Belka Beleva, aktorino kaj Honora Membro de UEA, mortis la 22-an de decembro en Sofio.
Ŝi naskiĝis la 29-an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo
Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. Ŝi
partoprenis ankaŭ en la fama Internacia Arta Teatro, kiu funkciis de 1957
ĝis 1969 sub la gvido de Srdjan Flego.La prelego 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La novembra Malferma Tago estis la lasta oficiala progamero de UEA en ĝia agado ĉirkaŭ la 125-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Koincide, kiel Tonkin atentigis komence de sia prelego, ankaŭ la domo de la Centra Oficejo havis sian 125-an datrevenon ĉi-jare.
Humphrey Tonkin 75-jara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)
Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)
Prelego de Federico Gobbo en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 528 (2013-12-23)
Du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 520 (2013-11-08)
Prelego de d-ro Vergara pri la HIV/aidosa epidemio en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 499 (2013-05-17)