Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 454

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 454 (2012-05-24)

Enhavo:


NAŬ FAKULOJ PRELEGOS EN LA HANOJA IKU

Sekve de profesia prijuĝo de la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, la Estraro de UEA elektis naŭ prelegojn por la 65-a sesio de IKU , okazonta dum la 97-a UK en Hanojo. Kiel rektoro de la sesio en Hanojo estis elektita la japana lingvisto prof. Hitoshi Gotoo, kiu estis la IKU-rektoro ankaŭ en la 92-a UK en Jokohamo en 2007.

En Hanojo oni aŭdos jenajn prelegojn:

Jonathan Cooper (Aŭstralio): Moderna arto;
Mark Fettes (Kanado): Lernejo kaj naturo en ekologia krizo;
Laŭlum (Ĉinio): Lingvo, kulturo, literaturo;
Stefan MacGill (Hungario): Vortŝercado en Esperanto;
Gábor Márkus (Hungario): Kiu kontrolas la registarojn?;
Francesco Maurelli (Britio): Subakva robotiko;
Jukka Pietläinen (Finnlando): Novaĵoj translimen;
Trevor Steele (Aŭstralio): Malapero de la tasmaniaj aborigenoj;
Humphrey Tonkin (Usono): Esperanto-poezio.

La prelegoj de Stefan MacGill, Francesco Maurelli kaj Trevor Steele estos samtempe partoj de kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La dumkongresaj AIS-kursoj konsistas el po tri prelegoj, el kiuj la IKU-prelego estos la unua, sekvota de du daŭrigaj prelegoj por pli profunda traktado de la temo. Tiu kunlaboro inter UEA kaj AIS kadre de UK komenciĝis jam en 1995.

La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Krome, pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA, kie jam aperis ankaŭ la resumoj de la Hanojaj prelegoj.

PROGRESOJ DE UEA EN LA TERMINOLOGIA MONDO

Kiel ni raportis pli frue, UEA estis pasintjare akceptita kiel kunlaboranta organizaĵo en kvar subkomitatoj de la Teknika Komitato TC37 (Terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj resursoj) de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn ekde 1991.

Ĉi-jare Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, transdonis peton de UEA pri asociiĝo ankaŭ al la nova, kvina subkomitato pri terminologiaj demandoj en la kampoj de tradukado, interpretado kaj rilata teknologio (TC37/SC5). En la ĵus finiĝinta voĉdonado, en kiu partoprenis 17 el la 21 voĉdonrajtaj membroj de tiu subkomitato, granda plimulto voĉdonis por la akcepto de UEA. Ĉar plenumiĝis ankaŭ la kondiĉo, ke Nederlando kiel la hejmlando de la kandidato voĉdonis favore, la peto de UEA estis akceptita.

UEA fariĝis la unua neregistara organizaĵo asociita al la subkomisiono TC37/SC5, kies membroj estas naciaj normigaj instancoj. Fine de junio Maradan reprezentos UEA en la kunsidoj de la "granda" Teknika Komitato TC37 kaj ties subkomitatoj okazontaj en Madrido.

En januaro UEA anoncis la eblecon por studentoj ricevi stipendion de UEA por partopreni trejnkurson pri terminologio, kiu okazos en julio en la Universitato de Vieno kun mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado kiel instruistoj. El kvin kandidatoj la Estraro de UEA elektis por la trejnado Olof Pettersson el Svedio kaj Alisa Nikitina el Ukrainio.

EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO

Okaze de la 100-a datreveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto, Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion kun la titolo Inter utopio kaj realo: konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo kaj  ĝi posedas unu el la plej riĉaj planlingvaj sortimentoj.

La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14-an de junio je 19h00 en la biblioteko (Ludwigstrasse 16, Munkeno), fare de d-ro Rolf Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentos kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referato pritraktos la temon Kio estas kaj kiucele oni okupiĝas pri Interlingvistiko?

Vendredon, la 15-an de junio, okazos tuttaga simpozio kun prelegoj de:

Prof. D-ro Heiner EICHNER, Universitato de Vieno;
Reinhard HAUPENTHAL, iama instru-komisiito por esperantologio kaj interlingvistiko, Universitato de Sarlando;
D-ro Ulrich LINS, historiisto, Bad Godesberg;
Mag. Herbert MAYER, gvidanto de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko;
Prof. D-ro Gerhard F. STRASSER, Pennsylvania State University, Ludwig-Maximilian-Universitato, Munkeno.

La prelegoj aperos libroforme en volumo akompananta la ekspozicion.

Aliĝoj okazu jene:
1) por la solena malfermo: veranstaltungen@bsb-muenchen.de;
2) por la simpozio: baes.sekretariat@bsb-muenchen.de.

En la reto samtempe okazos virtuala ekspozicio.
Detaloj en la germana kaj en Esperanto:
http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html
Detaloj en la angla:
http://www.bsb-muenchen.de/Aktuelles-aus-der-Bayerischen-Staatsbibliothek.14+M57d0acf4f16.0.html

Lasta ŝanĝo:
2012-05-24
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=454