajn kondiĉojn kaj pligrandigi siajn kolektojn.
En la inaŭguro de la 96-a UK oni anoncis la nomojn de tri novaj Honoraj
Membroj de UEA. Alia formo de honorigo en UEA estas la Diplomoj pri
Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado. Ĉi-jare la Estraro decidis distingi
per diplomo 12 Esperanto-aktivulojn.
Diplomo pri Elstara Agado: Jorma Ahomäki el Finnlando pro elstara loka
agado kaj gazetara informado pri Esperanto; Augusto Casquero el Hispanio
pro instruado de Esperanto en Ĉinio kaj Vjetnamio; Helmar Frank el
Germanio pro elstara antaŭenigo de Esperanto kiel lingvo de scienco,
precipe pere de la Akademio Internacia de Sciencoj; Francois Xavier Gilbert
el Francio pro longtempa gvidado de la Koresponda Servo Mondskala de UEA;
Heidi Goes el Belgio pro sukcesa agado por disvastigo de Esperanto en
Indonezio; Mireille Grosjean el Svislando pro laboro por Esperanto en
Afriko kaj utiligo de Esperanto por interkultura edukado; Andrzej
Grzebowski el Pollando pro antaŭenigo de turismo per Esperanto kaj pro
agado sur la kleriga kampo; Geza Kurucz el Hungario pro modela redaktado de
la revuo Juna Amiko;
Diplomo pri Elstara Arta Agado: Kim Henriksen el Danio kaj Jean-Marc
Leclerc (JoMo) el Francio pro longtempa kontribuo al la Esperanto-muziko;
Carmel Mallia el Malto kaj Abel Montagut el Katalunio pro elstara kontribuo
al la Esperanta poezio.