Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontaktu nin
starta paĝoUEA internedokumentoj › aŭspiciado de retaj projektoj

Ĝeneralaj Principoj pri Aŭspiciado de Retaj Projektoj

  1. Per dono de aŭspicio UEA esprimas sian apogon al grava reta projekto, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. Pri aŭspicio decidas la Estraro de UEA.
  2. La esprimo "Aŭspiciata de UEA" ĝenerale signifas nur moralan subtenon. UEA estas ŝarĝata per financa aŭ homforta devo, nur se tion la Estraro de UEA en sia decido eksplicite akceptis. Samtempe UEA klopodos doni informan subtenon al la aŭspiciata projekto: anonci pri ĝi en siaj retejoj, en la revuo Esperanto kaj per rektaj informoj al la membroj.
  3. Ne estas donebla aŭspicio, se la subteno de la koncerna projekto kontraŭas la Statuton de UEA, precipe la preskribojn pri la neŭtraleco.
  4. Aŭspicion oni devas skribe peti, kun subskribo de almenaŭ du respondecaj gvidantoj/autoroj de la reta projekto. La peto devas alveni al la estrarano pri informado kaj enhavi ĉiujn informojn bezonatajn por decido surbaze de ĉi tiuj principoj.

Akceptite de la estraro de UEA la 13-an de oktobro 2003.

Lasta ŝanĝo:
2004-02-16
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/principoj_auspiciado_retaj_projektoj.html