Pardonpeton!

La nova aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per Internet Explorer 6.0.

Bonvolu uzi pli modernan retumilon.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +31 10 436 1751
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 453 (2012-05-05)
Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago
D-ro Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli ol kvar jardekoj, prelegis dufoje pri personoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj, kaj pri movadaj eventoj, ligitaj al la CO dum tiu periodo.

La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, parolis pri la civitana iniciato por la kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto. Flory Witdoeckt vivigis la prelegon kantante la himnon kun la vortoj de Umberto Broccatelli. Lige kun la kunsido de la Estraro de UEA ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de TEJO kaj ILEI, kiuj prezentis la agadon de siaj organizaĵoj. Pri TEJO parolis prezidanto Łukasz Żebrowski kaj estrarano Nico Huurman. La ILEI-prezidanto Stefan MacGill rakontis ne nur pri sia organizaĵo sed ankaŭ pri la Esperanto-kurso, speciale kreita kiel kontribuo al la 125-jariĝa jubileo de Esperanto.

Kiel tradicie, la programo komenciĝis per prezentado de libroservaj novaĵoj kaj finiĝis per respondado de estraranoj de UEA al la demandoj de la publiko. Pro sia kunsido post la Malferma Tago ĉeestis ses el la sep estraranoj. Komence de la lasta programero la publiko ricevis pruvon, ke la gvidado de UEA estas lingve en bonaj manoj, ĉar Katalin Kováts transdonis al prezidanto Probal Dasgupta diplomon pro lia sukceso ĉe la KER-ekzameno. Jam pli frue estis aliaj solenaj momentoj: Katalin Kováts kaj Barbara Pietrzak gratulis kun florbukedo la Honoran Membron de UEA, Mila van der Horst-Kolińska, pro ŝia 85-jariĝo; kaj Ans Bakker, gratulante la jubileantan oficejon, transdonis koverton kun grava donaco por la ciferecigo de kolektoj de ĝia biblioteko.

Samtempe kun la prelegoj oni montris filmojn en alia ĉambro, kie funkciis ankaŭ bazaro de esperantaĵoj. Bone vizitata estis kompreneble ankaŭ la libroservo, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por la suma valoro de 1856,80 eŭroj.

La sekva Malferma Tago de la Centra Oficejo estos sabaton, la 24-an de novembro 2012.

N-ro 453 (2012-05-05)
Verko de Karel Čapek en la serio "Oriento-Okcidento"

Unu el la novaj libroj lanĉitaj en la aprila Malferma Tago de la Centra Oficejo estas R.U.R., la fama dramo de Karel Čapek (1890-1938), kies dua Esperanta eldono aperis ĉe KAVA-PECH kiel n-ro 47 en la serio "Oriento-Okcidento" de UEA. En Roterdamo la eldonisto Petr Chrdle mem prezentis la libron, kiu precipe famiĝis pro la vorto "roboto". La plena titolo de la verko estas Rossumaj Universalaj Robotoj.

La Esperanta traduko de R.U.R. estis farita kaj unuafoje eldonita en 1926 de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. El la klarigo en la dua eldono oni tamen ekscias, ke la reala tradukinto estis Josef Řebiček (1875-1960). Ĉar li mem ne deziris aperi propranome kiel tradukinto, ankaŭ la nova eldono respektas lian deziron sur sia titolpaĝo. La bele realigita reeldono estas ilustrita de Miroslava Tomečková.

La libro havas 119 paĝojn kaj kostas 15,90 eŭrojn.

El Gazetaraj Komunikoj

Szymborska en Oriento-Okcidento
Gazetaraj Komunikoj n-ro 578 (2015-06-19)

Verko de Couperus en la Serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)

Vjetnama klasikaĵo en la Serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 469 (2012-08-16)

Rumana ĉefverko en la Serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 275 (2007-12-09)

Itala majstroverko en la Serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 230 (2006-03-22)

 
Supren
UEA, 2017