
La Supera Internacia Ekzameno de ILEI/UEA atestas kapablon senerare kaj bonstile uzi la internacian lingvon Esperanto je supera nivelo, skribe, parole, aŭskulte, lege kaj interparole en la plej variaj kuntekstoj, konforme al la supera postularo kaj lernoprogramoj eldonitaj de ILEI/UEA. Ili krome atestas fundajn konojn pri la historio kaj nuna stato de la Esperanto-komunumo, pri ĝia kulturo kaj pri la evoluo de ĝia literaturo.
a) La administrado de la Superaj Internaciaj Ekzamenoj okazas sub la gvido de Supera Ekzamena Komisiono (SEK), konsistanta el senlima nombro da personoj, ĉiuj kun ekzamen-rajto. Komisionanoj devas mem altgrade posedi la supre skizitan sperton pri Esperanto kaj meritojn kiel aplikantoj de la lingvo. Ilin aprobas la Komitato de UEA laŭ proponoj de SEK, kiu konsultas unue kun la Estraroj de UEA, de ILEI, kaj kun aliaj kompetentaj instancoj, kiuj rajtas ankaŭ fari proponojn al SEK.
b) SEK havas kvin-personan estraron konsistantan el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, vic-sekretario kaj kasisto, elektitajn de la SEK-anoj inter si. Kaze de fondo aŭ retiriĝoj la Estraro de ILEI rajtas provizore nomi estraranojn. La servoperiodo de la komisiono estas trijara. Komisionanoj estas reelekteblaj. La sekretario de SEK ĉiun trian jaron submetas liston de la komisionanoj kaj estraranoj por la nova periodo al la supre nomitaj organoj por aprobo.
a) La ekzamenoj estas unulingvaj, t.e. nur en Esperanto escepte en la kazo de tradukaj taskoj. Ili konsistas el deviga gramatika/leksika antaŭtesto, anticipe pretigita referaĵo, skriba kaj parola partoj. La temo kaj amplekso de la referaĵo devas esti anticipe interkonsentita - kutima amplekso estas inter 15 kaj 20 paĝoj. La referaĵo devas esti defendata en la parola parto de la ekzameno, kiu estas publika.
b) SEK decidas pri la formo kaj enhavo de la ekzamenoj kaj rajtas ŝanĝi ilin surbaze de spertoj kaj pliaj konsideroj. Uzitaj ekzamen-testoj estas publikigataj kiel gvidiloj por estontaj kandidatoj.
a) La Superaj Ekzamenoj estas normale proponataj ekster la kadro de UK, sub la administra gvido de Landa Asocio de UEA, Landa Sekcio de ILEI, de internacia aŭ regiona Esperanto-centro aŭ alia institucio, kaj sub la faka gvido de tripersona ekzamena komisiono (EK).
b) La estraro de SEK, konsulte kun la prezidanto de ILEI, devas skribe aprobi la lokan administran institucion, la lokon kaj daton de ekzamenado kaj decidi la konsiston kaj prezidanton de EK, konforme al la temo(j) de la defendota(j) referaĵo(j).
a) Pristudi ĉiujn problemojn rilate al la organizado de la Superaj Ekzamenoj.
b) Disponigi sin por surloke ekzameni laŭ fizikaj eblecoj kaj faka kompetenteco kaj, kaze de lastmomenta malhelpo ekzameni, tion senprokraste komuniki al la sekretario de SEK.
c) Laŭeble kaj laŭ komisio helpi la estraron de SEK plenumi siajn taskojn.
a) Ellabori regularojn, programojn, postularojn, specimenajn testojn kaj ĉiujn necesajn dokumentojn.
b) Verki sufiĉajn tekstojn por la organizotaj ekzamen-sesioj, konforme al la postuloj de la superaj lernoprogramoj de ILEI/UEA.
c) Prizorgi la konsiston kaj fakan kompetentecon de SEK en diversaj terenoj per laŭperiodaj aŭ laŭbezonaj nomigoj kaj prizorgi la enkondukon kaj spertiĝon de novaj ekzamenantoj, tiel ke konsekvencaj ekzamenaj normoj estu gardataj en ĉiu ekzamena sesio.
ĉ) Konsistigi ĝustatempe lokan ekzamenan komisionon por ĉiu organizota ekzamen-sesio kaj certigi, ke la prezidanto de EK ricevu la uzotajn ekzamenajn testojn, instrukciojn kaj atestilojn.
d) Teni zorgan registradon de ĉiuj ekzamenaj reguloj.
e) Funkcii kiel apelacia instanco en kazo de ekzamena kontestado, aŭ de rifuzo de referaĵa temo. Se membro de SEK estas samtempe unu el la surlokaj ekzamenantoj, la apelacia instanco estas la Estraro de ILEI.
f) Prezenti protokolon ĉiujare al la Estraro de ILEI kaj UEA pri la rezultoj kaj laŭbezone raporti pri la farita laboro.
g) La estraro de SEK dividas inter si la taskojn. Se eble, ili kunsidu unufoje en la jaro.
a) Antaŭ la ekzamena sesio EK prijuĝas la ricevita(j)n referaĵo(j)n.
b) La prezidanto de EK ricevas la ekzamenajn testojn kaj malfermas ilin tuj antaŭ la ekzameno mem en la ĉeesto de la ekzamenotoj.
c) Post ĉiu ekzamena parto, EK, sub la gvido de la prezidanto, kontrolas kaj pritaksas aparte la antaŭtestajn, skribajn kaj parolajn respondojn. Surbaze de tiuj notoj, kaj la prijuĝo de la referaĵo, EK aljuĝas la finajn notojn por la atestiloj.
ĉ) La prezidanto de EK senprokraste resendas al la sekretario de SEK subskribitan ekzamenan protokolon kune kun la skribitaj ekzamen-testoj.
a) Individuo, kiu volas kandidatiĝi, devas anonci sin al la sekretario de SEK indikante la deziratan temon por sia referaĵo kune kun ĉ. 200-vorta resumo de ĝia enhavo kaj la deziratajn lokon kaj daton de ekzamenado.
b) Instanco, kiu deziras proponi organizadon de la Supera Ekzameno devas skribe peti tion de la sekretario de IEK almenaŭ ses monatojn antaŭ la dezirata okazigo de la Ekzameno, kune kun listo de la antaŭvidataj kandidatoj kaj la supre menciitaj informoj por ĉiu.
c) La estraro de SEK rajtas malakcepti proponitan referaĵ-temon aŭ insisti pri ĝia modifo.
ĉ) La sekretario de SEK provas trovi ekzamenantojn por la petitaj sesioj, el inter ili minimume unu devas altgrade kompetenti pri la proponita temo de la referaĵo; tiu funkcios kiel konsilanto al la kandidato dum la verkado. Se tiu kaj ĉiuj aliaj kondiĉoj estas plenumitaj, la sekretario skribe akceptas la proponon de la kandidato kaj interkonsentas pri datoj kaj lokoj por la antaŭtesto kaj ekzamenado.
d) La referaĵo devas atingi la nomitan konsilanton ses semajnojn antaŭ la ekzamena sesio; tiu prijuĝos ĝin kune kun la aliaj EKanoj, kaj eventuale kun aliaj fake kompetentaj SEKanoj.
a) Sukcesa ekzamenito ricevas atestilon enhavantan la finan noton kaj la temon de la sukcese defendita referaĵo, subskribitan de la prezidantoj de ILEI, SEK kaj EK.
b) La fin-nota sistemo estas kvarŝtupa kaj esprimita jene: tre bone - bone - kontentige - malsukcese.
c) Kandidatoj ricevintaj la noton "malsukcese" ne ricevas de EK atestilon, sed personan sciigon pri tio. Ili rajtas rekandidatiĝi post ses monatoj.
a) La kasistoj de ILEI kaj SEK ellaboras ĉiujare buĝeton, kiun ili submetas al la financa fako de UEA. Ili fine de ĉiu jaro kompilas finkalkulon, kiun ili simile prezentas.
b) La spezoj pri la ekzamenoj estas registritaj en ekzamena konto, kiun prizorgas la kasisto de ILEI.
c) Ekzamenotoj devas pagi ekzamenan kotizon, egalan al unu MA-kotizo de UEA por la loĝlando de la kandidato. EK rajtas decidi pri modifo de la kotizo en apartaj cirkonstancoj. Kaze de malsukceso en la antaŭtesto aŭ la skriba prijuĝo de la referaĵo 80% de la kotizo estas repageblaj.
ĉ) Buĝete antaŭviditaj elspezoj de SEK-anoj kaj EK-anoj estas kompensitaj el la ekzamena konto.
a) Posedo de la Meza Ekzameno de UEA/ILEI estas normala antaŭkondiĉo por kandidatiĝi por la Supera Ekzameno. Tamen en apartaj kazoj SEK rajtas liberigi kandidaton de tiu devo.
b) La gramatik-leksika antaŭtesto estas deviga por ĉiu kandidato kaj povas esti plenumita sub ekzamenaj kondiĉoj iam ajn inter la akcepto de la referaĵa temo kaj 6 horoj antaŭ la ekzameno mem.
c) Sukceso en tiu antaŭtesto kaj sukcesa prijuĝo de la skribita formo de la referaĵo estas antaŭkondiĉoj por eniri la ekzamenon mem. Kandidato malsukcesinta en tiuj taskoj rajtas rekandidatiĝi post tri monatoj.
ĉ) ILEI okazigas preparajn kursojn lige kun la ekzamenoj, sed tiuj estas nedevigaj.
SEK rajtas decidi, post konsultiĝo kun UEA kaj ILEI, ke difinitaj universitataj diplomoj por Esperantaj kursoj estu rekonitaj kiel ekvivalentoj de ĉi tiu supera ekzameno.
Ĉi tiun principan regularon suplementas organiza regularo, kiu precizigas la disdividon de taskoj ene de SEK, la poento-donadon kaj formon de la ekzamenaj testoj kaj aliajn administrajn procedurojn.
Akceptita de la Komitatoj de ILEI kaj UEA 1992