N-ro 458 (2012-06-19)
ESPERANTISTOJ AKTIVAS EN RIO+20

La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de
Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo,
Rio+20, okazantan de la 13-a ĝis la 22-a
de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj
reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La
nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en
1992.
Samtempe okazas Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝas miloj da
NRO-reprezentantoj por observi la laborojn de la registaraj reprezentantoj
kaj por komune ellabori proprajn proponojn surbaze de spertoj konkretaj kaj
ne nur teoriaj. Temas pri vera festivalo de la homaro, kie en la vestaĵoj
de sudamerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj k.a. oni vidas la buntecon kaj la
diversecon de la popoloj. Inter 500 paralelaj eventoj en Riocentro kaj en
la Kupolo de la Popoloj ankaŭ teamo de dudeko da esperantistoj realigas
diversajn aktivaĵojn.
La jam fama temo de UN
La estonteco kiun ni deziras inspiris la mondan
komunumon prezenti siajn sugestojn. La nia estas
La lingvo kiun ni
deziras. Aktivaj gejunuloj portas helverdan ĉemizon, kiu proklamas fronte
en la angla
Esperanto - the language we want kaj dorse en Esperanto
Ni
volas tiun lingvon kun la adreso de la retejo
www.lernu.net.
Miloj da NROj prezentis proponojn por prelegi pri neimagebla kvanto da
temoj. UEA kun TEJO kaj la vegetarana asocio TEVA sukcesis fari tri
prezentojn (po 30 minutoj) pri la temo
Daŭripovaj konkretaj proponoj por
nova estonteco. Prelegis d-ro Francisco Wechsler, la ĵurnalistino Renata
Ventura kaj Ursula Grattapaglia.
Dum la daŭro de la evento ĉiuj ses reprezentantoj de UEA, akredititaj
ĉe UN, frekventas diverstemajn prelegojn, ĉe kiuj oni ofte debatas en
pluraj lingvoj kaj la lingva problemo do estas evidenta. Paralele, en la
Kupolo, grupo da junuloj prelegas en tendoj, dialogas kun centoj da
interesatoj pri daŭripova lingvo kaj lingvaj rajtoj kaj intervenas en
liberaj debatoj.
Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto partoprenis aktive la junularan
konferencon
Youth BLAST, kie ili havis kelkajn bonajn okazojn por
reliefigi la lingvan situacion kaj la proponon de UEA. Entute 200 gejunuloj
el la tuta mondo sendis 2-minutan videon pri la temo
La estonteco kiun ni
deziras. Inter la gajnintoj, po 3 el ĉiu kontinento, Rafael Zerbetto
estas unu el la tri amerikanoj. Li estas plurfoje invitita prezenti sin
antaŭ gravuloj. En sia
filmo li parolas en Esperanto pri la
naturkatastrofo en Amazonio kun angla subteksto.
Vere revolucie! Ĉiuj
aliaj obeeme parolas nur en la angla, diris Ursula Grattapaglia pri la
filmo.
(laŭ la raporto de Ursula Grattapaglia)