N-ro 452 (2012-04-24)
FORPASIS PROF. D-RO OTTÓ HASZPRA

Honora Membro de UEA, prof. d-ro Ottó Haszpra (1928-2012), forpasis la
18-an de aprilo en Budapeŝto, kie li naskiĝis la 11-an de septembro 1928.
Haszpra estis emerita profesoro de la hidrokonstrua katedro de la Teknika
Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, kaj ekde 2004 membro de la
Hungara Akademio de Sciencoj.
Haszpra lernis Esperanton en 1958. Li estis membro de Hungaria
Esperanto-Asocio ekde 1962 kaj servis ĝin kiel komitatano (1965-1990),
estrarano (1977-1990) kaj vicprezidanto (1981-1990). Li estis fakdelegito
pri inĝenierado ekde 1972, komitatano de UEA (1980-1990), kaj estrarano de
UEA pri faka agado (1986-1989). Haszpra estis redaktoro de
Sciencaj
komunikaĵoj (1974-1979) kaj gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en
Budapeŝto (1981-1985). En la 68-a UK en Budapeŝto (1983) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. Li membris en AIS ekde 1986, en Internacia Scienca
Akademio Comenius ekde 1997 kaj en Akademio de Esperanto ekde 2004.
Ottó Haszpra aperigis multajn sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn
en Esperanto kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva
Geodezia
fakterminaro (1976-1981) kaj por
Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En
2000 aperis lia ampleksa Esperanto-lernolibro por hungaroj. Krom la historia
trarigardo
Esperanto – lingvo de natursciencoj kaj tekniko 1887-1986
(1988), Haszpra aŭtoris i.a. la studojn
La vera kosto de la multlingveco
(1978),
Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (2001),
La natura ŝarĝo de
la lingvolernado kaj ties radikala malpliigo (2002), kaj
Egalrajteco kaj
ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005).