Aldonaj dokumentoj
Ni konstatu unue ke la jaro 2003 estis por IEK plurrilate transira en ĝia laboro. Por la nova oficperiodo 2003-2006, membriĝis Mireille Grosjean anstataŭante Paul Gubbins, kiu pro aliaj devoj demisiis post plurjara servado inkluzive antaŭan vicprezidantecon. Ni kore dankas lin pro liaj kontribuoj al la laboro. Krome, ni sentis la forpason de nia karmemora kasisto Boomee Kim-Lindblom, kiu kvankam honorofica tamen humile kaj konstante kunlaboris por antaŭenigi la taskojn de la komisiono. Ni rekonas ankaŭ la gravan kontribuon de forpasinta Hans ten Hagen, aktiva membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE) kaj dum jaroj sekretario de IEK.
La alia grava konstato de la Komisiono estis, ke kvankam dum la oficperiodo 2000-2003 daŭre kaj kontentige progresis la organizado de ekzamen-sesioj kaj kreado de novaj ekzamenoj laŭ la profesiaj normoj atendataj de la Komisiono, restis multaj problemoj ankoraŭ pritraktendaj. Krome, por ke IEK ne stagnu kaj cedu antaŭ iniciatoj kiujn devus pritrakti la Komisiono kiel esencan parton de sia respondeco, necesos ke ĉiu komisionano sin dediĉu pli intensive al la celoj de la Komisiono por difini la taskojn kaj atingi la deziratajn rezultojn laŭ specifa plano. Gravas ke IEK elpaŝu por preni siajn respondecojn firme apogita de ILEI kaj UEA, kaj prilaboru ĝis realigo iniciatojn kiel la prioritatan Ekzamenon pri Instrukapablo de Esperanto. Detalojn pri atingoj, problemoj kaj iniciatoj vidu en la sekvantaj sekcioj.
Okazis kiel kutime ekzamen-sesio ĉe la UK, ĉi-jare en aŭgusto en Gotenburgo, Svedio. Aparte menciinda estas la nekutime bonaj rezultoj, ĉar ne nur sukcesis ĉiuj ekzamenitoj, 5 elementnivelaj, 3 meznivelaj, sed la plimulto "tre bone" inkluzive de ĉiuj tri mezniveluloj.
Rimarkigoj:
1. Apartan dankon ni ŝuldas al Mireille Grosjean pro la kunordigado, kiun faciligis ankaŭ Boomee Kim-Lindblom kaj Clay Magalhaes ĉe UEA kune kun aro da helpantoj.
2. Por ebligi disdonon de atestiloj jam dum la Kongreso, necesas multaj fortostreĉoj, kaj utiligo de helpantoj al la oficialaj IRE-korektantoj. Pro tio IEK esploros ĉu gravas aŭ necesas la tuja transdono de atestiloj. Lastatempe la rezultoj estis anoncitaj en la ferma ceremonio, sed ne la nomojn de ĉiuj kandidatoj. La atestilojn povus ricevi la ekzamenitoj poŝte baldaŭ post la UK. Ĉu utilas tamen la anonco por diskonigi la ekzamenojn mem kaj la eblecon ekzameniĝi dum la UK?
Aliaj ekzamen-sesioj okazis en Afriko kun jenaj rezultoj:
En Antananarivo, Malagasio en aprilo unu kandidato por la elementa nivelo malsukcesis, kaj alia kandidato por la meza ankaŭ malsukcesis)
Okazis tri sesioj en Togolando, el kiuj du samaranĝe en Assoukope kaj Lomé en aŭgusto, kaj en Aneho en decembro. En la unuaj du, prezentiĝis kvin kandidatoj por la elementa nivelo, el kiuj neniu sukcesis. En la tria, sukcesis la du kandidatoj por la elementa nivelo, malsukcesis unu kandidato por la meza.
Entute, do, okazis 5 sesioj en 3 landoj, kun 7 el 13 sukcesintoj en la elementa ekzameno, kaj 3 el 5 sukcesintoj en la meza.
Rimarkigoj:
1. Ankoraŭ solvendas la problemo rilate la ĉeeston de ekstera ekzamenanto (t.e. de ekster la lingva teritorio) por ekzamenoj kiuj okazas en ne-internaciaj aranĝoj. En tiaj kazoj, IEK mem prenas la respondecon revizii la rezultojn poste (kontrolas du membroj de IEK). Tiun elturniĝon, kiu montriĝis necesa kaj permesas konformiĝon kun la intenco de la nuna regularo, ni devos ratifi en la nova regularo, aŭ trovi alian solvon.
2. Pro la limigitaj rimedoj de IEK kaj la tempoinvesto necesa por krei konstante novajn ekzamenojn, ni devos trovi manieron malkuraĝigi oftajn sesiojn por kandidatoj ne serioze preparitaj, samtempe kuraĝigante bone preparitajn sesiojn kiuj havas la eblecon altiri taŭgajn kandidatojn.
3. Plejofte ekzamenpetoj ne alvenas kun sufiĉa antaŭaverto laŭ la publikigitaj normoj de la regularo. Tamen se eblis okaze de malfrua mendo prepari kaj havigi la ekzamenmaterialojn al la organizantoj, certigante taŭgajn kondiĉojn, la sekretario ne aŭtomate rifuzis. IEK povos konsideri ĉu strikte sekvi la regularon koncerne la limdatojn aŭ komplezi laŭ la nuna kutimo por provizi la servon se iel eble. Ni konsciu ke lastmomente petitaj sesioj kutime ne tiom sukcesas se mankas sufiĉa antaŭanoncado por doni al eventualaj kandidatoj la ideon kaj eblecon prepariĝi. .
4. Ofte la sekretario devis investi multe da tempo ne nur antaŭ sed ankaŭ post sesio, kontrolante kio okazis, kial ne venis raporto de ekzamenrezultoj, ktp. Malgraŭ enketado pri la ekzamenoj kiujn oni mendis (kaj kiuj efektive okazis laŭ raporto de la ekzamenintoj) por nacia kongreso en Brazilja en 2001, bedaŭrinde neniam aperis poste la ekzamenmaterialoj kaj pro tio ne eblis aljuĝi atestilojn. Malgraŭ eventuale defiaj lokaj cirkonstancoj, malfacilaĵoj certiĝi pri sufiĉaj kvalifikitaj ekzamenantoj inkluzive eksteran membron de IRE ktp., tiu situacio ne estas akceptebla. La surlokaj respondeculoj devas kompreni la regularon por la ekzamenoj kaj ĝiajn celojn, kaj kunlabori kun la sekretario de ILEI ĝis certiĝo ke ĉiuj kondiĉoj plenumiĝis.
Fine de la jaro 2003, la IRE konsistas el 72 membroj el 31 landoj. Pro tio ke ne okazis rekonfirmado aŭ reviziado dum 2002 kaj 2003, en 2004 la IEK devos revizii la liston kaj konfirmi la oficperiodojn.
Rimarkigoj:
1. Multaj membroj de IRE ne ekzamenas kaj restas tute senspertaj pri la sistemo. Pro tio IEK devos konsideri ĉu necesas minimuma trejnado por tiu funkcio, kaj kiel tio povus okazi. En kelkaj kazoj, tiu spertomanko malfaciligis administradon de la ekzamenoj. Pro la ŝajna tronebuleco de la kriterioj, la sekretario klopodis helpi tiun situacion per verkado de libreto "Klarigoj por ekzamenantoj" kiu daŭre evoluas, kaj kiun espereble IEK povos definitivigi en la venontaj monatoj. Tio kredeble estos utila kontribuo al la bezono plibonigi la fidindan taksadon de la ekzamenoj, prioritato por atento de la Komisiono.
2. Se ekzistas membroj kiuj jam ne kapablas aktive partopreni en ekzamensesioj, IEK celu forpreni la nomojn de la listo, laŭ amika interkonsento kun la koncernaj individuoj.
3. IEK zorgu rajtigi individuojn kiuj jam kunlaboras aŭ partoprenis en la ekzamenado kiel helpantoj kaj estas evidente kvalifikitaj kaj dezirantaj kunhelpi.
4. IEK konsideru publikan alvokon por rekomendoj kaj sinproponoj por servado en IRE, kiel okazis en pasintaj jaroj.
Okazis grandaj progresoj tiuflanke dum 2003, laŭ du apartaj vojoj:
1. Katalin Kovats, kiel redaktoro de edukado.net kaj vicprezidanto de IEK, sukcesis enretigadi ne nur informojn pri IEK sed ankaŭ multajn specimenajn testojn kiujn instruistoj kaj kandidatoj por ekzamenado povas rekte elŝuti en pdf-formato. Tiuj tekstoj komencis prepariĝi dum la dua parto de 2003, ĉefe per kunlaboro de Bill Maxey, sekretario de IEK kun konsilado de prezidanto Duncan Charters, kaj daŭre evoluas kaj evoluos. Oni atendas almenaŭ ĉiujare aldoni novajn materialojn. Oni povas kontroli la enhavon de la hejmpaĝo de www.edukado.net sub "Por lerni" kaj "Internaciaj ekzamenoj". Kvar specifaj adresoj estas la jenaj:
a) www.edukado.net/ekzilei.jsp por ĝeneralaj informoj pri la ekzamenoj
b) www.edukado.net/ekzkomisiono.jsp pri IEK mem
c) www.edukado.net/ekzsesioj.jsp pri estontaj ekzamensesioj (ekz. Ĉinio)
d) www.edukado.net/t-chiuj.isp por vidi la specimenajn ekzamenojn en la lerniloteko.
Se, kiel komentis unu retdiskutanto pri la ekzamenoj, "Unu ekzemplo pli multe diras ol multe da priskribo", eĉ pli utilas la multaj ekzemploj jam enretigitaj por la uzado de individuoj sinpreparantaj por ekzameniĝo.
Menciindas ke ankaŭ UEA aŭspicias retejojn pri la instruado kaj pri la ekzamenoj (startpaĝo – uea interne – agadkampoj – instruado), kiujn oni povas trovi sub http://uea.org/agadoj/instruado/index.html. Kelkajn informojn necesas ĝisdatigi, kiel ekzemple ĉe http://uea.org/agadoj/instruado/ekz_historio.html. En la retejo de UEA troviĝas historiaj dokumentoj kiuj ne plu estas aktualaj, kiel ekzemple la regularo por la supera ekzameno pri kiu oni antaŭ jaroj rezignis: http://www.uea.org/dokumentoj/regularo_supera_ekzameno.html.
IEK ne havas nuntempe planojn por revivigi la superan ekzamenon, pri kiu sukcesis siatempe entute nur 5 kandidatoj, kaj kies kondiĉoj prezentis tro grandan defion kaj aparte tempodediĉon por kandidatoj kaj iliaj tutoroj.
Ni krome atentigas ke paralele sed aparte de IEK sub la aŭspicio de IPR kolektiĝas nesisteme diversaj jam ekzistantaj materialoj rilate la internaciajn ekzamenojn (nunajn kaj estontajn) en la retejo http://www.ikso.net/ilei/ipr/esperanto_instruado.htm. Oni atentu ke tiu materialo ne estas preparita nek redaktita de IEK. Ĝi celas interalie helpi ankaŭ al tiuj kiuj deziras krei ekzamenojn por apartaj celoj kiuj ne estas respondeco de la IEK-sistemo (naciaj, TEJO, k.a.).
2. Okazis en rilataj retlistoj de ILEI ampleksaj diskutoj pri la ekzamensistemo, la ekzamenenhavo kaj principoj de ekzamenado kiujn sekvas IEK, la prepariĝo de kandidatoj kaj rimedoj plifaciligi tiun preparon kaj ekzameniĝon. Partoprenis interalie akademianoj, gvidanto de universitataj Esperanto-programoj, la eksa kaj nuna prezidanto de ILEI, la prezidanto de UEA, kaj membroj de IEK. Ĉefe spronis pliprofundiĝon de la diskutado (kaj kiel montriĝis, kompreno de la laboro de IEK kaj principoj de la ekzamen-sistemo) eseo de IEK-sekretario Bill Maxey (vidu ĉe: http://www.ikso.net/ilei/ipr/opinio_de_maxey.htm).
Sekve de tiu diskutado, pliklariĝis multaj supozoj kaj atendoj de la koncernaj diskutantoj kaj la grupoj kiujn ili reprezentas. La ideoj kaj reagoj esprimitaj multe helpos ellabori la prioritatojn de IEK laŭ realeca programo konsekvenca kun niaj rimedoj kaj homfortoj.
Dum la diskutado okazinta en la Komisiono kaj interage kun aliaj interesitoj dum 2003, evidentiĝis ke necesas en la unua parto de 2004 atenti la jenajn punktojn por prioritatigi laborplanon kiun povos laŭpaŝe efektivigi IEK.
1. Komenci kunlaborajn rilatojn kun la ILEI-estrarano pri lerneja agado, instrukapabligo kaj ekzamenoj, Aleksandr (Saŝa) Blinov. Necesos konscii la respondecojn kaj kiel okazu la komunikado inter la nova ILEI-estrarano kaj IEK en ĝiaj rilatoj kun ILEI kaj UEA.
2. Enplekti la novan kasiston, Sjoerd Bosga en la laboron de IEK. La nivelo de partopreno estis tradicie elektebla, kaj ni bonvenigos laŭeble aktivan konsiladon kaj kunlaboradon kiel ni spertis kun Boomee. Estus bone se la komisionanoj pli plene konscius pri buĝetaj aranĝoj, kaj por rutinaj administraj elspezoj (ekz. repago de sendkostoj de ekzamenmaterialoj, sendado de atestiloj por subskribado kaj disdonado) kaj ankaŭ por specialaj iniciatoj kiuj rilatas la laboron de IEK.
3. Ellabori planon por krei kaj administri Ekzamenon pri Instrukapablo de Esperanto laŭ la skemo originale ellaborita de UEA/ILEI, aprobita de UEA en Telavivo en 2000, kaj de ILEI en Lovran en 2001. Al pluraj membroj de IEK la proponita regularo ŝajnis malfacile realigebla en la prezentita formo per niaj nunaj rimedoj. Ni tamen estas nun pretaj pritrakti la aferon surbaze de la 14 proponoj en la dokumento, kaj prezentos por konsidero kaj aprobo praktike laŭireblan vojon por atingi la komune prikonsentitajn celojn. Tiu projekto fariĝis aparte urĝa pro la iniciato de Katalin Kovats kaj Mireille Grosjean, kiuj proponis organizi specifan trejnkurson por jamaj instruistoj de fremdaj lingvoj kiuj akceptas kaj deziras kompetentiĝi ankaŭ en la instruado de Esperanto. Necesis prokrastigi la celdaton de tiu aranĝo de 2004 al 2005. Tamen por tion realigi profesie ni devus havi klaran ideon pri la celoj kaj enhavo de tiu ekzameno kaj ĝia atestilo jam somere de 2004. Laŭ la peto de ILEI rilate nomumon de Gvidanto de Ekzameno pri Instrukapablo de Esperanto, IEK rekomendos al ILEI unu el siaj membroj por tiu funkcio.
4. Atenti la bezonojn de difinitaj grupoj kaj individuoj kiuj ne havas facilan aliron al rimedoj por prepari sin cele al sukceso en la internaciaj ekzamenoj. Necesas rekoni ke estas tro vasta tasko por IEK solvi problemojn kiuj dum jaroj frontis la movadon ĝenerale. Ni tamen en nia laboro povas kaj devus konsideri la apartajn bezonojn de ekzemple blinduloj (kiuj dum jaroj sukcese prezentiĝis al por ili speciale adaptitaj ekzamenoj) kaj homoj en foraj landoj sen facilaj rimedoj por lernado, vojaĝado kaj interkomunikado. Kia studprogramo estu alirebla por ili kaj kiu respondecas tion provizi? Se eldoniĝos KD-versio de edukado.net kiel planite, tio povos esti kontribuo por personoj kiuj havas modernan komputilon sed mankantan aŭ multekostan retaliron. Se IEK povos kompili aŭ kunlabori en la kompilado de listo de utilaj verkoj por seriozaj studantoj de la lingvo, movado kaj ilia kunteksto, ankaŭ tio estus laŭ multaj bona subteno de preparado por la ekzamenoj mem. Tiurilate venis demandoj pri listoj de specifaj vortoj, tekstoj, temoj ktp. kiujn ekzamenantoj devus studi. Kiel klarigis en sia eseo Bill Maxey, la ekzamenoj ne celas taksi lernadon de specifaj elementoj de la lingvo (gramatikaj, leksikaj, historiaj). Ili mezuras kompetentecon orientiĝi kaj komunikiĝi en aŭtentikaj preparitaj kaj nepreparitaj situacioj. Tia kompetenteco postulas ankaŭ adaptiĝemajn komunikstrategiojn aldone al difinitaj niveloj de aŭskultokompreno, parolkapablo, legokapablo, skribado kaj movadkulturaj aŭ Esperanto-komunumaj scioj kaj kapabloj. Resume en la vortoj de Bill Maxey, "Ili klopodas taksi ne la regadon de apartaj elementoj de la lingvo sed la kapablon uzi ĝin praktike". Prikonsentita tasko de IEK ja estas pli klara priskribo de la koncernaj niveloj.
5. Revizii la Gvidlibron. La konstato pri baldaŭa elĉerpiĝo de la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2a eld.) Gvidlibro al la elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA kun celaro, postularo, regularo kaj specimenaj testoj" kondukis al diskutado kiu vidigis tre malsamajn opiniojn pri la cirkonstancoj de ĝia reeldono. Ŝajne ĉiuj konsentas pri la dezirindeco kompletigi kaj ĝustigi la informojn en la Gvidlibro. Tamen membroj de IEK timis ke se ĝin revizius, eĉ malgrandskale, nur du el la antaŭaj kompilintoj (ne nun aktualaj membroj de IEK) laŭ komisio de ILEI, reviziita tria eldono donus la impreson ke ĝi estas nove redaktita kaj aprobita de IEK mem. Pro tio ke membroj de IEK vidas la bezonon de pli kompleta reviziado, ŝajnas prudente presigi senŝanĝe la antaŭan eldonon se absolute necesas tuj ĝin disponigi. Ni esperas ke ne necesos tiu elspezo. Tamen ni komprenas la urĝecon. Post interdiskutado kun kelkaj koncernatoj, mi kiel prezidanto de IEK proponas ke ni akceptu la helpon de Stefan McGill kaj Atilio Orellana rilate la necesan reviziadon laŭ la originala koncepto, sed ke IEK respondecu pri la fina pristudo kaj redaktado antaŭ aprobo de ILEI/UEA por certigi ke ĝi spegulas la aktualajn kondiĉojn kaj praktikojn. Tiu projekto estu prioritata kaj kompletiĝu antaŭ la U.K. en Pekino por ke tiu aprobo povu okazi jam ĉi-somere. Evidente ankoraŭ utilas samspeca broŝuro, tamen ni atendus aperigi la tekston ankaŭ rete, kredeble post aprobo kaj publikigo de presita eldono, konforme al tiurilata decido farota de ILEI kaj UEA.
6. Preparadi novajn ekzamenojn. Rilate la kreadon de la ekzamenoj mem, la membroj de IEK konsentis kunlabori por trovi taŭgajn tekstojn por la daŭre reviziataj ekzamenoj, por senŝarĝigi la sekretarion kiu dum la lastaj jaroj faris tiun laboron sola kun iom da redakta helpo de la prezidanto. Principe alilingvano (nacia) reviziu ĉiun ekzamenan sekcion post ĝia preparo fare de unu el la komisionanoj. Tiun procedon ni jam komencis sekvi. Ni celas provizi ĉiam aŭtentikajn materialojn (t.e. tekstojn ne specife kreitajn por lernantoj), kaj la legado por speguli la aktualan uzadon povas konsisti el ne nur literaturo sed ankaŭ artikoloj, reklamoj, recenzoj, ĉio kio rilatas al la ĉiutaga kulturo de Esperanto.
7. Evolui laŭ profesiaj normoj. IEK ne havas nunmomente kiel prioritaton grandajn ŝanĝojn en la formo kaj enhavo de la ekzamenoj kiujn ni jam proponas, ĉar ili montriĝis celtrafaj kaj ni devas nenion depreni de la nova inciato, la Ekzameno pri Instrukapablo de Esperanto, kies enhavo estos tute malsama al tiu de la ekzamenoj jam establitaj. Leviĝas multaj seriozaj demandoj, kiel la signifo de nia atestilo kaj ĝia rolo en la rajtigado de instruistoj de Esperanto en ŝtataj eduksistemoj. Pri la diversregionaj normoj kiuj rilatas lingvoinstruadon ni devos informiĝi por ke niaj normoj kaj celoj estu rekoneblaj de oficialaj instancoj. Ni trovu paralelojn kun konataj kaj akceptitaj normigaj dokumentoj en diversaj mondaj lernejaj sistemoj, kiel la kerna kaj plene ellaborita Eŭropa Kadro por Lingvoedukado, aparte la taksado de lingvolernado kaj lingvoinstruado (ekzemple anglalingve paralele kun aliaj eŭropaj lingvoj rete ĉe http://www.culture2.coe.int/portfolio/documents_intro/common_framework.html). Malgraŭ la neceso nin dediĉi al tiu granda tasko, ni tamen restas malfermitaj al utilaj renovigoj kaj evoluado ankaŭ de la tradiciaj ekzamenoj. Ni krome atendas ke post kelkaj jaroj la teknologio permesos perretan ekzamenadon, kaj pro tio ne plu bremsos la nunaj bariloj al partopreno de multe pli granda kandidataro.
Ni resume dankas niajn kolegojn en ILEI kaj UEA pro ilia subteno de nia laboro, kaj ni atendas baldaŭan konkretigon de detala laborplano por tuja antaŭenigo de la gravaj taskoj kiujn ni celis reliefigi en ĉi tiu raporto. Ni klopodos profesinivele plenumi la laboron de la Komisiono laŭ la celoj kaj proponoj de ILEI kaj UEA. Ni petas reciproke ke ĉiuj decidoj rilate la laboron de IEK estu plene konsultitaj kun la membroj de la Komisiono, por ke ni havu la okazon senpreme konsideri kaj proponi ideojn por plej efike realigi niajn komunajn celojn.
Ni konkludas ke post plena konatiĝo kun la laboro de IEK fare de la membroj de la renovigita Komisiono en la mandato 2000-2003, ni pretiĝis por laŭgrade revivigi kaj plibonigi la ekzamensistemon kiun ni heredis. Por tion atingi ni povos utiligi ne nur niajn proprajn fortojn, sed la internan sperton de la IRE kaj la eksteran kunlaboron de aliaj spertuloj. Ĝis la fino de la mandato 2003-2006, ni atendas ke la agado de IEK kaj la sistemo de ekzamenado estos pli ampleksigita, pli normigita laŭ profesiaj kriterioj, pli konata kaj pli utila al la celoj de ILEI kaj UEA ol iam antaŭe. Ni bonvenigos demandojn, ideojn, kaj proponojn por kunlaboro cele al la realigo de nia laborplano.
(Raporto verkita de la prezidanto de IEK, reviziita de la Komisiono kaj finredaktita la 29-an de februaro, 2004)