La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 24-an de novembro,
estos unu el la lastaj aranĝoj de la ĉi-jara festado de la 125-jariĝo de
Esperanto. La ĉefpreleganto estos prof. Humphrey Tonkin, kiu parolos pri
la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun. Krome li traktos, sub la temo Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la nocion ke
Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo -- en la senco,
ke ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la
kultura kaj lingva fono de la verkinto.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj.
Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona
rabato en la libroservo , butikumi en la bazaro de eperantaĵoj kaj gajni
premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la
tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
La teksto de la prelego troviĝas en la Kopenhaga IKU-libro, kiu estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj elŝutebla en la retejo de IKU.
Baldaŭ en la Reta Kinejo aldoniĝos aliaj IKU-prelegoj faritaj en Kopenhago kaj post ili prelegoj faritaj en la ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo.
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas
partoprenantojn por la 64-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 98-a
Universala Kongreso en Rejkjaviko. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne
ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj
devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo
infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.
Validas krome la jenaj kondiĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo
400
x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas ‘Luigi
Minnaja’.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj
presforme
aperinta en 2012. Unu premio.
Ĉiujn konkursaĵojn en la Branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni
devas sendi en unu papera ekzemplero al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe
Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere
en elektronika formo al la adreso: michela.lipari@tiscali.it, indikante la
elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta
limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2013.
Por la Branĉo Infanlibro oni devas sendi kvar ekzemplerojn de la koncerna
libro al la ĉi-supra adreso de s-ino Lipari, sekretario de la Belartaj
Konkursoj.
Premioj: unua premio 250 eŭroj, dua premio 175 eŭroj, tria premio 100
eŭroj; nova talento 175 eŭroj; infanlibro de la jaro 525 eŭroj.
Laŭ decido de la Komitato de UEA la Belartaj Konkursoj ne plu havas la
branĉojn pri filmoj kaj kantoj. Anstataŭe okazos festivalo de filmoj kaj
festivalo de kantoj en gravaj estontaj aranĝoj de UEA/TEJO.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ en la retejo de UEA.