N-ro 460 (2012-07-12)
"KONSTRUITAJ LINGVOJ POR LA GLOBALIZITA MONDO"
Menade bal püki bal
EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO PRI LA TEMO „KONSTRUITAJ LINGVOJ POR LA
GLOBALIZITA MONDO“
Unu lingvo savon donos, se ĝi sonos tra la ter'... Tial sciu la
homar': Menade bal püki bal!

Ĉi kanto-linioj aŭdiĝis en la vespero de la 15a de junio en la Princa
Salono de Bavara Ŝtata Biblioteko. Ili devenas de la dua strofo de himno,
kiun la biblioteka koruso prezentis okaze de la malfermo de la ekspozicio
Inter Utopio kaj Realo: Konstruitaj lingvoj por la globalizita mondo. Oni
kantis en la origina lingvo
Volapük. Ĉi lingvo, inventita por la
tut-monda komunikado fine de la 19a jar-cento, elirante de Suda Germanujo
disvastiĝis tut-monde dum pli ol deko da jaroj, sed poste forgesiĝis. En
Munkeno la Volapük-himno jam unu fojon prezentiĝis antaŭ precize 125
jaroj: sia-tempe tie okazis la 2a universala kongreso de Volapük.
Bavara Ŝtata Biblioteko tamen ne dediĉis sin al la temo
Konstruitaj
lingvoj por memorigi pri ĉi evento. Du aliaj dat-revenoj inspiris al tio:
en 2012 okazas la centa dat-reveno de la morto de prelato
Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük. Schleyer esperis simpligi la
tut-mondan komunikadon per Volapük kaj akceli la interkompreniĝon de la
popoloj. Kun la sama celo en 1887
Lazaro Zamenhof (1859-1917) sub la
pseŭdonimo “D-ro Esperanto” publikigis sian
Lingvo Internacia.
Ĉi lingvo – konatiĝinta kiel Esperanto – sekve fariĝas
125-jara en la nuna jaro. La sam-tempuloj nomis Volapükon kaj Esperanton
same kiel multajn aliajn projektojn ĉi-specajn "mond-helplingvoj". La
moderna lingvo-scienco preferas la neŭtralan esprimon
"plan-lingvo".
Por okupiĝi pri la historio de plan-lingvoj pravan stimulon donis ankaŭ
la konstato, ke la demando diskutita en la finiĝanta 19a jar-cento, kiel
oni povas ebligi tut-mondan interkompreniĝon senhegemonian, pac-akcelan,
temp- kaj kost-ekonomian, aktualas ankoraŭ hodiaŭ.
Bavara Ŝtata Biblioteko spertis la bonan ŝancon, ke ĝi povas apogi sin
sur tri kolektoj por selekti ekspoziciajn objektojn por formi laŭvide
plaĉan ekspozicion pri temo iom abstrakta.
Kiel human-scienca biblioteko universala kun signifaj malnovaj stokoj ĝi
disponas pri grava historia kaj aktuala literaturo pritema. Por ekzemplo:
ĝi posedas la stokojn de la Munkena Volapüka Klubo. Ili ampleksas ne nur
revuojn kaj lerno-librojn, sed ankaŭ etajn presaĵojn kiel enir-biletojn,
menu-kartojn aŭ kolektojn de gazet-eltranĉoj pri Volapük-aranĝoj.
Dank' al la perado de D-ro Hermann Holzbauer, la long-jara direktoro de
la universitata biblioteko (UB) Eichstätt, Irmi kaj Reinhard Haupenthal
transdonis en 2006 al Bavara Ŝtata Biblioteko sian kolekton
Planlingvoj
kaj Interlingvistiko ampleksantan pli ol 10000 bibliografiajn unuojn.
Pri ĉi unika kolekto aparte grava por la Volapük-esplorado, la iama estro
de la akir-sekcio de Vurtemberga Landa Biblioteko, D-ro Klaus Schreiber,
atentigis la UB Eichstätt. Kvar jarojn poste la filoj de
Hanns Martin Schleyer (1915-1977) donacis al Bavara Ŝtata Biblioteko la german-lingvan
parton de la biblioteko de Johann Martin Schleyer kaj ties 23 tag-librojn.
En sia malferma parolado Ĝenerala Direktoro D-ro Rolf Griebel kore dankis
al la donatoroj Irmi kaj Reinhard Haupenthal kiel ankaŭ al Jörg Schleyer,
kiu reprezentis sian familion dum la solenaĵo, por iliaj grand-animaj
donacioj. Same li aprecis la engaĝiĝon de D-ro Hermann Holzbauer.
Reinhard Haupenthal prezentis la fest-prelegon kun la titolo
Kio estas
kaj kiu-cele oni okupiĝas pri interlingvistiko?, en kiu unue li
klarigis la historion de la termino "interlingvistiko", poste skizis la
esplor-kampon kaj formulis sciencajn dezirindojn.
En la ekspozicio, dank' al la supre skizita elstara stoko-stato, povis
prezentiĝi, por ekzemplo, la germana kaj la rusa versioj de la Unua Libro,
larĝa paletro da Esperanto-vortaroj, -tradukoj kaj -originaloj. Dokumentoj
pri Volapük-aranĝoj, Esperantaj kongres-libroj, Esperanto-insignoj kaj
-afiŝoj ekspoziciiĝas kaj donas impreson pri la manifestiĝo de la vivo
de volapükistoj kaj esperantistoj kaj pri tio, kian formon oni donis al la
festo-tagoj. Por Munkeno kaj ties ĉirkaŭaĵo apartan intereson havas la
historio de
Parkurbo Esperanto planita en 1912/13 en la komunumo de
Gräfelfing. La
Kolekto por Planlingvoj de Aŭstria Nacia Biblioteko kaj la
komunumo Gräfelfing ebligis la instalon de vitrino kun varb-materialoj pri
ĉi projekto. Kunlaborantoj el Bavara Landa Oficejo por Ter-mezurado kaj
Geo-Informado disvolvis 3-D-simulon montrantan kie nun-tempe situus ĉi
setlejo, kiel la tereno sia-tempe previdita por la setlejo uziĝis tiam kaj
kiel ĝi prikonstruiĝis hodiaŭ.
Kiel specon de laŭtema enkonduko la ekspozicio prezentas ekzemplojn de
konstruitaj lingvoj el la 17a jar-cento. En tio du iniciatoj konsideriĝas.
Unu-flanke la koncepto organizi surbaze de latino kiel "Interlingua"
skriban komunikadon per kodoj sen tio, ke la sendanto kaj la ricevanto
nepre devus scii mem la lingvon de la alia. Krom tio, la celo pli vasta,
inventi lingvon kiu povus aplikiĝi tut-monde tiel skribe kiel parole, kaj
kiu, baziĝante sur principoj filozofiaj, estas kvalite pli bona ol la
konataj lingvoj.
Por alirebligi la ekspozicion eĉ transregione, oni enretigis
virtualan version, kiu montras ĉiujn ekspoziciajn objektojn.
Per eluzo de la avantaĝoj de la digitala mediato, ĉi tie krome
prezentiĝas aŭd-ekzemploj en Volapük kaj Esperanto en formo teksta kaj
kanta, same kiel intervjuo kun Irmi kaj Reinhard Haupenthal. Ĉi lasta
informas pri ties plan-lingva kolekto kaj ilia engaĝiĝo kiel eldonistino
kaj tradukisto.
Por doni okazon science pritrakti la temojn starigitajn de la ekspozicio,
Bavara Ŝtata Biblioteko la 15an de junio 2012 aranĝis en
Friedrich-von-Gärtner-Salono simpozion kiu kun pli ol 70 parto-prenantoj
renkontis viglan intereson. Okazis kvin prelegoj. La unuaj du estis
dediĉitaj al la inventintoj de Volapük kaj Esperanto resp. al la historia
evoluo de iliaj lingvo-projektoj. Reinhard Haupenthal, fakulo sur la kampo
volapükologio, kaj D-ro
Ulrich Lins, Esperanto-historiisto, estis la
prelegantoj. En la dua prelega bloko parolis Prof. Gerhard F. Strasser
(Pennsylvania State University / Universitato Ludwig Maximilian, Munkeno)
kaj Prof. Heiner Eichner (Universitato de Vieno) pri la historio de la
arte-faritaj lingvoj de la mez-epoko ĝis la 17a jar-cento resp. pri la
lingvo-scienca diskuto pri plan-lingvoj. Fine Kortega Konsilisto Mag.
Herbert Mayer raportis pri la historio de la Kolekto por Planlingvoj kaj la
Esperantomuzeo ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko, ambaŭ sub lia gvido.
Ĉi referaĵoj kune kun tiu de Reinhard Haupenthal ĉe la malfermo de la
ekspozicio pri interlingvistiko same kiel selekta bibliografio estas
presitaj en akompana volumo de la ekspozicio. Videblas selekto de
ekspoziciaj objektoj en 25-paĝa bildo-parto.
La komunikon disponigis:
Bayerische Staatsbibliothek
Bavara Ŝtata Biblioteko
Ludwigstr. 16
80539 München