atentigas pri la pluraj iniciatoj kaj deklaroj de Universala Esperanto-Asocio en lastaj jaroj pri la konservado de lingva pluralismo ene de statoj kaj en la rilatoj inter statoj, kaj pri la rolo, kiun la Internacia Lingvo Esperanto povas ludi kiel efika kaj neŭtrala ponto inter la diversaj lingvoj;
notas en tiu rilato ekzemple la Manifeston de Prago (1996) pri lingva demokratio, kaj rezoluciojn de Universalaj Kongresoj de Esperanto en Zagreb, Kroatio (2001), kaj Fortaleza, Brazilo (2002);
konstatas,
- ke lingvoj plenumas fundamentan rolon en homaj socioj ne nur kiel iloj de komunikado sed ankaŭ kiel manieroj por esprimi sian identecon;
- ke lingva diverseco reprezentas unu el la grandaj riĉajoj de la homa kulturo kaj estas konservenda en la kunteksto de demokratia lingvopolitiko, kaj ke tia politiko ankaŭ liveras la lingvajn rimedojn ne nur por komunikado ene de socioj, sed ankaŭ inter la socioj;
- ke lingvaj rajtoj-nome tiuj rajtoj, kiuj rilatas al la kontentigo de komunikbezonoj kaj la esprimado de identeco en plurlingvaj situacioj-estas esenca sed tro ofte neglektata elemento en la fundamentaj homaj rajtoj;
- ke la realigo de lingvaj rajtoj estas afero ne nur jura sed ankaŭ morala, en kiu ĉiu havas respondecon partopreni;
- ke tiuj rajtoj aplikiĝas, aŭ devus aplikiĝi, je ĉiuj niveloj de la homa socio, ekde la rajtoj de individuoj tra la protektado de lingvaj malplimultoj ĝis lingva egaleco en la rilatoj inter statoj;
- ke la principoj de egalrajteco kaj de demokratia komunikado postulas konservadon de la lingva diverseco en multlingvaj komunumoj, en la kadro de egaleca kaj klara lingvopolitiko, ĉar tio ebligas maksimuman socian partoprenon de ĉiuj civitanoj;
- ke manko de klara kaj aktiva lingvopolitiko malfermas la vojon al lingva dominado kaj hegemonio;
- ke eblas konservi lingvan diversecon, precipe en interŝtataj rilatoj, nur per aktiva lingvopolitiko cele al realigo de neŭtrala multlingvismo, en kiu neniu lingvo havas dominan rolon;
petas la diversajn Esperanto-organizajojn, je internacia, nacia kaj loka niveloj, kunlabori en sistema klopodo atentigi pri la kvalitoj de la Internacia Lingvo Esperanto, kaj konservi kaj evoluigi la lingvon tiel ke ĝi plej bone ludu sian rolon kiel transponta lingvo en multlingvaj situacioj,
kaj alvokas al ĉiuj internaciaj organizajoj registaraj kaj neregistaraj, al registaroj kaj aliaj instancoj, al fakuloj kaj sciencaj organizaĵoj, kaj al ĉiuj civitanoj, kiuj deziras konservi kaj fortigi lingvan egalecon je ĉiuj niveloj, pli profunde esplori la kapablojn kaj atingojn de la Internacia Lingvo Esperanto en la rilatoj inter lingvoj kaj popoloj ĉie en la mondo kaj apliki ties lingvajn rimedojn.