La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de Paco. Ĝi estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj unuafoje prifestita en 1982. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la ĉi-jara Internacia Tago de Paco:
Okaze de la Internacia Tago de Paco, Unuiĝintaj Nacioj vokas al kompleta ĉesigo de malamikecoj tutmonde.Ban Ki-moon
Legu pli:
Retejo de la Tago (anglalingva)
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Rekomendo pri Edukado por Internaciaj Komprenigho, Kunlaboro kaj Paco
Retejo pri UN
Sub la titolo Pioniroj de la Internacia Lingvo aperis la Aktoj de la 34-a
Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 96-a Universala Kongreso de
Esperanto en Kopenhago en 2011. La volumon redaktis Detlev Blanke, kiu
ankaŭ gvidis la konferencon.
Esperantologia Konferenco okazis unuafoje en la 63-a UK en Varno en 1978 kaj de post tiam en ĉiu UK. Ĝin organizas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).La muzika ensemblo Amindaj gajnis grandan popularecon per siaj koncertoj en
la 95-a UK kaj 67-a IJK en Kubo en 2010. Intertempe aperis ankaŭ ĝia unua
kompakta disko ĉe la eldonejo Vinilkosmo. Nun ankaŭ tiuj, kiuj ne spertis
la grupon en viva koncerto, povas spekti ĝin en la Reta Kinejo de UEA, por
kiu Francisco L. Veuthey registris ĝian prezentadon en la 67-a IJK.
Amindaj estas kultura projekto, kiu kombinas la tradiciajn muzikon kaj
dancojn de Kubo kun Esperanto. La grupo fondiĝis en 2009 en la urbo
Contramaestre. Ĝin iniciatis Graciela Morgado Rodríguez kaj ĝi debutis
publike en februaro 2010. Plimulto de la kantoj de Amindaj estas verkitaj,
komponitaj kaj adaptitaj de la konata esperantisto kaj muzikisto Julián
Hernández Angulo, ĉi-jare premiita de UEA per Diplomo pri Elstara Agado.
Aliajn kantojn adaptis Maritza Gutiérrez González. Amindaj utiligas
tradiciajn kubajn instrumentojn.