De la 12-a ĝis la 14-a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko jam ekde 1954, partoprenis Renée Triolle kaj Barbara Despiney, la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.
La konferenca temo estis Kulturo kaj kulturoj: rekunigi universalecon kaj diversecon, pri kiu enkonduke parolis la franclingva kongolanda verkisto Alain Mabanckou. Li emfazis, ke Afriko, ekzemple, ne estas io unueca kaj ke afrikanoj ekster Afriko kreas aliajn Afrikojn kaj afrikajn kulturojn.
La temo estis traktata en atelieroj. En tiu pri "Kulturo kaj edukado" prelegis Catherine Deremble, kiu gvidas la Unesko-komisionon pri interkultura dialogo por paco. Laŭ ŝi, pro la multaj devenoj de la eŭropaj lernejanoj, la edukado devas garantii la transdonon de ĉies origina kulturo. Al ŝia eldiro, ke por doni al la gejunuloj la necesajn ilojn por, interalie, kulturaj interŝanĝoj, "necesas konsideri, ke la angla estas necesa en tiu perspektivo", Triolle rebatis, demandante, kiel konservi la kulturan diversecon, se jam 95% de la kulturo de la mondo ŝajnas esti anglalingva, kaj la lokajn sciojn, se estos nur unu maniero pensi.
En la labora parto oni elektis la prezidanton de la Internacia Konferenco por dujara periodo. El kvar kandidatoj elektiĝis Patrick Gallaud, kiu vizitis la 87-an UK en Fortaleza en 2002. Oni elektis ankaŭ la membrojn de la Ligokomitato, kiu kunordigas la kunlaboron de NRO-oj kaj iliajn rilatojn kun la organoj de Unesko.
Krom ĉeesti la kunsidojn kaj plurfoje interveni en la diskutoj, la reprezentantoj de UEA aranĝis ankaŭ ekspozicion pri Esperanto. Por ke la delegitoj povu pli bone konatiĝi kun la aliaj NRO-oj kaj iliaj agadoj, la konferenca programo enhavis duhoran “liberspacan sesion”, dum kiu ĉiu rajtis starigi ekspozicion.
Renée Triolle (maldekstre) kaj Barbara Despiney kun Patrick Gallaud, la nova prezidanto de la Internacia Konferenco de NRO-oj.
Al la Esperanto-organizaĵoj en Facebook aldoniĝis en la ĵusa Zamenhof-Tago ankaŭ Veterana Esperantista Klubo (VEK). De multaj jaroj ĝia aktiveco limiĝis al neregulaj kunsidoj en Universalaj Kongresoj, sed nun Facebook donas la eblon de konstanta komunikiĝo inter tiuj veteranoj, kiuj ĉeestas tiun socian retejon.
VEK estas klubo por esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ minimume 40 jaroj. Aliĝpeton oni povas sendi rete al
Ankaŭ al la Facebook-grupo de VEK rajtas aliĝi esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ 40 jaroj aŭ pli. La grupo estas fermita, t.e. nur la membroj povas afiŝi kaj legi mesaĝojn en ĝi.
Pli ol 5000 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 563 (2014-12-13)
4500 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)
Pli ol 4000 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 515 (2013-09-09)
Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 494 (2013-04-03)
Jam pli ol 3000 en la Facebook-komunumo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 473 (2012-09-26)