Kun granda plezuro mi, komisiite de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, hodiaŭ sendas saluton al la partoprenantoj de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto. Kiel vi scias, Unesko aljuĝas grandan gravecon al kunlaboro kun neregistaraj organizoj, ĉu internaciaj ĉu naciaj, ĉar ni same celas krei solidarecon kaj interkompreniĝon. Pro tio ni alte taksas niajn multjarajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio, kiu ĉiam aktivis por establi ligojn inter diversaj popoloj, tiel kontribuante al internaciaj interkompreniĝo kaj paco.
Unesko rigardas lingvojn kiel kanalojn de dialogo kaj do de interkompreniĝo. Pacaj interrilatoj inter la nacioj de la mondo nepras en la nuntempo, kaj lingvo kaj kulturo estas la ŝlosilaj elementoj de internacia dialogo.
Ĉiu lingvo estas kaj esprimo de la kulturo de komunumo kaj ilo por konservi tiun kulturon por postaj generacioj.Ĉa-iu lingvo en la mondo prezentas unikan manieron percepti la realon. Estas danĝero, ke multaj el tiuj lingvoj, protektantoj de diverseco, malaperos dum la venontaj jaroj, se ni ne multe penos por ilin konservi.
Per tio, ke ĝi stimulas komunikmetodon, la Esperanto-movado helpas konstrui pontojn de interkompreniĝo inter diversaj popoloj kaj kulturoj. Tiumaniere Esperanto helpas montri, ke unueco kaj diverseco eblas kaj fakte necesas.
Mi gratulas Universalan Esperanto-Asocion pro tiu iniciato kaj mi deziras al la kongreso ĉian sukceson.
John Daniel, Parizo
Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado