La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.
Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado.
Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (
- sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
- vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
- mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano;
- nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
- laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.
Surbaze de tiuj dokumentoj -- kiuj atingu la CO antaŭ la 30-a de septembro -- oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.
Ĉiu, kiu interesiĝas pri TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed ne povis partopreni la Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de aprilo, povas nun spekti rete la prelegon, kiun Quentin Weber-Seban tiam faris pri la junulara sekcio de UEA.
La 44-minuta filmo TEJO sin prezentas donas vastan superrigardon pri la organiza strukturo, servoj, aranĝoj kaj alia agado de TEJO. Weber-Seban parolis ankaŭ pri sia propra laboro kiel volontulo de TEJO en la Centra Oficejo. Post la prelego li respondis demandojn; ankaŭ tiu parto de la programero estas inkluzivigita en la filmo.
La filmo estis realigita de Francisco L. Veuthey kaj troviĝas en la Reta Kinejo de UEA en YouTube kaj Vimeo.
TEJO ekgvidas kunordigstrukturon pri tutmonda junularo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 646 (2016-11-16)
TEJO kun nova prezidanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)
TEJO premieris en la 41-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)
TEJO-anoj elektas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 446 (2012-03-07)
UEA kaj TEJO kontribuis al Rio+20
Gazetaraj Komunikoj n-ro 437 (2011-12-08)