
La Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj. Ĝi ne rajtas esti uzata por aliaj celoj.
Ĉiu, kiu kontribuas minimume 50 usonajn dolarojn ($US) al la Fondaĵo, rajtas eniri ĝian Konsilion. Post ricevo de la koncerna sumo, la administracio sendas al la donacinto ekzempleron de ĉi tiu Regularo kun invito membriĝi en la Konsilio. Ĉiuj kontribuintoj de iu ajn sumo estas konsiderataj fondaĵanoj. La membroj de la Konsilio povas fari proponojn al la Juĝkomisiono de la Fondaĵo aŭ al la Estraro de UEA.
Por aljuĝo de premioj menciitaj en art. 5 kaj por decido pri la subvencioj menciitaj en art. 6 servas aparta Juĝkomisiono nomita de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) post konsultiĝo kun la Fondinto. La Juĝkomisiono konsistas el tri membroj el kiuj unu servas kiel prezidanto kaj unu kiel sekretario. Ĉiu membro havas anstataŭanton nomitan laŭ la sama proceduro. Konsiliano ne rajtas esti membro de la juĝkomisiono sed rajtas proponi kandidatojn por premioj kaj subvencioj. La mandato de la Juĝkomisiono daŭras tri jarojn kaj konformiĝas al la aliaj elektoj en UEA.
La Fondinto kaj ĉefa Konsiliano, Adamo Paŭlo Goralski Pawlikovski, komisias UEA-n investi la kapitalon de la Fondaĵo en banko je kiel eble plej alta rentumo en speciala usondolara konto kaj administri la Fondaĵon kontraŭ repago de kostoj. La kapitalo de la Fondaĵo ne estas konsista parto de la ĉiutagaj financaj rimedoj de UEA sed formas apartan konton uzatan nur laŭ la preskriboj de ĉi tiu regularo. Superrigardo pri la evoluo de la Fondaĵo aperas ĉiujare en la financa raporto de UEA. La oficiala monunuo de la Fondaĵo estas la usona dolaro, kaj tio povas esti ŝanĝita al alia valuto nur per interkonsento inter la Fondinto kaj la Estraro de UEA. Kiam en la financa raporto de UEA aperas ankaŭ eŭra valoro de la rimedoj de la Fondaĵo, tio havas nur fikcian valoron, necesan por konformiĝi al la fakto, ke la oficiala valuto de UEA estas la eŭro. Konsilianoj, kiuj tion deziras, rajtas kontraŭ peto al la CO de UEA ricevi detalan financan raporton pri la evoluo de la Fondaĵo dum difinita financa jaro.5.
Ĉiujare el la kapitalo de la Fondaĵo estas prenata la sumo de US$ 1150 por aljuĝo de tri premioj konsistantaj el po US$ 700, US$ 300 kaj US$ 150. Se iu el la tri premioj ne estas aljuĝita, la koncerna sumo restas en la Fondaĵo. La premiitoj kaj subvenciitoj aŭtomate fariĝas fondaĵanoj kaj rajtas eniri la Konsilion laŭ la preskriboj de art. 2.
Post subtraho de eventualaj administraj kostoj, ĉu de la CO de UEA, ĉu de la Juĝkomisiono (pere de la CO), la rento estas uzata ĉiujare jene:
La Juĝkomisiono devas:
La Juĝkomisiono rajtas:
La prezidanto de la Juĝkomisiono respondecas pri la efektivigo de la juĝlaboro de la tuta komisiono. La sekretario zorgas pri la diskonigo de la Fondaĵo, anoncado pri konkursoj kaj premioj kaj ĉiujara raporto pri la laboro de la komisiono, kiu estu sendita, post aprobo de la prezidanto, al la Estraro de UEA antaŭ la 15-a de decembro. La raporto inkluzivas informon pri la nombro de tiuj, kiuj profitis el la donaco al la Adopta Kaso laŭ preskribo de art. 6. Se aljuĝita premio aŭ subvencio koncernis eldonitan verkon, la sekretario zorgas, ke al la Fondinto estu senditaj po du ekzempleroj de la premiitaj verkoj.
Interkonsente kun la Juĝkomisiono kaj la Estraro de UEA, la Fondinto rajtas proponi aliajn konkursojn en la kadro de la Fondaĵo, kondiĉe ke li anticipe deponas en ĝian konton la necesajn monrimedojn.
Ĉi tiu Regularo estas akceptita de la Fondinto kaj de la Estraro de UEA por anstataŭi la regularon kiu aperis en la revuo Esperanto en februaro 1983. Ĝi validas ekde la dato de subskribo.