Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝo › enhavo

Enhava mapo de la retejo

UEA? - la parto klarigas, kio estas Universala Esperanto-Asocio, kio estas Delegita Reto, Universala Kongreso de Esperanto. La parto havas kvin parelelajn tradukojn en lingvoj angla, franca, germana, hispana, portugala kaj rusa.

Kongresoj - Aktualaj informoj pri UK, Infana Kongreseto, retaj aliĝiloj, kongresa mendilo, ĉiuj kongresaj komunikoj kaj la plena teksto de la Unua kaj Dua bultenoj. Krome, vi trovos arkivajn paĝojn de la antaŭaj Universalaj Kongresoj ekde la 1996-a jaro.

Revuo - Anoncoj pri la enhavo de la freŝe aperinta revuo Esperanto, kutime kun du rete legeblaj artikoloj. Arkivoj de la antaŭaj anoncoj, plenaj HTML-kopioj de la revuo el la jarkolekto de 1963-a jaro. Plena retversio de la numero por la junio 2002.

Katalogo - rete serĉebla katalogo de la Libroservo de UEA.

Membriĝo - aliĝilo al UEA/TEJO, aktuala kotiztabelo, abonformo por la revuoj de UEA, listoj de perantoj kaj klarigoj pri pagmanieroj.

UEA interne - tio estas la ĉefa parto de la retejo. Ĝi enhavas subpartojn:

Kiu faras kion? - Klarigo pri la strukturo de UEA, listoj de la UEA-estraro, komitato, komisiitoj, komisionoj, prezentoj de la oficejoj de UEA: la Centra, Afrika, Novjorka. Ĉi tie vi trovos ankaŭ listojn de la honoraj prezidantoj, membroj, patronoj, kaj priskribon de UEA-fondaĵoj. Per apartaj paĝaroj estas prezentita la Biblioteko Hector Hodler kaj la agado de la Afrika Oficejo de UEA.
Landoj - ĉi tie vi trovos mallongajn informojn pri Landaj Asocioj de UEA kaj Landaj Sekcioj de TEJO kaj aliaj naciaj E-organizoj, pri kiuj UEA disponas informojn.
Agadkampoj - tiu ĉi parto enhavas informojn pri:

Agadkampoj / Servoj - servoj de UEA, krom tiuj, al kiuj estas dediĉitaj specialaj partoj, nome Delegita Reto, Personaj Kontoj, Plusendaj retadresoj, Koresponda Servo Mondskala.

Agadkampoj / Informado - Gvidlinioj pri Informado, deponejoj de plurlingvaj versioj de Ĝisdate pri Esperanto, Manifesto de Prago, Esperanto-dokumentoj.

Agadkampoj / Instruado - kiu enhavas prezenton de ILEI kaj materialojn de Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA.

Agadkampoj / Faka agado - konsistanta el la plena listo de fakaj asocioj kunlaborantaj kun UEA.

Agadkampoj / Kulturo kaj edukado - kie vi trovos liston de Kulturaj E-centroj kaj kursejoj.

Agadkampoj / Junulara agado - kiu mallonge prezentas la Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon, junularan sekcion de UEA.

Agadkampoj / Subtenataj kaj subtenindaj projektoj - kelkaj priskriboj de projektoj, kiujn UEA subtenas materiale aŭ morale.

Dokumentoj - en tiu ĉi parto vi trovos arkivon de la Gazetaraj Komunikoj, i.a. la plej novan. Plejparton de la cetera enhavo konsistigas la bazaj dokumentoj de UEA: statuto, regularoj, principoj, kriterioj, Strategia laborplano.
Ligiloj - tio estas mallonga listigo kaj prezento de la retejoj de UEA, TEJO, ILEI kaj de dissendolistoj, establitaj de UEA kaj helpe de UEA.

Lasta ŝanĝo:
2005-02-28, Andrej Grigorjevskij
Adreso:
http://uea.org/enhavo.html