La socikultura revuo Kontakto de TEJO festas sian 50-jariĝon ĉi-jare. Kontakto estis fondita en 1963 kun Humphrey Tonkin kiel ĝia unua redaktoro. La nuna redaktoro estas la brazilano Rogener Pavinski.La individuaj membroj kaj la Patronoj de TEJO ricevas Kontakto sen aldona pago. Aliaj povas aboni ĝin. Krome, kluboj aŭ kiu ajn grupo de minimume ses membroj povas ankaŭ fari kolektivan abonon. Se ĉiu partoprenanto de la kolektiva abono volas ricevi la revuon rekte ĉe sia propra adreso, oni ricevas 20-procentan rabaton de la normala prezo. La rabato iĝas 40%, se ĉiuj ekzempleroj estos sendataj en unu pakaĵo al unusama adreso.
Krom ricevi presitan Kontakto, la individuaj abonantoj rajtas legi la revuon ankaŭ rete pere de la reta Jarlibro de UEA ekde la tago, kiam la redaktoro sendas ĝin al la presejo. En sia jubilea jaro Kontakto ebligas ankaŭ nur-retan abonon sen ricevo de la presita revuo. La prezo por tio varias laŭlande kaj estas 30-40% de la normala abonprezo.
Diference de la membrokotizoj kaj de la abonkotizoj de la paperaj revuoj de UEA/TEJO, kiujn oni povas fari ankaŭ pere de la kotizperantoj de UEA, la nur-reta abono de Kontakto devas esti farita kaj pagita rekte al UEA, la eldonanto de Kontakto. Oni povas pagi per sia UEA-konto, kreditkarte, per PayPal, aŭ al unu el la bankokontoj de UEA.
La nur-reta aboneblo estas eksperimento okaze de la jubileo de Kontakto. Depende de la spertoj oni decidos pri ĝia eventuala daŭrigo.
Abonilo por la revuoj de UEA/TEJO: http://www.uea.org/alighoj/revu_abon.php
Ankaŭ la revuo Esperanto de UEA estas ricevebla nur-rete sen ĝia presita eldono, se oni pagas la kotizon de Membro kun Jarlibro aŭ tiun de Membro kun Gvidlibro.
Reta membroaliĝilo: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php
La Estraro de UEA elektis d-ron Orlando Raola kiel la reĝisoron de la
kongresa temo de la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko (20-27 julio
2013). Kiel la temon, la Estraro jam pli frue elektis Insuloj sen izoliĝo:
por justa komunikado inter lingvokomunumoj.
En Afriko agas 18 landaj Esperanto-asocioj, el kiuj 8 jam estas aliĝintaj al UEA. La movado viglas en tiu konti-nento, kion unuamondanoj eble ne sufiĉe konscias, ĉar malmulte da afrikanoj povas atingi UK-ojn aŭ aliajn kun- venojn ekster Afriko, ĉefe pro vizaj problemoj. Solvo de tiu problemo estas do kongresi en Afriko mem. Komence de la 90-aj jaroj okazis kvar Afrikaj Kongresoj de Esperanto, sed la lasta el ili okazis en 1995, do jam en fora pasinteco. Venis do la tempo por la kvina.
Tri establoj intense ekkunlaboris por okazigi la 5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino, de la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj la ne-registara organizaĵo Scio Sen Bariloj. La 20-an de januaro okazis en Kotonuo la unua kunsido de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo). Aparte pozitiva fakto estas, ke la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, s-ro Adjé Adjévi, loĝas en Lomeo, Togolando, kaj povas atingi Kotonuon relative facile por renkonti la beninajn kolegojn kaj aktive partopreni la laboron de KOKo.
Per partnerado kun nordaj Landaj Asocioj la organizantoj esperas, ke po unu reprezentanto de ĉiuj landaj asocioj afrikaj sukcesos partopreni la kongreson. KOKo bonvenigos ankaŭ eksterafrikanojn partopreni, por ke tiu nekutima kaj valora aranĝo fariĝu ankaŭ kiel eble plej tutmonda.
Informoj pri la kongreso troviĝas en la retejo www.esperanto-afriko.org. Fotoj kaj dokumentoj jam abundas en http://mirejo3.blogspot.com. Krome, la UEA-vikio raportas pri la evento. Diversaj interesaj ekskursoj ebligos al ne-beninanoj ekkoni Beninon kaj al ne-afrikanoj ekkoni parteton de Afriko.
La informa organo de AKE nomiĝas Kotona Gazeto, kies tria numero estas nun preparata. La retadreso de KOKo estas ake-2013@yahoogroups.com.