Kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj
La ĉi-sekva dokumento klarigas la kriteriojn laŭ kiuj subvencipetoj
al UEA (aŭ al ĝiaj apartaj instancoj) estos prijuĝataj.
Ĝi ankaŭ klarigas la procedon por prezenti la peton kaj por
prezenti raportojn pri la progreso de la subvenciita agado.
Kriterioj
Ĉiu subvenci-peto estos juĝata surbaze de la ĉi-sekvaj
elementoj
- avantaĝo por la Esperanto-movado.
Kvankam avantaĝoj povas esti rektaj (pli da Esperanto-parolantoj,
difinita verko eldonita, ktp.) kaj nerektaj (konsciigo de la publiko pri
lingvaj problemoj), estas evidente ke la rektaj kaj mezureblaj avantaĝoj
estos preferataj.
- Plenum-kapablo fare de la subvenci-petanta instanco aŭ individuo.
Kvankam la plenumo povas esti antaŭvidata kiel kolektiva laboro
de difinitaj homoj/instancoj, estas evidente ke petoj fare de organize stabila
grupo havos prioritaton.
- Financa kunpartopreno de la subvenciotoj.
Kvankam ne ekzistas fiksa regulo pri financado de parto de la projekto
fare de la petanto, estas evidente ke projektoj kunfinancataj ricevos prioritaton.
- Financa/administra respondeco.
Kvankam ne ekzistas fiksa regulo pri la formo de la financa/administra
organiziĝo de la petonto, estas evidente ke projektoj prezentataj de
instancoj aŭ individuoj, kiuj povas doni garantiojn pri repago de la
ricevotaj sumoj, en kazo de neplenumo, ricevos prioritaton.
Procedo
- Ĉiu peto pri subvencio estu prezentata skribe al UEA almenaŭ
ses monatoj antaŭ la komenco de la realigo de la projekto.
- En neniu kazo povos esti konsiderataj subvencipetoj por projektoj jam
komenciĝintaj kaj ne antaŭe interkonsentitaj kun UEA.
- La peto enhavu priskribon de la projekto, priskribon de la celoj atingotaj,
priskribon de la realigado, priskribon de la realigontoj, tempo-skemon
kaj detalan financan planon. Al ĝi estu aldonataj skribaj deklaroj
de la realigontoj, kiuj sin devigas realigi la projekton en la prezentata
tempo-skemo, laŭ la prezentita financa plano, kaj skriba deklaro
de la petanta instanco/individuo, kiu sin devigas redoni la ricevotan
subvencion en kazo de neplenumo, de neplenumo en al antaŭvidita tempo-skemo
aŭ de nekapablo raporti kaj prezenti ĉiujn necesajn financajn
pruvilojn pri la elspezoj faritaj.
- La petanto devas, krome, skribe sin devigi permesi al UEA en kiu ajn
momento de la realigado analizi la staton de la laboro kaj de la koncernaj
dokumentoj.
- La peto estos ekzamenata de la estraro de UEA, post pritrakto de ĝi
fare de la estrarano pri financoj, kaj laŭ ties bontrovo de la financa
komisiono.
- La petinto estos informata pri la rezulto de la ekzameno.
- La mono estos transpagata laŭ indikoj de la petinto, prefere en
pli ol unufoje. La estraro de UEA rajtas decidi, kiun parton de la sumo
estu pagata post ricevo kaj aprobo de la fina raporto. Tiu parto, ĉiukaze,
ne estu malpli ol 20% de la subvencio.
- Ĉiun sesan monaton la subvenciito devas prezenti koncizan raporton
pri la stato de la plenumo. Same je la fino de la projekto. Manko de tiuj
raportoj estas sufiĉa kaŭzo, ke UEA postulu repagon de la subvencio.
- La finan raporton, sendendan maksimume tri monatojn post la fino de
la plenumo, ankaŭ estos ekzamenata de la estraro de UEA, post pritrakto
de la estrarano pri financoj kaj laŭ ties bontrovo de la financa
komisiono.
- Tiu fina raporto inkluzivu kaj raporton pri la farita laboro kaj la
atingitaj celoj, kaj sufiĉe detalan financan raporton.
- Se la estraro de UEA taksas la celojn esence neatingitaj aŭ la
laboron nekontentige plenumita, UEA rajtas postuli repagon de parto aŭ
la tuta subvencio.
- Ĉi tiu regularo aplikiĝas por subvencioj pli grandaj ol 500
eŭroj. Sub tiu sumo, ankaŭ sekvante principe la ĉi tie
priskribitajn regulojn, la estraro de UEA decidas laŭ sia bontrovo.
(akceptita de la Estraro en januaro 2002)