En la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA. Jen iliaj biografietoj.
HORI Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato
de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj
emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana
Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis
ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj
li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la
Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li
redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis
pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri
landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj
fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton
kaj helpi lokajn klubojn.
György (Georgo) NANOVFSZKY naskiĝis en 1942 kaj lernis Esperanton en
kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzameniĝis pri lingva kapableco
en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj
tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeŝto 1958-1960
kaj kunorganizanto de la 14-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeŝto. De 1963
ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la
renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazo, Leningrado kaj Irkutsk.
Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta
Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de UNCTAD en Ĝenevo 1982-85,
ankaŭ reprezentante UEA ĉe UN en Ĝenevo. De 1983 ĝis 1988 li estis
ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko.
Unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado.
La vicprezidentino de Vjetnamio kaj Alta Protektanto de la 97-a UK, s-ino Nguyen Thi Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta.
La medalo kaj diplomo estos konservataj en la Centra Oficejo de UEA.
En aparta aranĝo post la inaŭguro ok esperantistoj ricevis la medalon "Por paco kaj amikeco inter popoloj" de la Vjetnama Unio de Amikecaj Organizaĵoj. Apud la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, la medalo estis asignita al Ivanka Stojanova Kirĉeva (Bulgario), Baldur Ragnarsson (Islando), Hori Jasuo (Japanio), Usuda Reiko (Japanio), Katalin Kovats (Nederlando), Saiki Akira (Japanio) kaj Franciska Toubale (Aŭstralio).