Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 457

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 457 (2012-06-15)

Enhavo:


DIPLOMOJ PRO FIDELA MEMBRECO

Ĉi-jare 18 esperantistoj ricevas diplomon pri 50-jara seninterrompa membreco en Universala Esperanto-Asocio. Krome, 22 aliaj ricevas diplomon kiel ateston, ke ili estas individuaj membroj de UEA de 40 jaroj. Tiun honorigon pro fidela membreco iniciatis estraranino Loes Demmendaal, kaj la unuaj diplomoj estis disdonitaj en la jaro 2009. La diplomoj estas subskribitaj de la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta.

Inkluzive de la ĉi-jaraj ricevantoj, ĝis nun 218 esperantistoj ricevis diplomon pri 50-jara kaj 264 pri 40-jara membreco en UEA.

JARLIBRO 2012 APERIS

La simbolo de la 125-jariĝo de Esperanto ornamas la titolpaĝon kaj la kovrilo de la Unua Libro de Esperanto la tradician portretan paĝon en Jarlibro 2012 de UEA, kiu aperis la 13-an de junio. Ĝia antaŭparolo estas verkita de prof. Amri Wandel, kiu elstarigas la ĉefajn evoluojn en la kampo de scienca kaj faka agado, pri kiu li respondecas en la Estraro de UEA. Li precipe emfazas la gravecon de la aldono de Esperanto al la aŭtomata tradukilo de Google. En la interreta epoko ĝi eble estas komparebla al la siatempa rekono de Esperanto de Unesko en 1954, li konstatas.

Du trionoj de la 288-paĝa libro konsistas el la Delegita Reto, kun la adresoj de 1632 delegitoj en 100 landoj. Pro forpasoj kaj pro la malkresko de la nombro de individuaj membroj, la nombro de delegitoj malkreskis per 41 kompare kun la pasintjara Jarlibro. Estas 53 ĉefdelegitoj, 916 lokaj delegitoj, 102 vicdelegitoj, 34 junularaj kaj 1243 fakaj delegitoj. Krome, en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2012, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj kaj pri Esperanto en Interreto.

Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras mendojn per papera poŝto. Por retaj mendoj ne necesas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn k.a. varojn kun rabato de 10%. Membroj en pli altaj kotizkategorioj rajtas je rabato ĉe ĉiu mendo.

La Delegita Reto k.a. informoj de la Jarlibro estas konsulteblaj ankaŭ rete por la individuaj membroj, kiuj registriĝas kiel uzantoj ĉe reto.uea.org. Tie eblas ankaŭ rekte kontakti tiujn delegitojn, kiuj havas retadreson; en la ĉi-jara Jarlibro ilia nombro estas 1321 (80,9%). Unuafoje kelkaj delegitoj anoncis retadreson en Jarlibro 1994. En 1996 unu el dek delegitoj (10,3%) havis retadreson, en 2001 preskaŭ duono (48%), en 2006 pli ol du trionoj (68,9%), kaj en 2010 jam kvar el kvin delegitoj (80,8%).

Al parto de la individuaj membroj la reta versio de la Jarlibro sufiĉas kaj parto ne bezonas la presitan libron ekzemple pro tio, ke ankaŭ alia samfamiliano estas membro de UEA. Fine de majo la membroj kun retadreso estis petitaj sciigi la CO en la kazo, ke ili ne bezonas la presitan libron. Sekve ĝi ne estis sendita al 305 membroj (6,8%).

Lasta ŝanĝo:
2012-06-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=457