
Decidita 2005-07-29
2.2 La Direktoro konsultiĝas pri proponota kandidato kun landa asocio, se ĝi ekzistas en la koncerna lando.
2.3 En urĝaj kazoj la Direktoro povas provizore nomumi peranton. Tiun nomumon la Direktoro devas tuj prezenti al la Estraro por aprobo.
2.4 Povas esti pli ol unu peranto por unu regno.
3.2 Kandidato por peranteco, kiu estas individua persono, devas plenumi la kondiĉojn por esti delegito laŭ § 5(1) de la Regularo pri delegitoj.
3.3 Ĉefdelegito povas esti samtempe peranto. Se ĉefdelegito funkcias ankaŭ kiel peranto, al lia peranteco estas aplikataj reguloj kiuj validas por peranto.
3.4 Por limigitaj celoj, ekzemple perado de abonoj kune kun libroservo, kroma neoficiala peranto povas esti akceptita je aliaj kondiĉoj kaj kun limigitaj funkcioj.
4.2 La peranto akceptas nome de UEA: - membrokotizojn - aliĝojn por Universala Kongreso - mendojn por Universala Kongreso - abonojn je revuoj eldonataj de UEA aŭ TEJO, unuavice Revuo Esperanto kaj Kontakto - donacojn al UEA kaj ĝiaj fondaĵoj.
4.3 La peranto akurate informas al UEA pri ricevitaj kotizoj, aliĝoj, mendoj, abonoj kaj donacoj, laŭ instrukcioj pri urĝo kaj tempolimoj, kiujn donas la Direktoro.
4.4 La peranto transpagas al UEA laŭ instrukcio de la Direktoro.
6.2 La funkcio de peranto ĉesas pro unu el la jenaj kaŭzoj: - se pri tio interkonsentas UEA kaj la peranto; - per anonco pri rezigno de UEA aŭ de la peranto, kiu ne devas esti motivita, sed peranto kiu volas rezigni pri sia peranteco avertu la Asocion kiel eble plej frue, por ke ĝi povu ĝustatempe fari novajn aranĝojn; - se ĉesas ekzisti la kondiĉoj por elekti iun peranton; - se peranto malobservas siajn devojn, speciale se peranto misuzas fidon aŭ havaĵon de UEA.
6.3 Peranto, kiu ĉesas funkcii kiel tia, devas finfari la informojn kaj transpagojn laŭ § 4.3 kaj § 4.4.
(Laste reviziita 2005-07-29)