Ankaŭ en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko okazos la tradicia Esperantologia
Konferenco, organizata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj
Problemoj (CED). Unuafoje enprogramita en la Varna UK en 1978, ĝi okazos jam en sia 36-a sesio en Rejkjaviko.
La Esperantologiaj Konferencoj celas doni eblecon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj
ebligi sperto-interŝanĝon kun aliaj esperantologoj. La prelegoj estos
poste eldonitaj kiel aktoj.
Interesatoj por prelegi en Rejkjaviko sendu resumon de la proponata prelego, kun
mallonga biografia informo pri si, ĝis la 30-a de aprilo al prof. Christer Kiselman (Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio).
La 18-an de februaro forpasis la litova esperantisto s-ro Telesforas Lukoševičius. Li naskiĝis la 30-an de junio 1926. Post pedagogia instituto li studis en la Litova Agrikultura Akademio. Li laboris en mezlernejo, ekde 1963 en agrikultura teknikumo, kaj de 1975 ĝis emeritiĝo en hidraŭlika teknikumo. En 1993 li ekzameniĝis ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino kaj fariĝis ĝia asociita membro.
Lukoševičius lernis Esperanton en 1960 kaj post tio konstante gvidis kursojn. En Joniškèlis li fondis lokan grupon kaj gvidis ĝin kaj ankaŭ aliajn grupojn. Li prelegis, organizis ekspoziciojn k.a. aranĝojn, aktivis en instruistaj rondoj, fondis Esperantajn koruson kaj teatron, kaj informis pri Esperanto. Por la peticio de UEA al Unuiĝintaj Nacioj en 1966 li aktive kolektis subskribojn. En la 10-a Balta Esperanto-Tendaro en 1968 li fariĝis membro de la interrespublika metodika pedagogia komisiono pri Esperanto-instruado.
De 1988 gis 2003 Lukoševičius estis estrarano de Litova Esperanto-Asocio. Li okupiĝis ankaŭ pri esperantigo de litova beletro. En 1991 li fondis, kun sia edzino, eldonejon, ĉe kiu aperis dudeko da diversaj libroj. En 1999 Litova Esperanto-Asocio donis al li Honoran Dankfolion. En 2005 li estis elektita Honora Membro de UEA.