La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis de la 22-a ĝis la 24-a de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto.
Lillo estas la ĉefurbo de la regiono, en kiu situas ankaŭ Bulonjo-ĉe-Maro. La urbo de la unua UK tamen ne havas la necesajn
kondiĉojn por konsiderinde pli granda kaj ankaŭ laŭ sia programo
alispeca evento ol tiu en 1905, dum la kongresejo Lille Grand Palais en la
regiona ĉefurbo fariĝis populara ejo de plej diversaj grandaj kongresoj,
foiroj kaj aliaj eventoj. Tamen, dum la 100-a UK okazos tuttaga ekskurso al
la proksima Bulonjo-ĉe-Maro.Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 656 (2016-12-09)
Sekvu kio okazas dum la UK de via hejmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 625 (2016-07-24)
La 101-a UK malfermita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 627 (2016-07-24)
Aliĝu favorpreze al la 101-a UK – vi certe loĝos favorpreze!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 600 (2015-12-29)
UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 597 (2015-11-27)