Grava ŝanĝo koncernas la kategorion Membro kun Gvidlibro (MG). En 2013 ankaŭ la membroj, kiuj pagas MG-kotizon, rajtos legi la revuon Esperanto rete. Sekve, en la landoj, kies kotizo estas sama kiel por Nederlando, sufiĉas pagi 10 eŭrojn por tio. Por la landoj de la tarifo B la sama kotizo estas 5 eŭroj.
Temas pri eksperimento por la jaro 2013. Depende de la spertoj la Estraro de UEA decidos, ĉu la rajto de la Membroj kun Gvidlibro legi rete la revuon Esperanto restos ankaŭ en postaj jaroj. Lige kun la eksperimento, en 2013 ne aperos la reta novaĵbulteno por MG-membroj.
Membroj kun Gvidlibro eĉ povas facile regajni la kotizon utiligante sian rajton mendi dufoje dum la jaro librojn k.a. varojn ĉe la Libroservo de UEA kun 10-procenta rabato. La saman rajton havas ankaŭ Membroj kun Jarlibro, kiuj krome rajtas aliĝi al UK kontraŭ rabatita kotizo. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj kaj Honoraj Membroj ricevas rabaton ĉe la Libroservo por ĉiu mendo.
La kotiztabelo por 2013 kaj membro-aliĝilo troviĝas ankaŭ en la retejo de UEA
Ekde la 1-a de oktobro 2012 la Libroservo de UEA devos plialtigi la aldonvaloran imposton (AVI) por aliaj varoj ol libroj kaj periodaĵoj de 19% al 21%. Tio
sekvas el la decido de la nederlanda registaro por pliekvilibrigi la ŝtatan buĝeton. Por libroj kaj periodaĵoj plu validos malpli alta imposto (6%).
La imposton devas pagi nur klientoj el la landoj de Eŭropa Unio. Kiu
intencas mendi diskojn, insignojn, glumarkojn aŭ aliajn nelibrajn varojn,
faros do saĝe mendante rapide, por ke la Libroservo povu
plenumi ĝin ankoraŭ en septembro. Ekde la 1-a de oktobro la Libroservo
fakturos 21%-an imposton por nelibroj ankaŭ en la kazo, ke la mendo estis
farita en septembro.
La paĝo de UEA en Facebook superis 3000 ŝatantojn la 22-an de septembro. Plej populara ĝi estas en Brazilo, kie ĝi havas 352 ŝatantojn. Sekvas Usono (280), Francio (195), Italio (144), Hispanio (136), Pollando (128), Germanio kaj Meksiko (po 108), Argentino (93), Rusio (73), Hungario (72), kaj Britio (65). La plej granda kresko okazis en la ĉi-jara kongreslando Vjetnamio, kie la ŝatantoj plimultiĝis dum la lasta jaro de nura deko al 46.
La plej multnonbre reprezentataj urboj estas Rio-de-Ĵanejro (44), San-Paŭlo (42), Parizo (40), Santiago de Ĉilio (31), Hanojo kaj Vilno (po 30), Budapeŝto (29), Bonaero (28), Seulo (26), Moskvo (25), kaj Braziljo kaj Madrido (po 23).
La seksa distribuo de la ŝatantoj estas pli-malpli sama kiel tiu de la individua membraro de UEA: 27,5% estas virinoj kaj 70,9% viroj (sekso de 1,6% ne estas konata). La UEA-komunumo en Facebook estas tamen multe pli juneca ol la membraro, eĉ se rekta komparo estas malfacila pro malsamaj aĝlimoj en la statistikoj. Inter la individuaj membroj de UEA la membroj de TEJO, t.e. la membroj malpli ol 30-jaraj, estas 7,3%, dum en Facebook 40,6% de la ŝatantoj aĝas maksimume 34 jarojn.