25.9.2002
Referencnumero: 659/2002/1P.
La plendo estas dividita en tri partojn.
Eŭropa Komisiono devas:
1. agnoski la diskriminacian naturon de dunganoncoj por postenoj oficiale malfermitaj al ĉiuj civitanoj, sed kiuj estas neoficiale rezervitaj por denaskaj angleparolantoj;
2. certigi ke ĝi ne plu financos tiujn kompaniojn kaj organizojn kiuj diskriminacias kontraŭ eŭropaj civitanoj kies denaska lingvo ne estas la angla;
3. studi la rimedojn kaj solvojn por malebligi lingvan diskriminacion faritan de organizoj kiujn ĝi parte aŭ plene financas.
La Komisiono opinias ke la kondiĉo pri denaska angleparolanto enhavata en dunganoncoj ne estas akceptenda laŭ Komunumaj reguloj pri la libera moviĝo de laboristoj, ĉar ĝi estas neleĝe diskriminacia. Pro tio ĉiuj dunganoncoj por postenoj kiuj estas oficiale aŭ neoficiale rezervitaj por denaskaj parolantoj kontraŭas la leĝaron de EK. La demando ĉu posteno estas neoficiale rezervita por denaska parolanto estu taksita de la naciaj juĝejoj en ĉiu individua kazo, laŭ la faktoj. Tamen, postulo pri "perfekta scio" ne povas esti rigardata, kiel tia, kiel malleĝa sub komunuma leĝo, kondiĉe ke tre alta nivelo de scio de certa lingvo estas necesa por la koncernata posteno.
La dungoto devas kontentigi la bezonon por tiu ĉi postulo. De la vidpunkto de la Komisiono, la postulo pri nivelo de scio kiu egalas al tiu de denaska parolanto signifas ke tre alta nivelo de certa lingvo estas postulata, sed tio ne direktas la posteno-proponon al nur denaskaj parolantoj. Pro tio la Komisiono konsideras ke tiu vortgrupo estas akceptenda sub komunuma leĝo kondiĉe ke tre alta nivelo de certa lingvo estas bezonata por la posteno. (vidu Anekson 5- an: respondo al skribita demando E-3572/01).
Tamen, por eviti situacion kie nedenaskaj parolantoj kiuj ja havas tre altan kaj tial egalvaloran scion detenas sin de respondi al tiaj posteno-proponoj ("patrina lingvo aŭ ekvivalento"), la Komisiono rekomendas la uzadon de tia vortgrupo kia "perfekta aŭ tre bona scio de la koncernata lingvo" en anoncoj por postenoj por kiuj tre alta nivelo de scio de tiu lingvo estas bezonata (Vidu Anekson 5-an: respondo al skribita demando E-0941/02). La Komisiono kaj ĝiaj servoj estas donintaj ĉi tiun informon je pluraj okazoj:
Respondoj de la Eŭropa Komisiono al skribitaj parlamentaj demandoj n- roj: E-4100/00, E-o779/01; E-1356/01, E-1681/01, E-1682/01, E- 2331/01, E-2900/01. E-2901/01, E-2944/01, E-3189/01, E-3572/01, E- 0941/02 (Anekso 5-a).
Letero de Komisionano Diamantopoulou al Belga Vicĉefa Ministro Laurette ONKELINX de 11/2/2002 (Ril. 0180) (Anekso 6-a).
La Komisiono informis membrojn de la Konsila Komitato pri Libera Moviĝo de Laboristoj (reprezentantoj de Membro-ŝtatoj kaj Sociaj Partneroj) en ilia kunveno de 24.5. 2002 pri la problemo kaj urĝigis ilin informi ĉiujn dungantajn organizojn kaj dungantojn (privata kaj publika sektoroj).
La regulo pri la aljuĝo de subvencioj nun estas konservita en la nova Financa Regulo kiu antaŭvidas ke "la aljuĝo de subvencioj estu laŭ la principoj de travidebleco kaj egala traktado" (Artiklo 109 de la nova Financa Regulo adoptita je la 25-a de junio 2002). Tiu teksto estos aplikebla ekde la 1-a de januaro 2003, sed tiuj principoj estas jam enhavataj en la interna "vade-mecum" de la Komisiono pri la aljuĝo de subvencioj. 1. Kuŝas en la kompetenco de ĉiu aŭtoritanta oficulo apliki tiujn principojn kun respekto al la diversaj internaj instrukcioj menciitaj en la Tria Parto sube.
http://eŭropa.eŭ.int/comm/secretariatgeneral/sgc/infosubv/vmgs.htm
Rilate al la financado de administraj agentejoj, antaŭvidita sub Artiklo 55-a de la nova Financa Regulo, oni notu ke la personaro de tiuj agentejoj estos, laŭ sia leĝa bazo (kiu estas akceptita de la Konsilio sur la bazo de la propono COM (2001) 808 (fina), agentoj submetitaj al la personaraj reguloj aŭ kiel provizora agento aŭ kontrakta agento ene de la signifo de la kuranta propono de la Komisiono amendanta la personarajn regulojn. La reguloj aplikeblaj al ambaŭ kategorioj de agentoj implicas nediskriminaciadon inter aliaj surbaze de nacieco.
La Eŭropa Komisiono utiligas ĉiujn siajn eblojn por lukti kontraŭ ajna diskriminacio kaŭzitan de postulo por "denaske-parolanta" scio en dunganoncoj. Al dungistoj ĝenerale la Komisiono prenis diversajn antaŭrimedojn kaj daŭre tiras atenton al tiuj kazoj de diskriminacio de EK-leĝo pri libera moviĝo de laboristoj (vidu la Unuan Parton). Individuaj kazoj kiuj koncernas firmaojn en la privata sektoro estas taksendaj de la naciaj juĝejoj surbaze de leĝa analizo provizita de la Komisiono. La korespondado inter Komisionano Diamantipoulou kaj Belga Vic-ĉefministro Onkelinx (Vidu 1-an Parton) montras ke la belgaj instancoj konscias la problemon kaj la Komisiono atendas ke la belgaj juĝejoj (momente la posteno-proponoj aluditaj de la "Unione Esperantista Europea" en sia plendo koncernas nur dungitojn en Belgio) taksos la kazojn diligente. En julio 2002 la "Unione Esperantista Europea" sendis novan liston de posteno-proponoj al la komisionaj servoj. Ĉar tiu listo enhavas ankaŭ lastatempajn posteno-proponojn, ligitajn al la belga ŝtato, la Komisiono registris tiun informon kiel oficialan plendon kaj kontaktas la belgajn instancojn. Tamen, la Komisiono ne estas kompetenta komenci procesojn kontraŭ privataj kompanioj kaj neregistaraj organizoj (NGO-oj) rilate Komunuman leĝon pri la libera moviĝo de laboristoj. Pro tio devus iu migranta laboristo, kiu sentas ke li/ŝi estas diskriminaciata komenci procesojn kontraŭ la koncernaj kompanioj aŭ NGO-oj.
La komisionaj servoj estis informataj pri la eblaj diskriminaciaj dunganoncoj, kaj petataj preni la necesajn paŝojn al siaj kontraktistoj:
Noto de Direktoro-Ĝenerala Odile QUINTIN (DG EMPL) al la Direktoroj- Ĝeneralaj por Eksteraj Rilatoj, por Eduko kaj Kulturo, por Esploro, kaj por Personaro kaj Administracio (kiuj estis, laŭ la scio de DG EMPL koncernitaj) de 18.7. 2001 (Ril. 07501) (Anekso 7-a) ;
Noto de Direktoro-Ĝenerala Odile Quintin (DG EMPL) al Sekretario- Ĝenerala David O'SULLIVAN de 2.5.2002 (Ril.04567) kaj noto Sekretario-Ĝenerala David O'Sullivan al ĉiuj Direktoroj-Ĝeneralaj kaj Servoj-Estroj de 7.5.2002 (Ril. SEC (2002) 570) Anekso 8-a).
Aldone al tiuj antaŭrimedoj prenitaj al dungistoj ĝenerale, la Komisiono klopodas aparte informi la organizojn parte aŭ plene financatajn de la Komisiono:
Informo enhavita en la sekvaj respondoj al skribitaj parlamentaj demandoj: E-1681/01, E-1682/01, E-2331/01, E-2900/01, E-2901/01, E- 2944/01, E-3189/01, E-3572/01;
Iuj Direktoroj-Ĝeneralaj jam informis siajn kontraktistojn, ekz., noto de Direktoro-Ĝenerala Nikolaus VAN DER PAS (Direktoro-Ĝenerala por Eduko kaj Kulturo) al Secretario-Ĝenerala David O'Sullivan de 23.5.2002 al Unite Europeenne d'Eurydice (Ril. EAC/E2/PLE/md/9879); D&S Gazetara Servo GmbH (Ril. EAC/E2/PLEmd/9887); AJM - BAT pour L'Action Monnet (Ril. EAC/E2/PLE/md/9888); kaj BAT Socrates, Junularo kaj Leonardo (EAC/E2/PLE/md/9884) (Anekso 9-a).
Aliaj planas enmeti proponojn en estontajn alvokojn por kontraktproponoj, ekz., la Direktoro-Ĝenerala por Dungado kaj Sociaj Aferoj, ekde nun, enmetos en ĉiujn siajn alvokojn por kontraktproponoj kaj ĉiujn alvokojn por projektoj, proponon atentigantan la kontraktontojn al la malleĝeco de tiaj anoncoj pri denasko-parolantoj;
Eurostat estas konsideranta inkluzivi taŭgan proponon en la novajn, normajn kontraktproponajn specifojn, efektivajn ekde 1.1.2003 - tuj post la aludo pri la ĉefaj laborlingvoj - al la efiko ke "Kontraktproponantoj estas memorigataj ke la Komunumaj reguloj pri libereco de moviĝo de laboristoj malpermesas diskriminacion bazitan sur nacieco kaj ke estas diskriminacie postuli denasklingvan scion de specifa lingvo kiel kondiĉon por aliro al posteno."