Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 462

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 462 (2012-07-23)

Enhavo:


FORPASIS JADWIGA GIBCZYŃSKA (1924-2012)


Unu el la plej brilaj steloj de la Esperanta teatro, la pola aktorino Jadwiga Gibczyńska, forpasis la 13-an de julio en Krakovo.

Ŝi naskiĝis la 26-an de junio 1924. En 1959 ŝi diplomiĝis kiel profesia aktoro, post kio ŝi laboris en multaj polaj teatroj kaj teatraj ensembloj. Ŝi esperantistiĝis en 1963 kaj tuj dediĉis sin al aktorado en Esperanto. Gibczyńska kontribuis al la arta programo de multaj Universalaj Kongresoj, unuafoje en Hago en 1964 per Vojaĝo al la verdaj ombroj de la dana verkisto Finn Methling. Poste ŝi aktoris aŭ deklamis en la UK-oj de Tokio (1965), Budapeŝto (1966), Kopenhago (1975), Lucerno (1979), Vankuvero (1984), Varsovio (1987), Tampereo (1995), Prago (1996) kaj Adelajdo (1997). En tiu lasta ŝi prezentis interalie sian porscenejan adapton de la taglibro de Ada Fighiera-Sikorska, De tajgo al minaretoj, kiu poste estis eldonita de UEA libroforme (2000). En 1996 aperis la sonkasedo Neniu povas ŝanĝi la hieraŭon, en kiu ŝi legas originalajn Esperanto-poemojn de Aira Kankkunen.

Krom en multaj eŭropaj landoj, Gibczyńska gastis en Japanio kaj Kanado. En sia hejma Pollando ŝi prezentiĝis preskaŭ ĉie, kie agadis esperantistoj. Sukcesan eksperimenton ŝi faris en Svedio, prezentante en lernejoj rakonton pri atomeksplodo, kun samtempa traduko en la svedan. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton rektmetode en Pollando kaj alilande. De 1981 ĝis 1989 ŝi estis juĝanto pri teatraĵoj por la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2001 ŝi malfermis en Krakovo la Esperantan teatron "Areno", kiun ŝi gvidis dum pluraj jaroj.

En 1996 Jadwiga Gibczyńska ricevis premion de Fondaĵo Antoni Grabowski, kaj en 1997 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA.

UEA ELDONIS KOLEKTON DE PREMIITAJ ESEOJ PRI LA ESPERANTA LITERATURO

Por prezento en la Universala Kongreso en Hanojo aperis la libro Pri homoj kaj verkoj, kun dek unu eseoj de naŭ aŭtoroj. La eseoj, premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, traktas la Esperanto-literaturon kaj ankaŭ pli vaste la Esperanto-kulturon. La 143-paĝa libro estas redaktita de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive la nunaj prezidanto kaj sekretario de la Belartaj Konkursoj.

La libro enhavas jenajn eseojn: Rolo de la persona faktoro en la Esperanta literaturo: la verkisto (Eva Tófalvi), Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn: kelkaj pensoj pri la Esperanto-literaturo, ĝiaj legantoj kaj eldonejoj (Lena Karpunina), La Vojo (Carmel Mallia), Ĝoje sonu mia kanto: la vivo kaj verkoj de Marie Hankel (Krys Ungar), Kiel legi – ĉu legi – Stellan Engholm? (Sten Johansson), La du testamentoj de Sándor Szathmári (Eva Tófalvi), La lirika itinero de Miguel Fernández (Gonçalo Neves), Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová (Sten Johansson), Arkaika parolado en Esperanto (Alberto García Fumero), La kvara periodo en Esperanta literaturo (Jukka Pietiläinen), kaj Pri la periodoj de la Esperanta literaturo (Geoffrey Sutton).

En la enkonduko, Literaturo kaj interliteraturo, Humphrey Tonkin resumas kaj komentas la unuopajn eseojn. En la postparolo Nicola Minnaja rakontas, kiel ekestis la ideo starigi la esean branĉon de la Belartaj Konkursoj memore al lia patro Luigi Minnaja.

Humphrey Tonkin skribas en la enkonduko:

Zamenhof ne nur montris la vojon, sed ankaŭ verkis la vojon. Nia literaturo estas interalie ilo de la memdifino, necesa elemento en la Esperanto-socio de hodiaŭ kaj morgaŭ. Bela flankoprodukto de la esekonkurso nomata laŭ la elstara Esperanto-aktivulo Luigi Minnaja estas tiu ekzempligo de la nedisigeblo de literaturo, lingvo, socio kaj movado. Kiel prave memorigas nin lia filo Nicola Minnaja en sia postparolo, plaĉus al Luigi Minnaja, ke tiu ĉi konkursobranĉo portu lian nomon. La fakto, ke ĝi floras kaj kreskas 35 jarojn post la lanĉo estas plia signo, ke la Esperanto-verkado prosperas, kaj ke Luigi Minnaja estas digne kaj danke memorata.

------

Pri homoj kaj verkoj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 9,00 eŭroj. Ĉe samtempa mendo de minimume tri ekzempleroj oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas la sendokostoj (10%; minimume 5 EUR) kaj ene de Eŭropa Unio imposto de 6%.

Lasta ŝanĝo:
2012-07-23
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=462