La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.
Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188, t.e. 27,0%. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datiĝas de 1998.
Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.
La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn
membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la
stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome,
ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi
Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas
voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B
rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la
kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.
La kovrilbildo de la unua numero de la 50-jariĝanta TEJO-revuo Kontakto ornamas la portretan paĝon de Jarlibro 2013, kiu aperis la 14-an de junio. Ĝia antaŭparolo estas verkita de la prezidanto de UEA, d-ro Probal Dasgupta, kiu inspiriĝis de la rolo de junularo en nia movado ne nur pro la jubileo de Kontakto, sed pensante ankaŭ pri la signifo de gejunuloj kiel Hector Hodler kaj Edmond Privat en la frua periodo de UEA. La ĉi-jara eldono estas speciala por Roy McCoy, por kiu lia deka Jarlibro fariĝis la lasta en lia redakto antaŭ lia emeritiĝo fine de la nuna jaro. Krom redakti la Jarlibron, li prespretigis ĝin jam de pli ol dudek jaroj.
Du trionoj de la 280-paĝa libro konsistas el la Delegita Reto, kun la adresoj de 1556 delegitoj en 98 landoj. Pro forpasoj kaj pro malkresko de la nombro de membroj, en la Jarlibro troviĝas 76 delegitoj malpli ol pasintjare. Estas 52 ĉefdelegitoj, 875 lokaj delegitoj, 95 vicdelegitoj, 35 junularaj kaj 1185 fakaj delegitoj. Krome, en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.
En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2013, aperas
adresoj kaj aliaj informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO,
pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj,
bibliotekoj, radioelsendoj, kaj pri Esperanto en Interreto.
Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por
tiuj, kiuj faras mendojn per papera poŝto. Por retaj mendoj ne necesas uzi
la kuponon. Membroj kun Gvidlibro kaj Membroj kun Jarlibro rajtas dufoje jare mendi
librojn kaj aliajn varojn kun rabato de 10%. Membroj en pli altaj kotizkategorioj
rajtas je rabato ĉe ĉiu mendo.
La Delegita Reto kaj aliaj informoj de la Jarlibro estas konsulteblaj ankaŭ rete por la individuaj membroj, kiuj registriĝas kiel uzantoj de la reta Jarlibro. Tie eblas ankaŭ rekte kontakti tiujn delegitojn, kiuj havas retadreson; en la ĉi-jara Jarlibro ili nombras 1283 (82,5%). Unuafoje kelkaj delegitoj anoncis retadreson en Jarlibro 1994. En 1996 unu el dek (10,3%) anoncis ĝin, en 2001 preskaŭ duono (48%), en 2006 pli ol du trionoj (68,9%), kaj en 2010 jam kvar el kvin delegitoj (80,8%).
Al parto de la individuaj membroj la reta versio de la Jarlibro sufiĉas kaj parto ne bezonas la presitan libron, ĉar ankaŭ samfamiliano estas membro de UEA. Fine de majo la membroj kun retadreso estis petitaj sciigi la CO en la kazo, ke ili ne bezonas la presitan libron. Sekve ĝi ne estis sendita al 380 membroj (9%). La presitan Gvidlibron ne bezonis 48 membroj (14%), ĉefe tiuj kiuj pagis la kotizon de Membro kun Gvidlibro por povi legi rete la revuon Esperanto.
La 11-an de junio okazis en Pretorio (Sud-Afriko) la jarkunveno de Infoterm ,
la Internacia Informejo por Terminologio. En la kunveno
estis elektita nova estraro de Infoterm por la periodo 2013-2016. Mélanie Maradan, la komisiito de UEA pri
terminologiaj instancoj, fariĝis unu el
ĝiaj membroj.
En la nova estraro de Infoterm estas sep membroj. Apud Mélanie Maradan
estis elektitaj s-ino Albina Auksoriūtė el Lietuvių kalbos institutas
(Instituto pri la Litova Lingvo), s-ro Martin Benjamin el Kamusi Project
International (organizaĵo por projekto pri vortaroj de afrikaj lingvoj),
s-ro Lotfi Ben Said el Institut national de la normalisation et de la
propriété intellectuelle (Nacia Instituto por Normigado kaj Intelektaj Propraĵoj, Tunizio), s-ino Anna-Lena Bucher el Terminologicentrum TNC
(Terminologia Centro, Svedio), s-ro Jan Hoel el European Association for
Terminology EAFT (Eŭropa asocio por terminologio), kaj s-ro A Min Tjoa el
Technische Universität Wien (Teknika Universitato de Vieno).
UEA estis akceptita kiel membro de Infoterm en majo 2011.
TEJO ricevis novan Estraron kun nova prezidanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 418 (2011-07-17)
UEA membriĝis en Infoterm
Gazetaraj Komunikoj n-ro 412 (2011-05-13)
Stefan MacGill gvidos la novan estraron de ILEI
Gazetaraj Komunikoj n-ro 333 (2009-07-23)
Taskodivido de la nova estraro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 185 (2004-08-31)
Komuniko de la estraro pri la demisio de la Ĝenerala Direktoro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 172 (2003-10-28)