Ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la ĉi-jaran Premion Onisaburo Deguĉi. La Estraro de UEA aljuĝas tiun "esperantistan
pacpremion" pro agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon
kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi.
La Premio estis starigita en 1987 per donaco de Oomoto; ĝi konsistas el
diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.
Ges-roj Grattapaglia laboras ekde 1974 volontule en Brazilo en la
bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por infanoj en
socia risko. De multaj jaroj ili agas en la internacia Rotaria movado
favore al Esperanto. Ili aktive kontribuis por la videbligo de Esperanto en Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluo, kiu okazis en
Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare, 20 jarojn post la unua tia konferenco en
1992, en kiu ili ankaŭ aktive partoprenis.
La decido pri la premio estis anoncita en la Solena Fermo de la 97-a UK en
Hanojo. Ĉar ges-roj Grattapaglia ne povis veni al tiu UK, la Premio estos
transdonita al ili en la Itala Esperanto-Kongreso, okazonta de la 18-a ĝis
la 25-a de aŭgusto en Mazaradelvalo, Sicilio.
En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12
Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri
Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.
Diplomo pri Elstara Agado: Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro
agado en la instruista Esperanto-movado; Dennis Keefe el Ĉinio pro la
iniciato de lingvaj festivaloj kaj evoluigo de metodoj de
Esperanto-instruado kaj de universitata uzado de Esperanto; Potturu V.
Ranganayakulu el Hinda Unio pro agado sur loka kaj monda niveloj kaj pro
verkado de Esperanto-lerniloj; Boĵidar Leonov el Bulgario pro
Esperanto-agado en sia lando kaj aparte en universitataj medioj; Barbara
Despiney kaj Renée Triolle el Francio pro longtempa reprezentado de UEA
ĉe Unesko; Halina Gorecka el Rusio pro prizorgado de la eldonejo Sezonoj
kaj la revuo La Ondo de Esperanto; Alvaro Motta kaj Rafael Henrique
Zerbetto el Brazilo pro agado ĉe Rio+20, la konferenco de UN pri
daŭripova evoluigo en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare.
Diplomo pri Elstara Arta Agado: Mikaelo Bronŝtejn el Rusio pro
longtempa kontribuo al la Esperanta literaturo kaj muzika kulturo; Julián
Hernández Angulo el Kubo pro longtempa kontribuo al la Esperanta muzika
kulturo; Ulrich Becker el Usono pro la gvidado de la eldonejo Mondial kaj
la eldonado de la revuo Beletra Almanako.
La ĉina junulo Zhao Wenqi fariĝis la unua ricevanto de la Premio Diana Aitai,
kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai por
omaĝi la memoron de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika
akcidento en januaro 2011. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan
aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso. Diana Aitai
mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko
(2009).
La premio sendube faris al la 22-jara Zhao Wenqi, studento de filozofio el la urbo Harbin,
lian unuan Universalan Kongreson eĉ pli memorinda. Ĝi konsistas el
diplomo kaj monsumo de 100 eŭroj. Kiel en pluraj antaŭaj UK-oj, ankaŭ en Hanojo la Internacia Koruso estis
gvidata de prof. Alan Bishop el Aŭstralio.