Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojaktoj de lps › kreoliĝo de esperanto

POR AKTIVA LINGVOPOLITIKO

Kreoliĝo de Esperanto inter personaj gustoj kaj oficiala normo 1


RENATO CORSETTI

1. La ĉefa teoria problemo: ĉu Detlev Blanke pravas aŭ malpravas?

La verkoj de Detlev Blanke, certe unu el la plej konataj nuntempaj studantoj de la fenomeno "planlingvo", estas multaj, tiel ke estas embarase citi el nur unu. Tamen en ĉiuj liaj verkoj, sendepende de la eldonjaro kaj de la eldonlingvo, oni daŭre retrovas almenaŭ unu saman ideon: el ĉiuj ekzistantaj lingvoprojektoj nur unu iĝis vera lingvo. Temas, laŭ Blanke, pri la internacia lingvo Esperanto, iniciatita de L. L. Zamenhof en 1887.

Se ni, ekzemple, iras al lia kontribuo (Blanke 1989) en la libro Interlinguistics Aspects of the Science of Planned Languages (Schubert I989), ni trovas la aserton: "The only planned language which really has functioned, up to now, is Esperanto, initiated by L. L. Zamenhof in 1887, which has reached the 19th step of the socialization process." (Schubert 1989: 70)2. La 19-a ŝtupo, ni lernas en la sama paĝo, estas "bilingualism (involving an ethnic and a planned language) of children in (most often international) families"3.

Do, laŭ la citita aŭtoro - kaj cetere laŭ pluraj apogantoj de Esperanto, ĉar la asertojn de Blanke ni retrovas en preskaŭ ĉiuj informbroŝuroj pri Esperanto eldonitaj de internaciaj kaj naciaj Esperanto-organizaĵoj - Esperanto iĝis vera lingvo de vera komunumo, kiu eĉ komencis instrui ĝin denaske al siaj idoj.

El tiu vidpunkto la nuna situacio de Esperanto estus simila al tiu de piĝinaj lingvoj en la momento en kiu ili ekiĝas kreolaj.

Kvankam miaj personaj sentoj puŝas min konsenti kun ĉi tiuj asertoj (ĉar mi mem persone estas unu el tiuj homoj, kiuj uzas Esperanton normale ĉiutage, almenaŭ dum la vespermanĝo kun la tuta familio), mi opinias ke scienca objektiveco devigas min flankenmeti miajn dezirojn kaj substreki ĉiujn elementojn, kiuj laŭ mi igas Esperanton speciala kazo. Laŭ mi, fakte, la procedo de plena lingviĝo de Esperanto ankoraŭ ne estas kompleta. Alivorte Esperanto estas normala, kompleta lingvo nur por parto de siaj parolantoj - tiuj, kiuj nur uzas ĝin. Dume alia parto - tiuj, kiuj ĉefe okupiĝas pri ĝia studado kaj pri verkado en ĝi, ne pri ĝia praktika uzado - emas ankoraŭ pritrakti ĝin kiel lingvoprojekton. La relativa pezo de la du partoj supre menciitaj estas malfacile difinebla, kaj el tio mem sekvas ke certe la parto, kiu nur uzas ĝin, por kiu ĝi estas nur lingvo kaj ne plu lingvoprojekto, ankoraŭ ne decide superpezis la alian.

Mallong-dire, Blanke nur parte pravas. Ni unue komparu, tamen, Esperanton kun la kreolaj kaj piĝinaj lingvoj.

2. Pri piĝinaj kaj kreolaj lingvoj

Ni komencu per la piĝinaj lingvoj. Unu el la lastaj manlibroj pri piĝinaj kaj kreolaj lingvoj (Arens k. a. 1995) diras ke "ili prezentas parolformojn, kiuj ne havas denaskajn parolantojn, kaj tial ili estas ĉefe uzataj kiel komunik-rimedo inter homoj, kiuj ne havas komunan lingvon" (Arens 1995: 3).

Unuavide temas pri difino, kiun ĉiu esperantisto pretus kompreni kiel difino de Esperanto. Tamen, la difino celas tiujn lingvojn, kiuj ekestis dum la jarcentoj, ĉiufoje kiam renkontiĝis homgrupoj sen komuna lingvo, kiuj iel devis interkompreniĝi kaj tiucele kreis iun komunan miks-lingvan komunikilon. La kazoj de eŭskaj fiŝkaptistoj en Gronlando, de anglaj komercistoj en Ĉinujo aŭ de afrikaj sklavoj en la amerikaj bienoj estas klaraj por ĉiuj.

Kreolaj lingvoj, aliflanke, estas piĝinaj lingvoj, kiuj akiris denaskajn parolantojn. Ĉi tiu iom simplisma difino de kreolaj lingvoj estas tute taŭga por niaj celoj. Intence ni preterlasas grandan diskuton pri difinoj kaj sennombrajn starpunktojn pri la kunlig-eblecoj inter piĝinaj kaj kreolaj lingvoj, kiujn okupiĝantoj pri ĉi tiu lingvistika branĉo faras. Kreolaj lingvoj, en ĉi tiu momento estas parolataj de proksimume cent milionoj da homoj en la tuta mondo, kaj do ili prezentas ne malgrandan lingvo-grupon.

Ni vidu nun kelkajn lingvajn trajtojn de piĝinaj kaj kreolaj lingvoj, kaj ni komparu ilin kun Esperanto.

3. Esperanto: nek piĝina (kaj eble) nek kreola

3. 1. Nek piĝina

Ĉiuj libroj pri la rilatoj de lingvistoj al Esperanto mencias la favoran sintenon de Schuchardt ĉe la jarcent-ŝanĝiĝo al Esperanto kaj samtempe mencias la fakton ke li estis la ĉefa studanto de Lingua franca, unu el la "klasikaj" piĝinaj lingvoj. Unu el la lastaj plej influaj lingvistoj-esperantistoj, Istvan Szerdahelyi, plurajn fojojn komparis la strukturon de Esperanto kun tiu de franc-bazaj piĝinaj lingvoj.

Tamen, surbaze de la karakterizoj de piĝinaj lingvoj estas malfacile enkadrigi Esperanton en tiujn lingvojn, kaj estas malfacile kompari la sekvojn de la akirado de Esperanto fare de denaskaj Esperanto-parolantoj kun la sekvoj de la akirado de piĝinaj lingvoj.

3. 1. 1. EKESTO-MANIERO

Oni kutime (vidu Arens k. a. 1995) enklasigas piĝinajn lingvojn en la klasojn: mar-ŝipa, komerca, interetno-kontakta4, laborista. Esperanto ne apartenas al iu ajn el tiuj klasoj. Ĝi ne ekestis pro praktikaj kontaktoj inter parolantoj de malsamaj lingvoj sed por kontaktoj inter tiaj homoj.

Do, ĝia ekesto ne okazis "nature", sed intence, laŭplane, kio havis klarajn lingvajn sekvojn en la senco ke jam de la komenco Esperanto prezentiĝas minimume kiel "plivastiĝinta piĝina lingvo"5, en kiu ĉiuj necesaj gramatikaj funkcioj estas jam ĉeestaj, dum piĝinaj lingvoj, almenaŭ en la komenca fazo, prezentiĝas kiel nekompletaj komunikiloj, en kiuj la kunteksto helpas la komprenon, sed mankas la kutimaj lingvaj gramatikaj rimedoj.

3. 1. 2. LINGVAJ TRAJTOJ

Se, preter ilia malsameco, ni provas kunmeti la lingvajn trajtojn de piĝinaj lingvoj ni trovas rezultojn, kiuj ne kongruas kun la trajtoj de Esperanto.

Piĝinaj lingvoj havas reduktitan morfologion kompare kun la fonto-lingvoj. Ekzemple6 en la ĉina angl-baza piĝina lingvo:

( 1 ) Boy! makee pay my that two piecee book
knabo fari doni mi tiujn du (klasigilo) libro
Donu al mi tiujn du librojn, knabo!

En Esperanto morfologiaj finaĵoj estas pli abundaj ol en kelkaj el la fonto-lingvoj. Sufiĉas nur unu ekzemplo:

(2) Mi trankvile legas belan libron

havas pli da morfologiaj finaĵoj ol la angla, la franca, la itala aŭ la germana. Piĝinaj lingvoj havas plejparte fiksitan vortordon (kvankam ekzistas kelkaj kazoj en kiuj la ordo povas ŝanĝiĝi). Esperanto, kiel oni scias, ne havas fiksitan vortordon.

Piĝinaj lingvoj havas son-sistemon simpligitan rilate al la fontolingvoj. La Esperanta son-sistemo estas praktike ia meznombra son-sistemo de eŭropaj lingvoj (vidu Blanc 1988, en la kadro de studo pri la hebrea), sed ĝi certe ne estas ĝenerale simpla por multaj parolantoj de latinidaj lingvoj.

Piĝinaj lingvoj prenas sian leksikan materialon ĝenerale nur de unu fonto (male al la komuna opinio). Pro tio oni parolas pri portugal-baza, franc-baza, angl-bazaj piĝinaj lingvoj. La Esperanta vort-trezoro estas multe pli miksita, kvankam kelkaj eĉ opinias ke ĝi ne estas sufiĉe miksita kompare kun sia aspirata tutmondeco.

Piĝinaj lingvoj ne havas morfemojn por indiki la tempon, la modon aŭ la aspekton de verboj. Ĝenerale oni utiligas tempajn adverbojn por la tempo. Ekzemple en la vjetnama franc-baza piĝina ligvo:
(3) Moi bouver the jour avant
mi trinki teo tago antaŭe
Mi hieraŭ trinkis teon.

Esperanto havas tre ellaboritan kaj kompletan sistemon por indiki tempon, modon kaj, malpli normale, aspekton. Pensu nur pri la jena frazo:

(4) Se mi estus ektrinkonta teon. . .

3. 1. 3. KAJ TAMEN

Alifianke deeksteraj observantoj de la esperantlingva socio povas havi la impreson ke en multaj situacioj oni uzas piĝinecan lingvon. Ĉiu partoprenanto de naciaj kongresoj de esperantistoj povas aŭdi tre fuŝajn Esperantajn frazojn, en kiuj mankas morfologiaj indikiloj, la prononco estas tute inftuata de la nacia lingvo ktp. Sed, efektive, en tiuj kazoj temas pri variaĵoj de la lingvosistemo de lernantoj de Esperanto, kiuj ankoraŭ ne finlernis. Temas pri la konata fenomeno, kiu en la nacilingva literaturo estas nomata "interlingvo" aŭ "lernanto-lingvo"'. Temas pri nestabila sistemo, kiu normale laŭgrade evoluas al la cel-lingvo. Kaj en tiuj kazoj tiuj variaĵoj ne estas uzeblaj kaj uzataj en la kazo de Esperanto por internaciaj kontaktoj.

Kompreneble ankaŭ en Esperanto okazas kazoj de fosiliiĝo (ĉeso de progresado) de la lernanto. Tiun ni kutimas nomi "la eterna komencanto", sed ne temas pri nuresperanta fenomeno, se la nacilingva literaturo pri lingvolernado estis devigata trovi nomon por ĝi. Ĉiukaze parolantoj de tiaj variaĵoj neniam estas renkonteblaj inter esperantlingvaj gepatroj, kiuj transdonas la internacian lingvon al siaj infanoj. La hipotezo de Versteegh pri io tia (Versteegh 1993) - tio estas ke du parolantoj de malbona Esperanto geedziĝas kaj pluparolas tian variaĵon inter si kaj kun siaj infanoj - estas fascina el la vidpunkto de eksperimentantoj pri piĝinaj lingvoj, sed ĝi ne ekzistas en la praktiko laŭ mia scio.

Kompreneble en multaj kazoj ni trovas ke la gepatroj parolas variaĵon de Esperanto, kiu estas influata de iliaj gepatraj lingvoj. Sed la situacio ne estas esence malsimila je tiu de italaj gepatroj, kiuj en la plej bona kazo parolas regionan variaĵon de la itala.

3. 2. (kaj eble) nek kreola

3. 2. 1. KIOM DA DENASKAJ PAROLANTOJ LINGVO BEZONAS POR IĜI KREOLA?

Inter la diskutoj, kiuj okupas kreolistojn, estas tiu pri la nombro da denaskaj parolantoj de difinita piĝina lingvo por ke ĝi iĝu kreola. Kiel oni povas imagi, ekzistas pluraj ideoj; sed multaj parolas pri almenaŭ 10% da denaskaj parolantoj rilate al la entutaj parolantoj.

Dum kreolistoj diskutas pri la momento, kiam en la unuopaj situacioj tiu cifero estis atingita (ne temas pri facila esploro, ĉar plej ofte oni devas baziĝi sur taksoj de komercistoj, misiistoj kaj funkciuloj de la pasintaj jarcentoj), ni povas kompari tiun situacion kun la situacio de denaskaj parolantoj de Esperanto. En neniu momento de la longeta historio de Esperanto, oni alproksimiĝis al tiu cifero. Nuntempe eĉ akceptante la plej larĝajn taksojn de mi mem (Corsetti 1996) pri la ekzisto en la tuta mondo de mil Esperanto-parolantaj familioj, kaj konsiderante ke en ĉiu familio meznombre tri homoj parolas Esperanton (la patro kaj du infanoj), ni alvenus al du mil denaskaj parolantoj. Se aliflanke pri la nombro de esperantistoj ni prenas la plej mallarĝajn taksojn, kiujn mi iam renkontis, 50 000 en la tuta mondo (Large 1985), tiam la procentaĵo de denaskaj parolantoj estus tamen nur 4%, ankoraŭ malproksima de la postulata 10%.

Aliflanke oni povas prudente opinii ke la efektiva procentaĵo estas multe malpli granda. Al tio aldoniĝas la fakto ke tiuj denaskaj parolantoj apenaŭ havas kontakton inter si. La ĉiujaraj infanaj kongresetoj aŭ Renkontiĝoj de Esperantlingvaj Familioj nur kolektas kelkajn dekojn da infanoj por unu semajno. Esperanto, do, el ĉi tiu vidpunkto ne estas en la kondiĉo esti rigardebla kiel kreola lingvo fare de kreolistoj.

3. 2. 2. LINGVAJ TRAJTOJ

Kontraste al piĝinaj lingvoj, kreolaj lingvoj evoluigis rimedojn por gramatike esprimi ĉiujn necesajn ideojn. Efektive oni trovas plurajn lingvajn trajtojn, kiuj estas similaj inter Esperanto kaj kreolaj lingvoj.

Aparte interesa estas la sistemo de afiksoj por marki la tempon, modon kaj aspekton. Komparu la jenajn frazojn el la kreola saramaka lingvo (Saramaccan):

(5) mi lobi di fisi
Mi ŝatas fiŝon

(6) mi bi-lobi difisi
Mi ŝatis fiŝon

(7) mi o-lobi di fisi
Mi ŝatos/us fiŝon

(8) mi ta-lobi di fisi
Mi ŝatadas/is fiŝon

(9 mi bi-o-lobi di fisi
Mi estus ŝatinta fiŝon
(10) mi bi-o-ta-lobi difisi
Mi estus ŝatadinta fiŝon

(11) mi o-ta-lobi difisi
Mi estos ŝatadanta fiŝon

Esperanto sekvas sistemon malsaman, sed la malsameco estas pli forma ol substanca.

Aliflanke, kreolaj lingvoj, almenaŭ tiuj bazitaj sur eŭropaj lingvoj, emas ne havi morfemojn, kiuj utilas por difini la kategorion de la vorto. Ekzemple, en la kreola lingvo Sranan:

(12) a liba bradi
la rivero larĝas

(13) a liba de so bradi
la rivero estas tiel larĝa

(14) a bradi liba
la larĝa rivero

Kiel oni scias, Esperanto havas precize malan sistemon.

Kreolaj lingvoj emas utiligi tonojn, kiel en kelkaj afrikaj lingvoj, kaj ne nur akcentojn. Esperanto certe ne estas ton-lingvo.

Kaj kreolaj lingvoj kaj Esperanto forigas la sistemon de neakcentitaj pronomoj kunligitaj kun la verboj, kiuj estas komunaj en eŭropaj lingvoj, kaj preferas uzi tre klarajn formojn, ekzemple:

(15) Mi donas tion al vi

(16) Mi vidas ŝin.

3. 2. 3. EKSTERLINGVAJ TRAJTOJ

Kreolaj lingvoj havas malsaman staton en malsamaj landoj. En kelkaj lokoj ili akiris iugradan rekonon kaj estas eĉ instruataj en lernejoj (vidu la debaton pri la uzo de la papiamenta lingvo en la lernejoj de Kurasao); en aliaj lokoj ili nur funkcias kiel parolaj lingvoj, dum la oficialaj funkcioj apartenas al eŭropa lingvo. En la klasika diglosia situacio ĝenerala en kreollingvaj landoj, la kreolaj lingvoj havas la malaltajn funkciojn (Ferguson 1959). Ekzistas kompreneble esceptoj, ĉefe en la kazo de lingvoj uzataj por religiaj ritoj.

Esperanto ankaŭ havas malsaman staton en malsamaj landoj, sed en neniu lando ĝi estas enkadrigebla en diglosian skalon. Ĝia uzo estas tiom limigita, ke oni ne povas paroli pri ĝia uzo en la socio. Aliflanke por la individuoj, kiuj uzas ĝin, ĝi kutime havas nur altajn funkciojn. Dum oni aĉetas kolbasojn kaj panon kaj aŭtobusajn biletojn per la loka lingvo, oni uzas Esperanton ĉefe por legi gazetojn kaj librojn, por korespondi kun eksterlandanoj, ktp.

Kreolaj lingvoj posedas vastan popolan literaturon. Ekzemple Helman (1977) listigas ok literaturajn genrojn en Surinamo. Ili estas: mitoj, legendoj kaj sagaoj, proverbaj rakontoj, rakontoj, divenaĵoj, filozofiaj proverboj, religiaj kaj magiaj formuloj, kaj popolaj kantoj (baladoj, am-kantoj, lul-kantoj, labor-kantoj kaj danckantoj).

Moderna proza skribita literaturo ludas malpli grandan rolon. Kreolaj verkistoj estas daŭre disŝiritaj inter la deziro verki en la kreola kaj la pli grandaj eblecoj trovi legantojn en eŭropaj lingvoj. Cetere, nur tiuj, kiuj verkis en eŭropaj lingvoj, gajnis Nobel-premiojn pri literaturo.

En Esperanto la situacio estas preskaŭ precize la mala. Ekzistas la sonetoj de Ŝekspiro kaj la Kalevala aŭ la Dia Komedio. Mankas popola literaturo, kiel ĉiu gepatro de denaske Esperanto-parolanta bebo scias.

4. 1. Trajtoj de la kreoliĝo de Esperanto

Se la situacio de Esperanto, en la momento kiam ĝi akiras ĉiutagan uzon (ne nur de denaskaj parolantoj sed ankaŭ de eventualaj lernintoj) ne similas tiun de piĝinaj aŭ kreolaj lingvoj, ĝi tamen havas aliajn paralelojn en la mondo.

La nederlanda lingvisto Versteegh (1993) tute prave indikas la ek-re-uzon de la hebrea kiel unu el la plej proksimaj paraleloj. En ĉi tiu kazo lingve konsciaj gepatroj klopodis paroli kun siaj infanoj lingvon kun granda literatura tradicio sed ne plu uzatan por la praktika vivo dum jarmiloj. Estas klare ke en ĉi tiu kazo temas pri ekzemplo de "artefarita dulingveco" (Kielhofer kaj Jonekeit), kiu plene sukcesis.

La sukceso havis ankaŭ lingvajn sekvojn, al kiuj ni povas nur aludi ĉi tie. Por komenci la son-sistemo de la lingvo eŭropiĝis (vidu ĉi-rilate Blanc 1968). Poste pluraj gramatikaj neregulaĵoj falis, dum la lingvo akiris ankaŭ kelkajn neformalajn variaĵojn. Novaj parolantoj de la lingvo kreis novajn vortojn por novaj konceptoj kaj utiligis internaciaĵojn (ekz. radio, televido, telegrafo), arabajn onomatopeojn, jidajn slangaĵojn. La rezulto de ĉio ĉi estas la nova hebrea (kp. Horowitz 1988).

Aliflanke, tiu ne estas la nura ekzemplo. En ĉiuj kazoj, kie oni klopodas uzi lingvon, kiu ĝis tiam havis nur "altajn" funkciojn, por ĉiutaga uzo oni troviĝas antaŭ la samaj problemoj. Versteegh mem estas fakulo pri la problemoj, kiujn kuntrenas la moderna uzo de la norma ĝenerala araba, kiu ne estas gepatra lingvo en iu el la arabaj landoj.

La problemoj krei taŭgan televidan materialon uzeblan en ĉiuj arabaj landoj (bone konata estas la ekzemplo de la adapto al la araba de la usona televida programo Sesame Street), estas konata al homoj, kiuj interesiĝas pri instruado de gepatraj lingvoj. Fakte en ĉiuj arabaj landoj la "moderna norma araba", kiun oni celas instrui kaj paroli, ne estas ies gepatra lingvo (vidu kiel enkondukon al la problemo Maamouri 1990).

Similan vojon iris la itala dum ĉi tiu jarcento, kiam ĝi ĉesis esti nur skriba komunik-kodo por la superaj klasoj kaj iĝis lingvo denaske lernata (en tre komplika situacio de multdialekteco) de granda parto de italoj (vidu De Mauro 1963 kaj postajn eldonojn). Por ricevi nur preterpasan impreson pri la vasteco de ĉi tiu fenomeno en Italujo, sufiĉas konsideri ke en la komenco de la jarcento la norma itala estis parolata (en iu ajn formo) de malpli ol unu kvarono de la loĝantaro, dum nuntempe trikvaronoj de la infanoj akiras ĝin denaske (kvankam plejmulte en unu el la regionaj variaĵoj kaj tre ofte kune kun aliaj dialektoj).

En la kazo de la araba kaj de la itala, evidente la vastiĝo de la uzo al la ĉiutaga vivo kuntrenis la ekuzon de la grandaj leksikaj provizoj por ĉiutagaĵoj, kiujn prezentas la dialektoj. Samtempe la plej malfacilaj gramatikaj strukturoj emas malaperi (ekzemple la malregulaj formoj de la verboj en la estinteco en la itala). Kaj ankaŭ fonologie en la kazo de la itala la sistemo de sep vokaloj emas reduktiĝis al sistemo de kvin vokaloj. Alivorte la ĉirkaŭaj lingvoj ("adstrataj" nomas ilin kreolistoj) emas doni tion, pri kio oni bezonas kaj emas aserti siajn ĉeeston, inftuante la evoluon de la kreoliĝanta lingvo.

Versteegh tamen pravas pri tio ke en ĉi tiuj aliaj kazoj (krom en la hebrea) la procedo ne iris samtempe kun granda lingva konscio de la parolantoj. Italaj gepatroj ne estas aparte interesataj pri lingvoj aŭ pri la gramatika pureco de la norma itala, sed esperantistoj estas.

Cetere nur por mencii kuriozaĵon, mi diru ke tiuj homoj, kiuj klopodas verki en la latina pri ĉiutagaj, modernaj aferoj, havas precize la saman problemon de la unuaj re-parolantoj de la hebrea kaj de la parolantoj de Esperanto. Dum oni sukcesas senĝene verki en la latina tre klerajn disertaciojn pri la poezia arto de Ovidio, oni povas nur malfacile verki menu-liston por restoracio.

Mi donu nur kelkajn ekzemplojn pri la problemoj, kiujn latinistoj heroe provas solvi (Pavanetto 1991):
Chartula venaria ad viam = vojaĝbileto
Diurnarius = ĵurnalisto
Doctor machinarius = inĝeniero
Thermopolium = trinkejo
Fistula nacotiana = cigaredo
Tromocrata = teroristo
Pyrobolus = bombo

Unu tuta areo de problemoj rilatas al lerneja uzo de lingvoj. Ni ne tuŝas ĝin ĉi tie ĉar en neniu loko en la mondo Esperanto estas uzata kiel ĉefa lerneja lingvo (lingvo, kiun parolas instruistoj por instrui malsamajn fakojn), krom en kelkaj eksperimentaj situacioj, kiel la unusemajna "Gimnazio" organizata ĉiujare de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La problemoj, kiujn oni devas alfronti por igi parolatajn lingvojn instrulingvoj, estis plurfoje alfrontitaj de Unesko ekde la kvindekaj jaroj (Unesko 1953). Similajn problemojn certe renkontus Esperanto, en kiu, ekzemple, ankoraŭ ne stabiliĝis la vorto, kiun oni devas uzi por paroli pri la noto, per kiu instruistoj difinas la rezultojn de la taskoj aŭ ekzamenoj de la lernantoj. Mi aŭdis almenaŭ tri vortojn por ĉi tiu signifo: poento, marko kaj noto.

4. 2. Esperanto kaj ĉiutagaĵoj

Kiam temas pri la evoluo de la speco de Esperanto, kiu estas uzata en la praktiko, ni povas fiksi nian atenton je du aspektoj: la vortaro kaj la lingvo-reguloj. Pri alia aspekto ankaŭ tre grava, la fonologio, ni donos nur mallongajn indikojn pro manko de studoj ĉi-rilate.

4. 2. I. LA VORTARO

La ekuzo de Esperanto en la praktiko starigas konsiderindajn vortarajn problemojn por esperantlingvaj gepatroj. Oni devas lerni la ekzistantan vortostokon rilatantan al ĉiutagaj aferoj kaj aĵoj, kaj oni devas adapti ĝin al sia ĉirkaŭajo. Kvankam la lernado de la ekzistanta vortostoko ŝajnas banala problemo, ĝi ne estas tia.

La grandaj vortaroj, inkluzive de Plena Ilustrita Vortaro, ofte simple preteratentas tiun flankon de la vivo, aŭ en kelkaj kazoj prezentas proponojn de la verkinto, kiuj neniam estis provitaj en la praktiko. Dum ĉiu esperantisto lernas en la kurso paroli pri internaciaj aferoj, pri vojaĝoj al kongresoj, pri korespondado kun malproksimaj esperantistoj, oni ĝenerale ne lernas kiel nomiĝas tiuj apartaj iloj, kiujn oni uzas por kuiri aŭ por purigi telerojn. Unu el miaj unuaj problemoj, kiam mi ekuzis Esperanton hejme, estis la nomo de la lignaj pinĉiloj, kiujn oni uzas por fiksi lavitajn vestojn je ŝnuro dum ili sekiĝas, kaj tiam mi estis jam verkinta librojn en Esperanto kaj ĉeestinta amason da internaciaj kongresoj.

Alia malfacilaĵo fontas el tio ke esperantlingvaj familioj vivas dise tra la mondo en situacioj en kiuj la materia kulturo ĉirkaŭ ili estas ege malsimila. Do vortoj kiel kaf-kruĉo en la realo povas esti tre ĝeneralaj kaj signifi tute malsamajn aĵojn. Tio estas, ekzemple, tre klara, kiam temas pri manĝaĵoj. Esperantlingva familio en Italujo ne povas vivi, se ĝi ne solvas la problemon rilatantan al mortadella (speco de granda kolbaso farita el porka kaj alispeca viando), dum por esperantlingva familio vivanta en Hungarujo, tiu problemo ne ekzistas, dum prezentiĝas la problemo de langoŝoj (frititaj ringformaj pan-flanoj).

Aliflanke ankaŭ kiam temas pri samaj (aŭ sufiĉe similaj) aĵoj, ekzemple vindotukoj por beboj, la diseco de la unuopaj familioj igas ĉiun familion solvi en izoleco la saman problemon en malsama maniero. Interkrampe la diseco ekzistas ankaŭ inter la tempoj, ĉar la solvoj de la familioj, kiuj uzis Esperanton en aliaj generacioj, perdiĝis pro manko de registrado en alirebla formo.

Antaŭ kelkaj jaroj estis lanĉita por la familioj, kiuj estis kunligitaj de cirkulaĵo por esperantlingvaj paroj kaj familioj, la provo redakti iun "hejman vortaron", kiu neniam transiris la komencan stadion, kvankam ĝi cirkulis inter la koncernaj familioj. Nun la provo estas daŭrigata en la kadro de la elektrona diskut-forumo por familioj, kiuj edukas denaskajn parolantojn de Esperanto8.

La elektronaj rimedoj permesas viglan interŝanĝon de ideoj inter la kundiskutantoj, kiuj loĝas ĉefe, sed ne nur, en Norda Ameriko kaj Norda Eŭropo. Por doni ideon pri la vortaraj problemoj, kiuj interesas ĉiutagajn parolantojn de Esperanto, mi listigas ĉi tie la temojn pri kiuj oni diskutis en la forumo dum dudek tagoj de la pasinta februaro, precize de la 7-a ĝis la 26-a de februaro 1996 (mi elektis nur la privortajn temojn):
ĉu necesujo aŭ necesabo?
la nomoj de la rolantoj en la bildrakontoj de Disney
la nomoj de la fingroj en Esperanto (zamenhofa uzo kaj modernaj variantoj)
la vorto por priskribi infanon, kiu lernis sendepende uzi la necesejon (puruma)
ĉu vindaĵo aŭ vindotuko?
kion signifas la vortoj vindi kaj revindi?
laktopulvoro
kiel vi nomas en Esperanto la trinkaĵon Coca-Cola?
meritoj kaj malmeritoj de la vortoj gren-kaĉo, kaĉo-supo, gren-supo.

Estas evidente ke, almenaŭ por la partoprenantaj familioj, tio estas rimedo akiri unuecan lingvouzon en la longa daŭro. Mi diras "en la longa daŭro", ĉar vi povas kompreni ke en la mallonga daŭro multaj defendas siajn opiniojn kaj elektojn per ĉiuj siaj fortoj.

Kiam tiu vortolisto estos en iu formo je dispono de ĉiuj interesiĝantaj familioj, verŝajne unu plia paŝo estos farita sur la vojo, kiu portas Esperanton iĝi normala lingvo.

Mi volas ankaŭ aldoni, ke ĉi tiu speco de laŭplana, komuna kreado de novaj terminoj aŭ komuna difinado de la signifo-kampo de malnovaj terminoj (kio, ekzemple, estas "taso"?) estas io, kion oni ne renkontas en normalaj kreoliĝaj procedoj, en kiuj la vortoj estas kreataj aŭ spontane de la parolantoj, ĉerpante el la cetera lingva materialo je dispono, aŭ de lingvaj instancoj. Iusence en Esperanto la afero antaŭeniras pli demokrate kaj danke al la granda interesiĝo de la familioj pri tiu kampo.

Fine, mi devas diri ke malofte inter la ĉiutagaj parolantoj (kaj tion mi diras surbaze de almenaŭ unujara observado de la diskutoj) plimultas homoj, kiuj estas ege pli prudentaj en sia lingva uzo ol multaj aliaj neĉiutagaj parolantoj. Alivorte se de tempo al tempo oni trovas homojn, kiuj "per siaj gamboj descendas eskalojn", tre pli ofte oni trovas nur homojn, kiuj "ŝtuparas malsupren per siaj kruroj".

Oni havas la impreson ke transdonante la lingvon al siaj idoj ili sentas iuspecan respondecon eviti nestabilajn formojn. Tiurilate ili kondutas simile al la unuaj parolantoj de la hebrea, pri kiuj parolas Versteegh (1993). Eĉ unu el la diskutoj de la lasta jaro estis pri la "purismo" de Esperanto-parolantoj, kiuj ĉiurimede klopodas eviti ankaŭ vortojn, kiuj iĝis internaciaj, kaj preferas uzi tut-Esperantajn radikojn. Ekzemple, oni trovas manierojn diri hamburger (= hamburgaĵo), popcorn (= pufmaizo) ktp. el pure Esperantaj elementoj, kio ŝajnas ekstrema purismo en lingvo, kiu ĝuste celas esti internacia. Aliflanke la kontraŭstaro psiĥologia al la usona kulturo, el kiuj tiuj esprimoj fontas, kaj al la maniero laŭ kiu ĝi konkeras la mondon, ludas laŭ mi grandan rolon pri tio. La observoj de Labov (1972) pri la rolo de individuoj kaj ties ideoj rilate al lingvo-ŝanĝiĝo restas daŭre validaj.

Unu lasta observo povas rilati al la kampo de manĝaĵoj, pri kiuj la evoluo ŝajnas relative simila al tiu, kiu okazas en aliaj lingvoj, ekzemple la angla, parolata eksterlande. Oni asimilas nur la ĉefajn manĝaĵojn kaj uzas por ili Esperantajn terminojn, dum multaj specife lokaj aĵoj estas pluuzataj en neasimilita formo. Precize la samon faras, ekzemple, la anglalingva komunumo stabile loĝanta en Italujo.

4.2.2. LA LINGVAJ REGULOJ

Aliflanke, oni apenaŭ trovas diskutojn, kiuj tuŝas la gramatikon de la lingvo. Dum la pasinta jaro mi povas memori nur pri unu pri relative flanka punkto: Ĉu oni diru "Mi trinkas lakton varma" aŭ "Mi trinkas lakton varman"? Tio konfirmas la ĝeneralan tendencon observeblan inter la parolantoj de Esperanto al lingva konservemo. Tia konservemo estas parto de la idearo, kaj helpis Esperanton travivi kaj relative sukcesi iĝi vera lingvo de vera komunumo. Alivorte, ĉiam efikas la devizo "Dum aliaj babilas senfine pri la preferinda formo de la internacia lingvo, ni ne okupiĝu pri tio sed apliku Esperanton."
Tion priskribas ankaŭ A. Sakaguchi (1995:17) "La konvinko de la plej granda parto de la parolantoj pri la aparta rolo de planlingvo kiel unueca. interetna (monda help-)lingvo havas je ĝi stabiligan kaj konservan efikon."9 Kaj cetere la sama aŭtorino en alia verko (Sakaguchi 1996), kie ŝi klopodas listigi ĉiujn diakronajn ŝanĝojn en Esperanto, sukcesas prezenti nur ŝanĝigojn en la vortaro kaj en la signifokampo de kelkaj vortoj, sed ne vere bazajn gramatikajn ŝanĝiĝojn dum la lastaj cent jaroj.

Kompreneble ni ne troviĝas en situacio en kiu ekestis vera komunumo, stabile loĝanta ie kaj daŭre interkomunikiĝanta per Esperanto kaj regule influata de nur unu lingva substrato, superstrato aŭ adstrato.

4.2.3. LA PRONONCO DE ESPERANTO

Ĉiuj konantoj de la esperantlingva komunumo povas diri al interesiĝantoj ke la prononco de Esperanto pliboniĝas, pliunueciĝas de unu generacio al alia. Tio ŝajnas esti sekvo de la novaj teĥnikaj rimedoj de komunikado, kiuj permesas al ĉiu ajn relative facile aŭskulti eksterlandajn prononcojn kaj kompreneble samtempe vastiĝis la eblecoj vojaĝi kaj renkonti eksterlandanojn kaj paroli kun ili.

Ankaŭ en ĉi tiu kampo, tamen, ne okazis "revolucioj".

La ofte priparolata malapero de la ĥ-sono favore al k estas almenaŭ dubinda, ĉar ĥ trovas ĉiam novajn apogantojn.

Samtempe forte evoluis en ĉi tiu kampo la konscio pri normoj ĉe la Esperantoparolantoj (Lloancy 1995). Eĉ temas pri kazo en kiu la normo fiksiĝis malgraŭ la konsiloj de influhavaj esperantologoj.

Male oni ankoraŭ ŝajnas havi malaltan konscion pri la fenomenoj de intonacio, en kiu esence ĉiu sekvas sian nacian modelon. La nura lingvisto, kiu miascie interesiĝis pri intonacio en Esperanto (Blazio Wacha), ankoraŭ ne produktis libroforme la rezultojn de siaj observoj.

Ĉi tie ni diru mallonge ankaŭ pri la fenomeno de onomatopeoj kaj fi-vortoj. Miaj propraj observoj de la situacio (Corsetti 1986), supozigas ke la procedo de "kreoliĝo" estas ankoraŭ en la komenca fazo. Esence ĉiu ĉerpas abunde el sia nacia lingvo, kaj unuecaj onomatopeoj kaj fi-vortoj estas ankoraŭ neatingitaj.

5. Pri la influo de denaskaj parolantoj al la evoluo de Esperanto

En ĉiuj manlibroj pri lingvistiko almenaŭ de ĉi tiu jarcento oni trovas la indikon ke lingvo estas tio, kion difinitaj denaskaj parolantoj de ĝi normale uzas inter si por komuniki. La graveco de denaskaj parolantoj estis eĉ pli emfazita ek de la sesdekaj jaroj en la kadro de la skolo, kiu sekvis la ĉomskiajn ideojn. Laŭ tiu skolo estas la denaska kompetenteco, kiu difinas tion, kio estas aŭ ne estas gramatike ĝusta10. Kvankam mi havas fortajn dubojn pri multaj el la asertoj de tiu skolo, indas rigardi kiel statas la situacio en la Esperanta komunumo.

Nu, oni ne sukcesas trovi ie ajn rimarkojn pri la influo de denaskaj parolantoj je la normale uzata Esperanto. Verŝajne la malmulteco de denaskaj parolantoj kaj ilia diseco tra la mondo estas ĉefe influaj ĉi-rilate. Krome, eble, la fakto ke nur malmultaj el ili aktive partoprenas la vivon de la esperantlingva komunumo (kvankam kelkaj ja faras tion).

Sed, se oni esploras la dokumentojn pri la plej ardaj lingvaj disputoj dum la lastaj jardekoj (-ata/-ita, ekzemple), nenie oni trovas indikojn pri tio ke oni konsideris la vidpunktojn de homoj, kiuj havas denaskan kompetenton pri la lingvo, kaj do povas plej trafe juĝi pri la gramatikeco/malgramatikeco de difinitaj frazoj. Tio estas ankoraŭ pli surpriza se oni konsideras ke la -ata/-ita disputo okazis dum la plej glora momento de la ĉomskiaj teorioj.

Same okazas se oni rigardas la plej grandajn verkistojn kaj poetojn de la historio de Esperanto, tiuj, kiuj jes havis influon almenaŭ en la vortara kampo. Ĉe neniu oni trovas la indikon: "li/ŝi lernis Esperanton denaske". Tio estas, laŭ mi, bedaŭrinda, ĉar, kvankam oni rajtas ne akcepti la ideojn de Chomsky en lia preskaŭ mistika kultado de la pura denask-parolanto, ĉiutagaj parolantoj de Esperanto (same denaskaj kiel nedenaskaj) ŝajnas ĝenerale evoluigi pli grandan lingvan senton ol la ceteraj esperantistoj kaj ŝajnas ekposedi la kapablon ekspluati la latentajn eblecojn de la lingvo multe pli bone.

6. Personaj gustoj en la evoluo de Esperanto

La homoj, kiuj miatakse influas la evoluon de Esperanto en la nuna momento, pli ol la denaskuloj estas verkistoj kaj redaktantoj de revuoj. Aliaj homoj, kiuj klopodas influi ĝin estas esperantologoj kaj oficantoj en la lingvaj instancoj de la esperantlingva komunumo. Kiam temas pri la unuaj, oni devas konstati ke, almenaŭ en la lastaj jardekoj, inter la verkistoj kaj redaktantoj tro multe superpezas homoj, kiuj ŝatas ian okcident-eŭropan variaĵon de la lingvo, sed ĉiukaze por tiaj homoj Esperanto ankoraŭ ne estas kompleta lingvo. Ĝi estas lingvo en kiu oni rajtas laŭplace interveni por ŝanĝi eĉ la plej bazajn leksikajn elementojn. Se Esperanto estus jam normala lingvo, laŭ la asertoj de Blanke, kiujn mi menciis en la komenco de ĉi tiu artikolo, tia agado ne estus ebla.

Mi ne volas mencii iun apartan revuon aŭ libron, sed interesiĝantaj legantoj povas mem facile trovi ekzemplojn. Mi nur volas substreki ke mi neniam trovas en libroj verkitaj en "normalaj" naciaj lingvoj la paĝojn de "glosaro" aŭ "lingvaj notoj", kiuj estas normala aldonaĵo al iu ajn romano aŭ poem-kolekto en Esperanto.

Se difinita unuopa verkisto en la angla aŭ en la itala provus ŝanĝi tiel bazajn vortojn kiel malbona aŭ kuracilo, li iĝus kazo por la lokaj kuracistoj. En Esperanto tio, tamen, eblas.

Kvankam ni scias ke trovado de ekvilibro inter la skemisma kaj naturisma tendencoj en Esperanto ne estas tre facila (vidu ĉi-rilate Piron 1989), mi kredas ke por tiuj aŭtoroj eĉ ne ekzistas la problemo trovi ekvilibron. Por ili Esperanto ankoraŭ estas inventebla lingvo.

En neniu de mi konata nacia situacio oni provas inventi novan sistemon por la pasivaj participoj. En Esperanto tio eblas11.

Bonŝance la komuna prudento de la normalaj parolantoj rezistas tiajn provojn, sed ree ni povas diri ke, ekzemple, la germana publiko ne estas devigata daŭre lukti kontraŭ la germanaj verkistoj, kiuj provas ŝanĝi fundamentajn elementojn de la lingvo. Tio estas alia elemento kontraŭ la aserto de la atingita lingva normaleco de Esperanto.

Se ni venas al la dua grupo aludita en la komenco de ĉi tiu sekcio, tio estas la anoj de niaj lingvaj instancoj, la situacio estas ankoraŭ pli katastrofa. Daŭre dum la lastaj jardekoj oni povis spekti la giganto-lukton inter la "simplaj" parolantoj de Esperanto kaj la gvidantoj de la Akademio de Esperanto, kiu laŭdifine devus gardi la lingvon kaj gvidi ties evoluon.

Laŭ mistero klarigebla nur fare de psiĥopatologiistoj, la "simplaj" parolantoj devis defendi sian lingvon kontraŭ la homoj, kies tasko estis la defendo de la lingvo.

Mi ne malkaŝas sekreton, se mi diras ke la Akademio de Esperanto per siaj provoj atingis en la nuna momento la malpinton de sia prestiĝo. Espereble, tuŝinte la fundon, nun ĝi ree ekalsupros.

Mi intence ne volas mencii nomojn, kiuj tamen estas bone konataj al ĉiuj. Permesu al mi doni nur unu ekzemplan ekzemplon (oni povas trovi centojn).

En brita revueto aperis artikolo (Grimley-Evans 1996) en kiu oni raportas pri esploro farita tra la interretaj tekstoj por vidi kiun terminon la uzantoj de komputiloj uzas por la maŝino mem. La esploro montris ke unuece la esperantlingvaj komputilistoj uzas la vorton komputilo. La artikolanto konkludas ke "la lingvokomunumo jam preskaŭ atingis unuecon pri ĉi tiu termino, kaj tion ĝi atingis ŝajne sen la helpo de la Akademio. Oni povus eĉ diri, ke malgraŭ la Akademio, ĉar la ĉefaj subtenantoj de komputero kaj komputoro estas ĝuste la direktoroj de la sekcioj pri Ĝenerala kaj Teknika Vortaro, respektive. Faru proprajn konkludojn pri la utilo de nia plej alta lingva institucio!"
Estas evidente, ke la Akademio de Esperanto en la pasintaj jardekoj plene perfidis la taskojn, kiujn la komunumo volas ke ĝi plenumu.

Anstataŭ gvidi la evoluon de la lingvo, helpi ĝin per plenigo de la ekzistantaj fakaj vakuoj, konsili eldonantojn pri konservado de la fundamenta Esperanto, ĝi okupiĝis pri luktado kontraŭ la solvoj intuicie alprenitaj de la parolantoj de Esperanto.

Evidente ankaŭ por la akdemianoj Blanke malpravas kaj Esperanto estas ankoraŭ lingvo planebla12.

Ĉar, tamen, mi opinias ke Esperanto estas lingvo jam planita, kiu nur bezonas kompletigon en kelkaj kampoj (ĉiutaga vivo kaj fakaj kampoj), mi esperas ke la komunumo sukcesos konvinki la Akademion akcepti la malkovrojn de lingvistiko por kompreni la veran funkci-manieron de Esperanto (ĝi, por uzi tro uzitan frazon, ne simple estas la franca kun o-finaĵoj) kaj labori, interkonsente kun la parolantoj, por la evoluo de Esperanto en la respekto al ties baza spirito13.

7. Ĉu konkludo estas ebla kaj bela?

Jes, laŭ mi konkludo estas ebla.

Blanke pravas, kiam li diras ke el ĉiuj lingvaj projektoj nur Esperanto sukcesis trairi la 19 ŝtupojn por iĝi lingvo.

Tamen, ni konsciu (ankaŭ se ni kaj Blanke ne tiom malkaŝe emfazas tion, kiam ni parolas al la ekstera publiko), ke ni estas ankoraŭ malproksimaj de la situacio de "normalaj" lingvoj. Nia socio estas ankoraŭ tro malgranda kaj tro disa por ke ĝi povu efike kontraŭpezi eventualajn unuopulajn strangaĵojn, kiuj celas stiri la lingvon al persone preferataj direktoj.

La ĉefa reprezentanto de la komunumo, tio estas Universala Esperanto-Asocio, ne aparte interesiĝis lastatempe pri kohera lingvopolitiko, kaj lasis la ŝipon iri tien aŭ reen laŭ la momenta emo de la remistoj, kiuj samtempe remis al pluraj direktoj.

La interinfluo inter lingvo-sciencistoj kaj la movado estis apenaŭa. Tamen, la parolanta socio ekzistas (kaj ĝi montris ke ĝi kapablas rezisti iugrade la nov-bakitajn zamenhofojn). Nia tasko en la venontaj jardekoj estas igi ĝin ĉiam pli forta kaj kapabla antaŭenporti sian lingvon al novaj kampoj laŭ sia komuna prudento surbaze de racie (kun-)laborantaj homgrupoj, kiuj devus kapabli gardi la normojn dum la lingvo disfloras.

NOTOJ

1. Malsama versio de ĉi tiu artikolo, en kiu la emfazo estas sur la denaska akirado de Esperanto kaj ĝiaj teoriaj problemoj, estis prezentita okaze de la Simpozio pri Multkulturaj Familioj en Bratislavo, 1 aŭgusto 1996.

2. La nura planita lingvo, kiu efektive funkciis, ĝis nun, estas Esperanto, iniciatita de L. L. Zamenhof en 1887, kiu atingis la 19-an ŝtupon en la ensociiga procedo. (Nia traduko. La dikigo de la vorto lingvo estas en la originalo.)
3. Dulingveco (inkluzivanta etnan kaj planitan lingvon) de infanoj en (plej ofte internaciaj) familioj. (Nia traduko. )
4. Ĉi tiu klaso, kiu unuavide ŝajnus taŭga por Esperanto, efektive rilatas al kontaktoj inter triboj por komercaj aŭ religiaj celoj.

5. Extendedpidgin en la anglalingva literaturo.

6. La ekzemploj, kiuj sekvas estas prenitaj el pluraj fontoj, sed ĉefe el Arends 1995.

7. Interlanguage aŭ learner language en la angla. Komparu la verkon de Klein (1986). 8. La diskutforumo estas alireblaje la ret-adreso de la iniciatinto (jouko. lindstedt@helsinki. fi), la konata lingvisto Jouko Lindstedt el Helsinki. Li estas ankaŭ la mastrumanto de la forumo kaj krome li prizorgas la registradon de la novaj terminoj en Hejma vortaro (eldonita libroforme de UEA en 1999).

9. Traduko de la aŭtoro. La substreko aperas en la originalo.

10. La verkoj de Chomsky kaj de la tuta ĉomskia skolo estas miloj. Ĉi tie mi citu nur tiun, kiu estas ĝenerale rigardata kiel la unua. Temas pri Chomsky 1957.

11. Mi ne volas citi iun apartan kazon. Interesiĝantoj pri novaj participaj sistemoj, tamen, rajtas foliumi la lastajn jarkolektojn de la itala revuo l'esperanto.

12. Ne estas eble ne mencii ĉi tie la rolon de la Plena Ilustrita Vortaro, verko de iama prezidanto de la Akademio kaj la plej disvastiĝinta vortaro de Esperanto dum la lastaj jardekoj. La malboneco de tiu vortaro kaj ĝia misefiko al la evoluo de Esperanto, povos esti taksata nur de venontaj generacioj de vortaristoj. Dum en aliaj lokoj mi, kun aliaj, jam aperigis statistikan analizon de la morfemaro de PIV (Corsetti k. a. 1980), mi diru ĉi tie ke en neniu vortaro de la angla, de la germana ktp mi ĝis nun trovis tiom da personaj inventaĵoj de la vortaristo. Neniu angla vortaristo kuraĝus presigi sian preferon por eventuala termino kiel Occident anstataŭ la normala East. Amason da tiaj aferoj la tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto faris. La leganto juĝu mem, ĉu por li Esperanto estis vera lingvo aŭ ankoraŭ manipulebla lingvoprojekto.

13. Ne temas ĉi tie, evidente, pri la "spirito de la lingvo" laŭ la kompreno de Humboldt, sed simple pri la maniero laŭ kiu Esperanto funkcias.

BIBLIOGRAFIO

Arends, J. , P. Muysken kaj N. Smith (red. ). 1995. Pidgins and Creoles - An Introduction. Amsterdam: John Benjamins.

Bickerton, D. 1984. The Language Bioprogram Hypothesis. The Behavioral and Brain Sciences 7: I73-188.

Blanc, H. 1968. The Israeli Koine as an Emergent National Standard. En J. A. Fishman, C. A. Ferguson kaj J. Das Gupta (red. ), Language Problems of Developing Nations. New York: John Wiley and Sons, Inc.

Blanke, D. 1989. Planned Languages - A Survey of Some of the Main Problems. En K. Schubert, (red. ), Interlinguistics - Aspects of the Science of Planned Languages. Berlin/New York: Mouton de Gruyter.

Chomsky, N. 1957. Syntactic Structures. Berlin: Mouton. [Itala traduko: Le strutture della sintassi. Bari: Laterza, 1969.]
Corsetti, R. 1986. Knedu min sinjorino! Tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto. Paris: La Kancerklinikoteko.

-. 1996. A Mother Tongue Spoken Mainly by Fathers. Language Problems and Language Planning 20/3: 263-273.

Corsetti, R., M. La Torre kaj N. Vessella. 1980. Pliriĉigo de la morfemaro en la internacia planlingvo. En I. Szerdahelyi (red. ), Miscellanea Interlinguistica. Budapest: Tankonykiado, 368-379.

De Mauro, T. 1963. Storia linguistica dell'Italia unita. Bari: Laterza.

Ferguson, C. 1959. Diglossia. Word 15: 325-340.

Grimley-Evans, E. 1996. Enketo inter komputistoj. La Verda Proleto 402: 7.

Helman, A. 1977. Volkswijsheid en orale literatuur van Suriname. En A. Helman (red. ), Cultureel mozaiek van Suriname. Zutphen: Walburg Pers.

Horowitz, E. 1988. How the Hebrew Language Grew. New York: Ktav.

Labov, W. 1972. On the Mechanism of Linguistic Change. En J. J. Gumpertzkaj D. Hymes (red.), Directions in Sociolinguistics. New York: Holt, Rinehart and Winston.

Large, A. 1985. The Artificial Lnnguage Movement. Oxford: Basil Blackwell. "
Lloancy, M. T. 1995. Esperantistoj kaj normo - Socilingvistika enketo pri parola Esperantonormo 1992-1995. Pau: ĉe la aŭtoro.

Maamouri, M. 1990. Impact des developpements technologiques recents sur 1'enseignement de 1'arabe standard en Tunisie: etat de la question. En G. Gagne k. a. (red. ), Didactique des langues maternelles. Bruxelles: De Boeck-Wesmantel.

Pavanetto, C. 1991. Elementa linguae et grammaticae latinae. Roma: LAS.

Piron, C. 1989. La bona lingvo. Wien/Budapest: Pro Esperanto/Hungara Esperanto-Asocio.

Sakaguchi, A. 1995. Zum Begriff der Kompetenz in einer Plansprache: Esperanto. En H. M. Olberg (red. ), Beitrage zur Interlingustik. Mitteilungen aus dem Institut far Sprachwissenschaft-Innsbruck, Report 7.

-. 1996. Die Dichotomie "künstlich" vs. "natürlich" und das historische Phanomen einer funktionierenden Plansprache. Language Problems and Language Planning 20/1:18-38.

Schubert, K. (red. ). 1989. Interlinguistics - Aspects ofthe Science of Planned Languages. Berlin/New York: Mouton de Gruyter.

Skuttnab-Kangas, T. 1984. Bilingualism or Not. Clevedon: Multilingual Matters.

Titone, R. 1991. II fattore "eta" nell'acquisizione linguistica (L1 e L2): dimensioni di un "metaproblema". Rivista Italiana di Linguistica Applicata 23/2: 235-249.

UNESCO. 1953. The Use of Vernacular Languages in Education. Paris: Unesco.

Versteegh, K. 1993. Esperanto as a First Language: Language Acquisition with a Restricted Input. Linguistics 31: 539-555.

Lasta ŝanĝo:
2003-04-25
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/lps/corsetti.html