En la jaro 2009 Universala Esperanto-Asocio havis 5713 individuajn membrojn (IM), dum en 2008 ilia nombro estis 5702. La pluso de 11 signifas, ke pasintjare la ofta "kongresa efiko" apenaŭ influis la totalan nombron, kio ne mirigas, ĉar la UK-oj en 2008 kaj 2009 estis praktike same grandaj (resp. 1860 kaj 1845 aliĝintoj). La gastiganto en 2008, Nederlando, pli-malpli konservis la membraron de 2008. En la gastiganta lando de 2009, Pollando, la nombro pli ol duobliĝis. La polan kreskon kontraŭpezis tamen malkresko en kelkaj najbaraj landoj, kiujn Bjalistoko ial ne altiris tiom kiom la pli multekosta Roterdamo. La plej granda la falo estis en Rusio.
Ankaŭ en 2009 plej multe da individuaj membroj estis en Francio (611; +28), dum Germanio estis la dua (539; +5), tiel ke 20,1% de la membroj loĝis en tiuj du landoj. Sekvis Japanio (402; ±0), Brazilo (381; +44), Usono (302; -12), Nederlando (248; -6), Pollando (245; +125), Italio (195; -13), Rusio (165; -44), Belgio (155, -4), Britio (146; -7), Svedio (141; -13), Hispanio (138; -9), Finnlando (131; -5), Ĉinio (115; -12), Ĉeĥio (101; +19), Hungario (98; -15), Danio (97; ±0), Svislando (86; +1), Kanado (72; -3) kaj Israelo (65; -1).
La nombro de aligitaj membroj (AM), t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj de UEA, kiuj ne estas IM de UEA, kreskis al 12605 (+113). Plej multe da aligitaj membroj estis en Hungario 1570 (+222), Ĉinio 1051 (±0), Japanio 948 (+271), Germanio 806 (-26), Italio 741 (-36), Pollando 700 (+200), Usono 504 (+163), Belgio 443 (-37), Francio 418 (-135), Britio 350 (-15), Svedio 320 (+25), Kroatio 295 (+2), Korea Resp. 219 (+33), Nederlando 219 (+7), Brazilo 204 (-114) kaj Finnlando 203 (+1).
La tuta membraro de UEA, t.e. aligitaj kaj individuaj membroj kune, nombris 18318 (+124). En la statistiko de ĉiuj membroj en 2009 suverene regis Hungario (1668; +207), sekvata de Japanio (1350; +271), Germanio (1345; -21), Ĉinio (1166; -14) kaj Francio (1029; -107). La nombro de landoj kun membroj de UEA kreskis de 121 al 124.
436 IM estis malpli ol 30-jaraj kaj sekve ili samtempe estis IM de TEJO. Kompare kun la antaŭa jaro temis pri malkresko de 32. El ĉiuj IM junaj estis 7,6%. (Dek jarojn pli frue, en 1999, la proporcio estis 9,7%.) El ĉiuj AM, junaj estis 1905 (-21). La junaj IM kaj AM sume nombris 2341. En 2008 tiu nombro estis 2394, tiel ke la malkresko de la tuta TEJO-membraro estis 53.
La revuo Esperanto havis 3765 pagitajn abonojn (-95) kaj la junulara revuo Kontakto 735 (-110).
Laŭlanda membrostatistiko de UEA aperas en la aprila numero de Esperanto.
En 1990 la konata pola esperantisto Joachim Werdin vizitis la Centran Oficejon en Roterdamo kaj faris historie valoran filmeton, kiu nun estas spektebla en la Reta Kinejo de UEA:
www.ipernity.com/doc/97850/7625761
Krom la diferenco antaŭ kaj post la renovigo de la domo de UEA, oni vidas intervjuetojn kun 5 el la tiamaj 12 oficistoj: Simo Milojević (ĝenerala direktoro), Marvin Stanley (kontisto), Mark Fettes (redaktoro), Roy McCoy (prespretigisto) kaj Rob Moerbeek (ekspedisto), kaj kun la volontulo Christopher Gledhill. El ili plu laboras kiel oficisto Roy McCoy, dum la emeritiĝinta Rob Moerbeek ankoraŭ helpas volontule kiel provleganto kaj bibliotekisto.
Tri prelegoj en la 44-a Malferma Tago de la Centra Oficejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 603 (2016-02-12)
La Centra Oficejo invitas al la 41-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 555 (2014-09-24)
Jubileoj de la Centra Oficejo kaj Esperanto en la Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 447 (2012-03-08)
Tobiasz Kaźmierski al la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 303 (2008-10-13)
Nomumoj en la Centra Oficejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 269 (2007-09-18)