Aldonaj dokumentoj
Raporto de Gbeglo Kofi
La rolo de Esperanto en la sporta medio estas pripensata jam multajn jarojn. Eldoniĝis eĉ libroj pri sportaj terminoj, kaj esperantistoj disdonadis Esperantaĵojn dum sportaj renkontiĝoj naciaj kaj internaciaj. Kreiĝis ankaŭ sportaj kluboj de Esperantistoj, kaj tiaj ĉi partoprenas turnirojn organizitajn de neesperantistoj. Ĝis nun sentiĝas, ke Esperanto ne bone penetris la sportan medion. En la jaro 2003 okazis pliaj klopodoj.
En Korea Respubliko naskiĝis la ideo fondi tutmondan sportan asocion kun la nomo MELMS (Monda Esperantista Ligo por Memdefendartoj kaj Sportoj), kio grandigos la eblecon disvastigi Esperanton uzante la kampon de sportoj kaj memdefendartoj. La ideo kreskis post la sukcesa sperto uzi Esperanton por la lernado kaj disvastigo de la plej malnova tradicia korea batalarto Teggjon (agnoskita kiel Kultura heredaĵo n-ro 76). Tiel skribis la iniciatinto, f-ino Klarita Velikova. Ŝi starigis provizoran fonddokumentojn, kaj dissendis anoncojn, ke interesiĝantoj kontaktu ŝin. Esperantistoj tra la mondo jam interesiĝas pri la afero. La unuaj membroj estas gesamideanoj el Brazilo, Koreio, Germanio, Svislando, Togolando, Zimbabvo, Hungario, Japanio, Francio kaj Mongolio. Estas nun proponata fondkunveno dum la Universala Kongreso en Ĉinio. La supra listo estas malfermita eĉ por Esperantistoj kiuj ne mem havas sportan hobion sed nur ŝatas la ideon de Esperanto en la sporto kaj pretas subteni ĝin. Pliaj interesiĝantoj skribu al rita@eses.net aŭ senfine@yahoo.com donante informojn pri siaj:
Tute alia klopodo en tiu ĉi sfero estas la iniciato de Eŭgeno S.Perevertajlo (Uzbekistano) pri la projekto "Esperanto-Sporto". Naskiĝis sub lia gvido la diskutlisto per-esperanto-sporto@yahoogroups.com, kiu ebligis al kelkaj esperantistoj diskuti pri la sporta agado. Eugeno kaj Klarita kunlaboras por la apliko de Esperanto en la sporta medio.
Se necesas mencii sportajn ludojn de la jaro, citindas la matĉoj de la futbalteamoj en Togolando, DRKongolando, ktp.Krome, La Korea Asocio de Teggjon metis en sian edukprogramon kaj okazigis regule prelegojn pri Esperanto por 111 trejnistoj de Teggjon. Tiuj ĉi partoprenis prelegojn de la prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, s-ro Lee Jung Kee, kun la asisto de Klarita Velikova. La somera tutlanda edukseminario de Teggjon, kiun partoprenis ĉirkaŭ 350 Tekkjonistoj , havis en sia programo prelegon pri Esperanto. Kiel rezulto, la Grand-Majstro de Teggjon Lee Yong Bok, kies grado en la arto estas 9-a "Dan", intencas partopreni kun profesia teamo en la Pekina Universala Kongreso (2004) kaj subteni la iniciaton fondi sportan ligon farante prezenton de tiu unika korea tradicia memdefendarto.
Esperindas, ke la venontoj jaroj plikonkretigu la lokon de Esperanto en la sporta medio ĉiulanda kaj tutmonda.